> Johano Karlo Rinaldo skribis:
>
> ŝpal·o ~ fervoja breto
>
> Mi prefere skribus
>
> ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)
>
> Leo De Cooman respondis: Mi prefere ellasus "plat" el la kunmetita vorto
> "plattrabo". "plat" ne nepre signifas "horizontal", ĉu ne?
>
> 1e - pri la signifo de "trabo", PIV diras "Longa, dika, ORTANGUL-SEKCA
> peco de arbo laŭlonge segita..."
> 2e - anstatŭ la komplika scienca difino "ortangul-sekca" mi proponis la
> komunuza vorto "plata" por klarigi
> ke en la fervojaj traboj la largeco superas la altecon, tiel ke ili
> aperas "plate"
> dum en la ordinaraj konstruaĵoj la altecon superas la largecon,
> tial ili aperas vertikalaj
>
>> Nobel Rolando respondis
>> Vi havas malgxustan ideon pri kio estas "plata". Se sxpaloj estus plataj,
>> ni nomus ilin "tabuloj", "bretoj" aw "diloj" (PIV diras ke dilo estas pli
>> dika ol 4 cm...) . Trabo kutime havas largxecon ne pli ol kelkoble (duoble,
>> trioble?) la dikeco.
>>
>> Breto ne nepre estas parto de bretaro. Ja ekzistas sxrankoj kiuj havas nur
>> po unu breton.
Ni komencu per jenaj bildoj pri fervojaj traboj
http://img.alibaba.com/photo/100789226/RAILWAY_SLEEPERS.jpg
http://www.casetteinlegno.eu/0/legnoproject3.jpg
Ĉu oni povas paroli pri bretoj? evidente ne!
La sekcio de tiuj traboj ĝenerale havas unu lateron pli granda kaj unu lateron
pli malgranda.
Tiom ke PIV ilin difinas jene: longa, dika, ortangul-sekca peco de arbo laŭlonge
segita.
En la konstruado ĝenerale la plej granda latero de la sekcio estas la vertikala.
http://2.bp.blogspot.com/-594JCB2HlGo/T2uV5uDgLFI/AAAAAAAAAHk/thpyyRV0-VE/s1600/travi.jpg
Sed en la fervojo (la trako), t.e. sub la reloj, ili estas ĉiam uzataj kun la
plej granda latero de la sekcio horizontale
https://encrypted-tbn1.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcTK-TmxLgyvMyImLH0Ky9P0YzN4x3I4v_xQD-bhfyHcmmduyI2_LZt_TA
Pro tio mi skribis plata trabo, ĉar laŭ la sekcio plate uzata.
Tamen reltrabo estas kontentiga solvo. JoKo