bluĝin-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 9:35:22 AM3/7/09
to °listo 'la bona lingvo'
Alia vorto proponita de J-K Rinaldo.

Mi verdire ne komprenas kial J-K proponis ĝin. Ĉu temas pri peto
oficialigi tiun vorton? Ĉu ĝi devos anstataŭi la uzatajn ĝinzo/ĝinso?

Bonvolu klarigi.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 7, 2009, 10:19:18 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti

> Mi verdire ne komprenas kial J-K proponis ĝin. Ĉu temas pri peto
> oficialigi tiun vorton? Ĉu ĝi devos anstataŭi la uzatajn ĝinzo/ĝinso?
Kutime aperas diversaj formoj de neologismoj.

Samekiel trovigxas
kruasano, korna bulko, kreskanta bulko, lunarka bulko ktp,

aperas en la uzo
blugxino, jxinso, gxinzo, gxinso ktp.

Mi pensasa ke ni devas listigi cxiujn formojn... sendepende de la fakto
ke unu formo estas pli ofte uzata de la alia.

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2009, 11:00:03 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la Esperanta Vikipedio, "bluĝino" estas la ŝtofo el kiu oni faras ĝinzon. Tamen tiu ŝtofo en neniu alia lingvo havas nomon similan al "bluĝino", sed en la plej multaj lingvoj nomiĝas "denim". Ekster la Vikipedio mi ne trovis uzon de la vorto "bluĝino" por la ŝtofo, sed nur kelkajn uzojn de ĝi por la pantalono.

Ĉiuokaze, el la diversaj nomoj por tia pantalono, ni rekomendu nur unu, kaj malrekomendu la aliajn. La plej uzata formo estas "ĝinzo". Do laŭ mi ni havu la jenajn liniojn:

bluĝin·o → ĝinz·o, ĝinz·o·ŝtof·o
ĝins·o → ĝinz·o
ĵins·o → ĝinz·o

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 7, 2009, 11:19:38 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> bluĝin·o → ĝinz·o, ĝinz·o·ŝtof·o
vere iu vortaro gastigas:
blugxino el blue jeans (angle).

Mi do enmetus jenan linio
- bluĝin·o → blua ĝinz·o
Krome en la itala uzo oni komprenas tiel.

Mi profitas por aldoni ke oni devus enmeti ankaux
- kruasan.o → ....

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2009, 11:23:21 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo proponis:

bluĝin·o → blua ĝinz·o

 Bone. Tamen ni listigu ankaŭ alternativon por la Vikipedia signifo de tiu vorto, do

bluĝin·o → blu·a ĝinz·o; ĝinz·o·ŝtof·o

Mi profitas por aldoni ke oni devus enmeti ankaux
- kruasan.o → ....

Kiel mi jam antaŭe atentigis, tiu vorto estas uzata nur unufoje en la tuta Interreto. Se neniu trovas aliajn uzojn de tiu vorto, ni supozeble ne bezonas listigi ĝin.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 7, 2009, 11:38:49 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer proponis:

> bluĝin·o → ĝinz·o, ĝinz·o·ŝtof·o
> ĝins·o → ĝinz·o
> ĵins·o → ĝinz·o
Sed "gxinzo" ne estas oficiala vorto. Oni devus do citi

bluĝin·o → blua drelika pantalon·o
ĝins·o → drelika pantalon·o
ĝinz.o → drelika pantalon·o
ĵins·o → drelika pantalon·o

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 7, 2009, 11:46:37 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> Kiel mi jam antaŭe atentigis, tiu vorto estas uzata nur unufoje en la tuta
> Interreto. Se neniu trovas aliajn uzojn de tiu vorto, ni supozeble ne
> bezonas listigi ĝin.
Mi rediras: itala vortaro gastigas ĝin.
Kaj ĉefe valoras komuna principo, ke oni devus listigi cxiujn formojn...
sendepende de la fakto ke unu formo estas pli ofte uzata de la alia.
Ja en la vivo valoras pli la kvalito ol la kvanto.

