Peticio por Esperanto, nun 25a lingvo de Eŭropunio

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jun 24, 2016, 9:21:25 AM6/24/16
to ED.BL.DISKUTLISTO, ED.ESP.IT, EU-fed.DISKUTGRUPO
Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj
de la kulturoj. Pro tio ke estas 24 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti
tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj.
Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la Eŭropa Centra Banko. Havas
malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan. Elektu Esperanton, kiu
estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi
la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman
lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni
unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto de
la Profesoro François Grin, instigi la lernadon de Esperanto, tio ŝparus ĉiujare
se oni komparas kun la nuna situacio, 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto
estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.

http://tuj.free.fr/

http://eo.wikpedia.org/wiki/Esperanto

http://eo.wikipedia.org/wiki/Raporto_Grin

Facebook : https://www.facebook.com/EsperantooficialalingvodeEuropaUnioNun

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 25an
lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu
lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la
eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur
ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

____________________________________________________________

Deutsch :
https://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
English:
https://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Español :
https://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Français :
https://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Nederlands :
https://www.avaaz.org/nl/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Polski :
https://www.avaaz.org/pl/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Português :
https://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Română :
https://www.avaaz.org/ro/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Türkçe :
https://www.avaaz.org/tr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
ελληνικά (grec/greka) :
https://www.avaaz.org/el/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
한국어 (coréen/korea) :
https://www.avaaz.org/kr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
עברית (hébreu/ hebrea) :
https://www.avaaz.org/he/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
日本語 (japonais/japana):
https://www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Pусский (russe/rusa) :
https://www.avaaz.org/ru/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2016, 9:25:56 AM6/24/16
to fei: lista esperantisti-italiani, ED.BL.DISKUTLISTO, EU-fed.DISKUTGRUPO
Mi favoras, ke oni renovigu la klopodojn pri Esperanto ĉe UE. Sed ni ankaŭ komprenu bone la situacion: se UE akceptus Esperanton la postan tagon usonaj aviadiloj bombadus Bruselon. Usono ne ŝercas, kiam oni faras decidojn kontraŭajn al ĝiaj interesoj.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jun 24, 2016, 10:33:35 AM6/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 24/06/2016 15:25, Renato Corsetti ha scritto:
> Mi favoras, ke oni renovigu la klopodojn pri Esperanto ĉe UE. Sed ni ankaŭ
> komprenu bone la situacion: se UE akceptus Esperanton la postan tagon
> usonaj aviadiloj bombadus Bruselon. Usono ne ŝercas, kiam oni faras
> decidojn kontraŭajn al ĝiaj interesoj.
En Italio tian argumentadon oni nomas "fantazipolitiko"... tamen vi rajtas
fantazii kaj spriti en Eŭropo, sed ne ĉiam nek ĉie: certe ne en Suda Koreio, aŭ
ne ĉiam en Ĉinio aŭ en Venezuelo
JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages