disonanco

4 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 10, 2012, 7:28:28 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ne trovighas en SSV "disonanco".
Kion oni pensas pri disonanco --> dissoneco?
Certe aliaj sinonimoj bezonatas, char disonanco kaj disonanto havas iom vastan signifokampon.
 
Amike,
 
Johan

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2012, 9:02:11 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
"Dissoneco" ŝajne bone trafas la originan muzikan sencon. Mi tamen ne sufiĉe komprenas pri muziko, kaj ni atendu ankoraŭ la opinion de aliaj, ekzemple de Anna.

Krome, "disonanco" estas uzata metafore, kaj por tiu uzo laŭ mi bone taŭgas "malharmonio" kaj "malakordo".

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Jun 10, 2012, 9:42:00 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
En ghenerala senco mi samopinias kun Markos, sed en kunteksto kun "kogna"
la traduko de disonanco al "malharmonio" au "malakordo" ne taugas,
char se en chiuj okcidentaj lingvoj intelektuloj uzas la terminon "kognitiva disonanco", 
oni ne povas atendi, ke ili shaltos al kaj komprenos "intelekta malakordo".
 
La metaforeco ghuste helpas kompreni, ke ne temas pri malakordo inter du au pli da personoj, sed pri internmensa nekohereco.
 
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Jun 10, 2012, 11:11:18 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidas, ke en Vikipedio oni tradukis la terminon per “dissonaĵo”. Mi ne vidas la sencon de la sufikso “dis-“ en ĉi tiu kunteksto. “Mis-“ ŝajnus al mi pli trafa.

 

Temas pri magrabla kombino de notoj aŭ akordoj. La priskribo en la angla vikipedio ŝajnas al mi utila: a consonance is a combination of notes that sound pleasant to most people when played at the same time; dissonance is a combination of notes that sound harsh or unpleasant to most people.

 

Ĝi ankaŭ klarigas la originon de la vorto (kaj do ankaŭ de la sufikso dis-): “consonance” estas de la latina cum + sonare = kunsoni, dum “dissonance” estas de la latina dis + sonare = aparte soni. Tamen, mi ne estas konvinkita, ke tio sufiĉas por pravigi la uzon de la sama sufikso en Esperanto. Mi preferus “missonaĵo” kaj “kunsonaĵo” por la teknikaj muzikaj terminoj. Eĉ pli taŭgaj, sed pli malproksimaj de la internacia termino, estus “misharmonio” kaj “misakordo” por disonanco.

 

Kiam oni aŭdas misharmonion en muziko, la orelo atendas la postan akordon, kiu kompletigos la frazon per atendata kaj bezonata harmonio.

 

Skribinte tion, mi serĉis la signifon de “dis-“ en PIV, kaj trovis jenan noton: anstataŭ “disharmonia” estas preferinda “misharmonia”, same “missonado anst. “dissonado”.

Do, ŝajnas ke almenaŭ ĉi-foje mi kaj PIV estas en harmonio!

 

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 10 giugno 2012 15.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) disonanco

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2012, 12:22:51 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Do, ŝajnas ke almenaŭ ĉi-foje mi kaj PIV estas en harmonio!

Bonvolu preni ĉampanon kaj ni tuj festu pri tio. Post tio, kiujn liniojn mi registru?

Ĉu
dissonanco --> misharmonio, misakordo, missonaĵo ?

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2012, 1:56:01 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/06/2012 13:28, Johan Derks schreef:
Kion oni pensas pri disonanco --> dissoneco?
Certe aliaj sinonimoj bezonatas, char disonanco kaj disonanto havas iom vastan signifokampon.

Ĉu "malharmonio"?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2012, 3:41:46 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/06/2012 18:22, Renato Corsetti schreef:
> Ĉu
> dissonanco --> misharmonio, misakordo, missonaĵo ?

Tio sonas jam bone.
Je via sano!

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Jun 10, 2012, 4:12:34 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Certe disonanco (unu s) povas havi ankau la signifon de missoneco.
 
----- Original Message -----
--

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2012, 5:14:28 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Johan, pro la duobla "s". Influo de la itala.

Nun la linio estas:
disonanc-o --> mis-harmoni-o, mis-akord-o, mis-son-aĵ-o, mis-son-ec-o

Ĉu pliaj komentoj?

Amike

Renato

Pjer

unread,
Jun 12, 2012, 12:00:20 PM6/12/12
to la bona lingvo
Jes, kvankam mi bonvolas ĉampane festi la PIV-Anna-harmonion,
mi opinias ke mankas iu muzika senco.
Fakte en tradicia harmoniscienco, oni uzas dis'son'ec'o'n, por krei
atendon ĉe la aŭskultanto, atendon al kunsoneco.
Ekzemple la noto sib en la baztono Do dissonas, ŝajnas misharmonia,
sed ĝi preparas la aŭskultanto al la nova baztono Fa.
Tio estas intence, tute ne erare, tute ne mise farita.
Fakte por traduki la francan vorton: disharmonieux, Piv konsilas
misharmonia anstataŭ disharmonia, kaj mi tute aprobas.
Sed pri la franca vorto dissonance, kiam ne temas pri misharmonio
inter sonoj aŭ vortoj ... sed temas pri intenca muzikaĵo, pli bone
uzindas: dis ol mis.
La francaj vortaroj bone distingas tiunj du malsamajn sencojn de
dissonance.

Do mi proponas anstataŭigi mis per dis por la du lastaj
aŭ se ne, almenaŭ aldoni : (mus.) dis'son'ec'o, dis'son'aĵ'o.