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2009, 11:52:56 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo skribis:

Sed "gxinzo" ne estas oficiala vorto. Oni devus do citi

bluĝin·o → blua drelika pantalon·o
ĝins·o → drelika pantalon·o
ĝinz.o → drelika pantalon·o
ĵins·o → drelika pantalon·o

Ankaŭ "dreliko" ne estas oficiala, do tiu propono nenion plibonigas.

Por mi estas klare, ke Esperanto bezonas almenaŭ unu radikon por tiu nun tutmonde disvastiĝinta kaj tre multa uzata speco de pantalono.  Se ni volas kontraŭbatali kontraŭ la fakto, ke nun estas uzataj kvar novradikoj paralele, ni devas subteni unu el tiuj novradikoj (plej bone la plej uzatan el ili, do "ĝinzo").

Ĉiuokaze, ne klaras al mi, ke "dreliko" entute signifas la ŝtofon, el kiu oni faras ĝinzon. En la germana Vikipedio ekzistas du malsamaj artikoloj pri "Drillich" ("dreliko") kaj "Denim" ("ĝinzoŝtofo").

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2009, 11:55:32 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo skribis:


> Kaj ĉefe valoras komuna principo, ke oni devus listigi cxiujn formojn...
> sendepende de la fakto ke unu formo estas pli ofte uzata de la alia.

Ni certe ne povas listigi ĉiun formon iam ajn uzitajn de iu ajn Esperantisto de la mondo. Tio simple eksplodigos nian liston, kaj igus ĝin malfacile uzebla (kaj ni ĉiuokaze ne sukcesus atingi tiun celon).

> Mi rediras: itala vortaro gastigas ĝin.

Ĉu temas pri multe uzata vortaro. Se jes, mi ja povas konsenti ke ni havu la linion

kruasan·o → lun·ark· bulk·o

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 7, 2009, 12:38:42 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:

> Rinaldo skribis:
>
> Sed "gxinzo" ne estas oficiala vorto. Oni devus do citi
>
>> bluĝin·o → blua drelika pantalon·o
>> ĝins·o → drelika pantalon·o
>> ĝinz.o → drelika pantalon·o
>> ĵins·o → drelika pantalon·o
>>
>
>
> Ankaŭ "dreliko" ne estas oficiala, do tiu propono nenion plibonigas.
>
> Por mi estas klare, ke Esperanto bezonas almenaŭ unu radikon por tiu nun
> tutmonde disvastiĝinta kaj tre multa uzata speco de pantalono. Se ni volas
> kontraŭbatali kontraŭ la fakto, ke nun estas uzataj kvar novradikoj
> paralele, ni devas subteni unu el tiuj novradikoj (plej bone la plej uzatan
> el ili, do "ĝinzo").
Kara Corsetti (Sekretario de la Akademio), kiel ne konsenti?
La laboro de cxi tiu listo eble utilus ankaux por pliakceligi la
agnoskon de oficialaj radikoj.

Ekzemple, kial ne proponi por oficialigo tiom ofta vorto kiel "briocxo".
Eble plej parte de la listanoj (almenaux en Italio) iras cxiumatene cxe
la kafejo por trinki "capuccino" kaj briocxon.
Ankaux utilus alia konsultigxa listo por debati la eble agnoskeblaj
neologismoj... kompreneble nur konsultigxa.

Vere ke oni devas protekti la lingvon kontraux troaj neologismoj, sed
samtempe devas esti baldauxa agnosko de la gravaj bezonataj neologismoj.
Mi konscias ke akademianoj povas renkontigi malofte, tamen estas tempo
ke akademianoj laboru rapide per komputilo... se iu akademiano ne povas
uzi komputilon, li povas sin apogi cxe alia komputiluzanto.

J-K Rinaldo

Pilar Otto

unread,
Mar 7, 2009, 5:49:27 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:

> Ja en la vivo valoras pli la kvalito ol la kvanto.

Insx Allah! (pardonu eventualan eraran ortografion!). Cxi-liste evidente la
kvanto pli valoras ol la kvalito - gxi almenaux superregas!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 6:00:55 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Mi rediras: itala vortaro gastigas ĝin.
>
Kiu itala vortaro? Temas nur pri scivolemo.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 6:18:23 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉiuokaze, el la diversaj nomoj por tia pantalono, ni rekomendu nur unu, kaj malrekomendu la aliajn.

Jes! Tia estas nia funkcio: rekomendi alternativojn por malrekomendindaj (laŭ ni) radikoj.

bluĝin·o → ĝinz·o, ĝinz·o·ŝtof·o
ĝins·o → ĝinz·o
ĵins·o → ĝinz·o
Provizore mi registris tion.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 6:25:48 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Kara Corsetti (Sekretario de la Akademio), kiel ne konsenti?
> La laboro de cxi tiu listo eble utilus ankaux por pliakceligi la
> agnoskon de oficialaj radikoj.
>

Mi sciis, ke en la profundo de via koro tiu estis la celo de la longa
listo de radikoj proponitaj.


> Ekzemple, kial ne proponi por oficialigo tiom ofta vorto kiel "briocxo".
>

Ni en ĉi tiu listo ĉefe provas trovi samsignifajn esprimojn per
fundamentaj kaj oficialaj elmentoj. Tion ni trovis por "brioĉo".


> Vere ke oni devas protekti la lingvon kontraux troaj neologismoj, sed
> samtempe devas esti baldauxa agnosko de la gravaj bezonataj neologismoj.
>

Ni diru tiel, ke por la vortoj proponitaj de vi, por kiu ni ne sukcesos
aŭ nedeziros trovi samsignifajn esprimojn, ni starigos aprtan liston pri
oficialigindaj novaj radikoj. Atentu, tamen, ĉar ni verŝajne proponos
tion por malmultaj radikoj.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 8, 2009, 7:23:03 AM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
>> ... itala vortaro gastigas ĝin.
>>
Efektive mi misvidis: la vortaro Minnaja enlistigas la fremndan vorton
"croisant" sed tradukas gxin per "kornobulko", "krescenta dolcxajxo".

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 8, 2009, 7:56:39 AM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

>> J-K Rinaldo:

>> Vere ke oni devas protekti la lingvon kontraux troaj neologismoj, sed
>> samtempe devas esti baldauxa agnosko de la gravaj bezonataj neologismoj.
>>
> Corsetti: Ni diru tiel, ke por la vortoj proponitaj de vi, por kiu ni ne sukcesos
> aŭ nedeziros trovi samsignifajn esprimojn, ni starigos aprtan liston pri
> oficialigindaj novaj radikoj. Atentu, tamen, ĉar ni verŝajne proponos
> tion por malmultaj radikoj.
>
Jam suficxas: pli bone iom ol nenion.
Tamen ne kredu ke mi estas fundamentiste por facila agnosko de
neologismoj. Mi, kia simpla uzanto de la lingvo, aspiras al pli rapida
gxisdatigo de la vortaro.
Kaj, sincere dirite, mi agnoskas ke via ega dedicxo utilas finfine
ankaux al mia aspiro: la gxisdatigo de la vortaro.

J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2009, 1:51:47 PM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> mia aspiro: la gxisdatigo de la vortaro.
>
Bone. Mi inaŭguras noivan paĝon:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Vortoj_oficialigindaj per la unua
vorto, pri kiuj ni ĉiuj eble samopinias, ke ĝi estas oficialiginda.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 8, 2009, 3:09:31 PM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:Bonege... la pagxo jam gastigas "gxinzo".

Mi pledas ankaux por
- briocxo: dolcxa bulketo, pleje el laktopano, kiun kutime oni
matenmangxas cxe trinkejoj.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2009, 4:42:54 PM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Mi pledas ankaux por
> - briocxo: dolcxa bulketo, pleje el laktopano, kiun kutime oni
> matenmangxas cxe trinkejoj.
>
Ni jam trovis samsignifan esprimon por "brioĉo", tamen mi metas vian
mesaĝon en apartan ujon. Ni reparolos post la fino de la pritrkato de
ĉiuj viaj proponoj.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages