"regno" estas la ejo en kiu iu/io regas.
Ronaldo skribis:
>"regno" estas la ejo en kiu iu/io regas.
Marcos Cramer:
>Tio estus
"regejo" en Esperanto.
>Por la signifo de
regno rigardu en la Fundamento
>regn' l'Etat
| kingdom | Staat | государство | państwo
>aŭ en PIV
> regn/o 1. Ĉiu el la
suverenaj politikaj unuoj: [...]
>aŭ en ReVo
>Ŝtato kondukanta
sian propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la internacia juro:
[...]
>aŭ
en la Esperanta Vikipedio
>[...] Regno estas ĉiu
el la suverenaj politikaj unuoj aŭ regionoj, kie suverenas ia gento, ia
principo [...]
>aŭ la diversajn
uzojn en la Tekstaro de Esperanto aŭ en Interreto por rimarki ke via difino ne estas
ĝusta.
1) Mi suspektas, ke ia miskompreno okazis pro la neapero de gxusta litero sur la ekrano; eble Ronaldo intencis paroli pri “ejo en kiu iu/ io reGXas”, do “reGXejo”. Tamen, por eviti plian miskomprenon (regxejo, ja, propre dirite estas “regxa domo”: vidu la zamenhofan proverbon “mia logxejo, mia regxejo”), mi parolus pri “regxlando”, do lando estrata de regxo (mi ne dirus senplue “regata de regxo”, cxar en konstituciaj regxlandoj “la regxo regxas sed ne regas”).
2) Mi ankaux suspektas (laux itala diro, “suspekto estas malbona ago, sed ofte oni trafas”), ke kiam Zamenhof donis kiel ekvivalenton por “regno” ne nur la gxustan anglan “kingdom” (kaj la iusence gxustan rusan “gosydarstvo” kaj polan “panstwo”, ambaux ligitajn kun radiko kiu signifas “sinjoro”), sed ankaux la francan “état” kaj la germanan “Staat”, li havis iom da konfuzo en la menso pri la diferenco inter “regno” (= regxlando) kaj “sxtato”: simple dirite, regno estas sxtato, sed ne cxiu sxtato estas regno (interkrampe: en la universala vortaro ne trovigxas la vorto “respubliko”: versxajne pro tio, ke en la zamenhofa epoko preskaux oni ne kapablis koncepti bonordan sxtaton, kiu ne havu suverenon; pensu ke ankoraux hodiaux, en la komunuza itala lingvo, por diri ke estas granda konfuzo oni diras “gxi estas respubliko”). Sed jam Makiavelo (kiu antaux duonjarmilo enkondukis la koncepton “sxtato” en la italan lingvon) ne havis dubon, ke sxtato povas havi plurajn formojn, ankaux ne-regnajn (= neregatajn de unu persono); el “La Princo”, en traduko de akademiano Carlo Minnaja (bv legi ankaux la piednoton 1):
1. Ĉiuj ŝtatoj, ĉiuj posedaĵoj regintaj kaj regantaj homojn estis kaj estas aǔ respublikoj aǔ princolandoj[1].
3) Mia suspekto (denove!) estas plifortigita de la konstato, ke cxe la vorto “regno” Zamenhof (kurioze!) skribis “l’État” kun artikolo, dum cxe “sxtato” li forlasis la artikolon; eble en lia menso zumis la fama diro de la franca regxo Ludoviko la dekkvara “L'état, c'est moi” (= La Sxtato estas mi), kiu per tio intencis aserti identigon inter la persono de la regxo kaj la sxtato.
4) Laux mi, ecx el la fakto ke la hitlera regximo estis nomita “Dritte Reich” (Tria Regno) oni ne povas tiri konkludon favore al identigo de regno kun sxtato; male mi dirus, ke tio alportas akvon al mia muelejo, cxar ja Hitlero estis lauxfakte suvereno, ecx absoluta suvereno, do efektive temis pri lauxfakta regno. Krom tio, se mi ne eraras en la germana “Reich” signifas cxu “regno” cxu “sxtato” (cxu eble tio povas misvojigi germanlingvajn esperantistojn?).
4) Ankaux (kaj ecx precipe) en figura senco, estas granda diferenco inter “regno” kaj “sxtato”: memevidente, ne havus sencon pregxi “Patronian” dirante “Patro nia kiu estas en la cxieloj, venu via Sxtato”.
Konklude: gxuste deirante de la Fundamento, mi forte dubas, cxu estas cxiam pravigebla la uzo de “regno” por indiki “sxtato”-n.
Amike
Antonio
>> "regno" estas la ejo en kiu iu/io regas.
> Tio estus "regejo" en Esperanto.
Cxu iu cxi tie iam renkontis tiun vorton? Trovis per guglo?
> Por la signifo de regno rigardu en la Fundamento
> regn' l'Etat | kingdom | Staat | государство | państwo
samgrade validas realm, rijk, reich
>aŭ en PIV
efektive cxe 2: regiono en kiu "suverenas" iu gento, principo ktp
> Ŝtato kondukanta sian propran, sendependan eksteran politikon,
> subjekto de la internacia juro: [...]
kaj kiel nomi gxin se gxi ne estas "subjekto de internacia juro" ?
(Kion ajn tio signifu..). Cxu somalio estas regno?
> aŭ la diversajn uzojn en la Tekstaro de Esperanto aŭ en Interreto
> por rimarki ke via difino ne estas ĝusta.
ne gravas cxu mia difino estas "gxusta". Gravas ke nek "sxtato" nek "regno"
nek "nacio" estas suficxe unusencaj. Estas tial ke mi sxatus novan vorton.
gxis, Ronaldo
>> 3) mi pretas veti, ke tre malmultaj komprenus, kio estas "subŝtato".
> Mi pretas veti, ke tre multaj komprenus, kio estas "subŝtato" (precipe
> se la kunteksto iomete helpas).
subsxtato kiel suburbo ? ;-)
En posta mesaĝo Antonio skribis:
>> 1) Mi suspektas, ke ia miskompreno okazis pro la neapero de gxusta
>> litero sur la ekrano; eble Ronaldo intencis paroli pri "ejo en kiu iu/ io
>> reGXas", do "reGXejo".
nepre ne. Mi opinias stranga ke vi povas imagi ion tian...
> Estas tre strange nomi la anglan tradukon ĝusta, kiam ĝi kontraŭas
> la aliajn kvar tradukojn,
Efektive. Cetere, sendube la ""dom" en "kingdom" estas la sama vorto
kiel en NL-a bisdom (episkoplando), hertogdom (duklando), schependom
(skaben-lando)
gxis, Ronaldo
Se vi per "suburbo" intencas traduki la anglan "suburb" (aux la hispanan
"suburbio"), mi diras: Ne fidu al falsaj amikoj; traduku per "antauxurbo"!
Otto