Amike kaj muzikeme, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2012, 4:27:31 PM6/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer, vi estas tro bona konanto de muziko.


|   La francaj vortaroj bone distingas tiunj du malsamajn sencojn de dissonance. Do mi proponas anstataŭigi mis per dis por la du lastaj aŭ se ne, almenaŭ aldoni : (mus.) dis'son'ec'o, dis'son'aĵ'o.

Nun ni havas la intencitan linion:


disonanc-o --> mis-harmoni-o, mis-akord-o, mis-son-aĵ-o, mis-son-ec-o

Kiun linion vi proponas?

Andrea Fontana

unread,
Jun 12, 2012, 7:52:03 PM6/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
mi principe ne kontraŭas la provon trovi kunmetismajn anstataŭigantojn de fakaj vortoj (alie, mi ne estus ĉi tie) tamen, kiel brile klarigis Pjer, bedaŭrinde la proponita linio estas maltaŭga, ĉar ĝi maltrafas precize la fakan muzikan signifon de “disonanco”.
Se mi volus iom ŝerci kiel vi, kara Renato, mi dirus ke vi estas tro bona malkonanto de muziko...
Occhiolino
Nu, kara, flankenlasante la ŝercon, mi diru ke la vorto “dissonanco” restas necesa, kiam oni parolas pri muziko.
Fakte neniu muzikisto esprantisto konsentus anstataŭigi la vorton “disonanco” per la proponitaj anstataŭaĵoj, se tiu artisto precize celas paroli pri tio, pri kio atentigis nin Pjer.
Bedaŭrinde nun ne venas al mi enkapen aliaj solvoj, pli kunmetismaj.
Tiuj, kiuj volas ilin trovi, nepre priatentu la klarigojn de Pjer. Bona anstatauaĵo nur estus tiu, kiu signifus kion diris Pjer...
Anĉjo.

 


    Pjer, vi estas tro bona konanto de muziko.
     
    | La francaj vortaroj bone distingas tiunj du malsamajn sencojn de
    dissonance. Do mi proponas anstataŭigi mis per dis por la du lastaj aŭ
    se ne, almenaŭ aldoni : (mus.) dis'son'ec'o, dis'son'aĵ'o.
     
    Nun ni havas la intencitan linion:
     
    disonanc-o --> mis-harmoni-o, mis-akord-o, mis-son-aĵ-o, mis-son-ec-o
     
    Kiun linion vi proponas?
     
    Amike
     
    Renato
    --
     
wlEmoticon-winkingsmile[1].png

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2012, 2:28:24 AM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
|   Se mi volus iom ŝerci kiel vi, kara Renato, mi dirus ke vi estas tro bona malkonanto de muziko...
Tion mi tute subskribas. Temas pri fakto.

|   Bona anstatauaĵo nur estus tiu, kiu signifus kion diris Pjer...
Bone. La esploro daŭras.

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Pjer

unread,
Jun 13, 2012, 7:30:30 AM6/13/12
to la bona lingvo
Mi tute simple, akorde kun la unuaj proponoj de Marcos kaj Johan, kaj
postaj rimarkoj de Anna, proponis:
disonanco --> mis|harmoni|o, mis|akord|o, (musik.) dis|son|ec|o, dis|
son|aĵ|o.

Post la interveno de Andrea mi pensis pri dis|ton|ec|o aŭ krom|ton|ec|
o,
sed tio estas aliaj nuancaj aferoj.
Oni povus eble ankaŭ proponi krom|son|ec|o. Ĉu? Ĉar en la ekzemplo
donita
de mi, la noto: Sib ne apartenas al la Do-gamo, ĝi estas kroma
sonaĵo. ?

Tamen mi opinias pli bonaj la ĉi supraj proponoj, ĉar ili pli similas
al la vorto
en la itala lingvo, kiu gravas por la tutmondaj muzikistoj, ĉu ne?

Amike, Pjer.


Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2012, 9:36:23 AM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
Mi tute simple, akorde kun la unuaj proponoj de Marcos kaj Johan, kaj
postaj rimarkoj de Anna, proponis:
Bone. Mi ĵus sekvius vian proponon.

Marcos Cramer

unread,
Jun 13, 2012, 9:47:04 AM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Se ni parolas pri la muzika signifo de "disonanco", ni devas samtempe konsideri "disonanco" kaj ĝian malon "konsonanco". Laŭ mi bona tradukoj ĉi-okaze estas "dissonaĵo" kaj "kunsonaĵo". Estas tute kutime, ke la malo de vorto komencanta per "kun-" estas vorto komencanta per "dis-". Mi ne komprenas kial Anna preferis "mis-" al "dis-".

Ĉiuokaze, ni laŭ mi provu alveni al unusola rekomendo pri la muzika signifo. Por la metafora uzo ni povas proponi ankaŭ plurajn alternativojn, ĉar tiuokaze ne plu temas pri preciza termino.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2012, 10:23:07 AM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Ĉiuokaze, ni laŭ mi provu alveni al unusola rekomendo pri la muzika signifo. Por la metafora uzo ni povas proponi ankaŭ plurajn alternativojn, ĉar tiuokaze ne plu temas pri preciza termino.
Nun ni havas la linion:

disonanc·o → mis·harmoni·o, mis·akord·o, (muzike) dis·son·ec·o, dis·son·aĵ·o.

Bonvolu la muzikuloj diri al mi, kion mi skribu.

Pjer

unread,
Jun 18, 2012, 6:29:56 AM6/18/12
to la bona lingvo
Laŭ mi la du vortoj necesas, ekzemple:
Pli bone ludu la dissonecajn notojn per la plej alta kordo.
Ĉi tie la tenora voĉo kantas la dissonaĵon.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages