prelego de nia kunlaboranto pri medicino

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2024, 1:42:32 PMMay 31
to ~ lbl la-bona- lingvo


From: RODRIGO ALBERTO RAMÍREZ ZULUAGA <rodrig...@gmail.com>
Date: Fri, May 31, 2024 at 6:11 PM
Subject: (bone faka) Medicinaj pri vortaj studoj #4: Nerva sistemo

Koran saluton al ĉiuj. 

Mi kundividas la bildaron de mia prelego, por pridiskuti ĝin dum nia venonta renkontiĝo la 5-an de junio kaj se eblas, atingi proponojn kaj konsenton. 

Amike via
Rodrigo R

--
Att.  Dr.  RODRIGO A. RAMIREZ Z.

El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona faka lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-faka-li...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web, visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-faka-lingvo/CAE9D9u4MtnZ4cmLcMt3%3DZ5TLtFizEkuJbTHEYN7fuCkDxyicnQ%40mail.gmail.com.


--
~~~~~~~~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato....@gmail.com 
parto4-rev. CENTRA NERVO SISTEMO KAJ OSTARO - 31 majo 2024 kompr..pdf

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 1, 2024, 2:58:09 AMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com, rodrig...@gmail.com
Grava kaj infa laboro, respondis mia filino (cetere membro de UMEA), leginte tiun laboraĵon.

Tre interesa kaj utila laboraĵo, mi deziras sciigi al Dr Rodrigo A. RAMIREZ ZULUAGA.

Mi mem diras "neŭropsiĥologo", "neŭrofiziologio de aŭtismo" ktp, kiam mi parolas respektive pri mia diagnozo kaj pri la MOOC, kiujn mi lernis (Massive Open Online Course), danke al la universitato de Ĝenevo.
En la komunumoj de aŭtismuloj, ni parolas pri neŭrotipaj trajtoj kaj kondutoj, kaj pri neŭrotipuloj.

Kaj mi kredis, ke "neŭro" -kvankam venante de nervo - ĉar en la latina estis nur unu litero por U kaj V - signifas ĉefe "cerbo". Ĉar tiel estas en la franca.

Aŭtismo rilatas al la "strukturo" de la cerbo, ne al la nerva sistemo. 

Kiel solvi tiun uzon de "neŭro" en la aŭtisma kampo?

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DYexJKebX8q9P1PFjuHN4Hfjv%3DGWy5q9n5p%2B6PYoYtnzA%40mail.gmail.com.

renato....@gmx.com

unread,
Jun 1, 2024, 8:07:55 AMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com
kara francoise, se 'aŭtismo' signifas kondut-problemojn ĉe kelkaj, vi apenaŭ estas aŭtisma.
 
amike
 
renato
 
 
 
Sent: Saturday, June 01, 2024 at 7:57 AM
From: "Françoise NOIREAU" <fran...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com, "rodrig...@gmail.com" <rodrig...@gmail.com>
Subject: Re: (la bona lingvo) prelego de nia kunlaboranto pri medicino

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 1, 2024, 12:12:08 PMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato, 
Mi opinias, ke kondutaj problemoj venas de la malkongruo inter homo kaj la situacio en kiu li estas. Malkomforton aŭ doloron oni tiam esprimas per "defiaj kondutoj", tiel la gepatroj kaj profesiuloj nomas ilin.
Sed aŭtismo mem estas aparta cerba strukturo. Kiel ankaŭ alta intelekto, disleksio, maldekstramaneco, atentomanko, kaj aliaj perturboj.
Ni ĉiuj estas malsimilaj, ankaŭ niaj cerboj malsimilas.
Sed ĉe kelkaj, tio estigas handikapon. Dependas de la situacio, en kiu oni estas.


Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2024, 12:57:38 PMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com
ĉu en-mem-ismo povus esti la traduko de aŭtismo?

amike

renato

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 1, 2024, 1:46:54 PMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com
Estus malinda!
Jam la vorto aŭtismo origine estas aĉa.
Ĝi signifis homojn sen intereso pri la aliaj!
Restu aŭtismo kaj aŭtismulo.

Sed la difino de aŭtismo en PIV nepre urĝe malaperu! Ĝi konfuzas aŭtismon kun skizofrenio... Difino datiĝanta de pli ol cent jaroj...

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2024, 2:51:27 PMJun 1
to la-bona...@googlegroups.com
bone, sede diru vi kio fakte estas autismo.

amike

renato

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 2, 2024, 3:50:20 PMJun 2
to la-bona...@googlegroups.com
Aŭtismo estas tre diversa, temas pri spektro.
Ĝi estas perturbo de la ekkresko de la cerbo.
Ĝi kaŭzas handikapon en socia komunikado kaj mallarĝajn kaj ripetajn interesojn.
Ĝi estas nek malsano, nek mensa handikapo, nek psiĥa handikapo.
En Francujo, 50 % de la infanoj kaj 90 % de la plenkreskuloj ne ricevis diagnozon.

Intereso pri konstruitaj lingvoj estas tiom ofta ĉe aŭtismuloj, ke unu el la demandoj en la "Geek-test" estas "Ĉu mi lernis "artefaritan" lingvon (Esperanto, klingon...)"

Jen filmeto, kiun mi faris por prezenti aŭtismon: https://youtu.be/bAnB7fE6p9Y?feature=shared


Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 2, 2024, 4:00:14 PMJun 2
to la-bona...@googlegroups.com


Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374
Screenshot_20240602-215848.png

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2024, 5:30:01 PMJun 2
to la-bona...@googlegroups.com
prefere ne diru al esperantistoj.

amike

renato

Laure Patas d'Illiers

unread,
Jun 3, 2024, 2:48:07 AMJun 3
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
"ne diru al esperantistoj" : kial kaŝi fakton? Esperantistoj, kiuj iom interesiĝas pri aŭtismo, jam scias tiun fakton. Facile remarkeblas ke aŭtismuloj proporcie plimultnombras en la esperanta movado ol en la ĝenerala homaro.
Amike,
Laure Patas d'Illiers

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2024, 7:03:34 AMJun 3
to la-bona...@googlegroups.com
kara laura, mi volis nur ŝerci pri la fakto ke aŭtismo estas konsiderata de multaj malsano, sed temis pri malbona ŝerco. certe artikoleto de vi aŭ de Francoise povus interesi la revuon aŭ uea.facila.

amike

renato

clavius miranda

unread,
Jun 18, 2024, 8:17:06 AMJun 18
to la-bona...@googlegroups.com
22a de januaro li donis noticon pri kio ne volis scii, 
kiam mi skribis al vi mi jam skribis sed li  nerecebebligis min
drak...@yahoo.com, kion fari kontrau tio demonigebla renato? char mi ne volas scii kaj 

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 18, 2024, 10:02:29 AMJun 18
to la-bona...@googlegroups.com
Antaŭ kelkaj monatoj, la franca alta sanagentejo pri publika sano atentigis, ke 1 el 45 homoj havas cerbevoluan perturbon rilatan al la aŭtisma spektro. Antaŭe, oni parolis pri 1 el 100.

Simile, malfacilas nombri kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo. Varias tro da parametroj: kiun difinon ni konsideras, kiun metodon ni utiligas...

Cetere, aŭtismo ne estas malsano, samkiel esti disleksia aŭ maldekstramana aŭ havi tre altan intelektan kvocienton ne estas malsanoj.

Mi volonte ekrilatos kun homoj pri la temo.
Mi ricevis diagnozon en la aĝo de 55 j. Mi mem estis psiĥoterapiistino, kaj post mia diagnozo mi plu studis pri tiu fako.

Diskonigi informojn pri la aŭtisma spektro ne okazu nur la 2-an de aprilo, monda tago pri informado pri aŭtismo.
Gravas ĉar temas pri plibonigo de la vivkvalito de la koncernaj homoj kaj prevento de memmortigo, eĉ. 
Tro da homoj ricevas erarajn diagnozon aŭ neniun, aparte virinoj.

Amike,
Fransoazo

+ 33 609 120 374
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages