R: timida

3 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Jan 19, 2015, 8:46:01 AM1/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

Por italo, la E-vorto “timida” riskas esti “malvera amiko”, cxar la itala vorto “timido” (sed, cetere, parte ankaux la franca “timide”) havas multajn signifojn. Jen (eltire) tio, kion mi notis en mia konstruata itala-E vortaro cxe “timido”:

A-    adjektive:

1-      malkuraĝa; timema; timeta; timetanta; malkuraĝa/ timema kiel kuniklo;

2-      embarasita; hontema: malaplomba; molkora; nememfida; sinĝena; timema; Reĥabeam estis juna kaj molkora (Z en Biblio);

3-      deteniĝema;

4-      apenaŭa; apenaŭa rideto;

5-      malcerta; pala; malcerta/ pala sunradio;

6-      febla; malakra; malforta; febla/ malakra/ malforta protesto;

7-      malcerta; malfirma; malforta; nefirma; nefirma rezonado.

B-    Substantive:

1-      malkuraĝulo; tim(em)ulo; timidulo;

2-      sinĝenulo

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 19 gennaio 2015 10:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) timida

 

Anna:

 

|   Eventuale oni povus aldoni la vorton "memfidomanka", sed tio ne signifas, ke necesas forstreki la aliajn.

 

Tion mi faris.

 

|   aw cxu mi plene miskomprenas la vorton "timida"?

 

Verŝajne, se vi volas esti certa pri la signifo en Esperanto, vi devas serĉi ĝin en vortaro de la franca, ĉar ĝi estas vorto de tiu periodo de Esperanto.

 

Amike

 

Renato

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Jan 21, 2015, 3:44:27 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Sed kial, sub la sekcio "substantive" vi donas la formon "timidulo"?

Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jan 21, 2015, 4:34:40 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Vi pravas; simple forfalis “timida” en sekcio “adjektive 2”, kaj en sekcio “substantive” erare “timidulo” estis alkrocxita al signifo 1 anstataux al signifo 2.

Mi dankas pro la atentigo.

Jen do la gxusta vico:

2-      embarasita; hontema: malaplomba; molkora; nememfida; sinĝena; timema; timida; Reĥabeam estis juna kaj molkora (Z en Biblio);

B-    Substantive:

1-      malkuraĝulo; tim(em)ulo;

2-      sinĝenulo; timidulo

 

Mi precizigas, ke la tradukaj proponoj estas laux alfabeta ordo, ne laux supozata trafeco.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 09:44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: timida

lowenstein, anna

unread,
Jan 21, 2015, 4:43:17 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi atentigo fakte rilatis al la uzo de la radiko "timid-"! Ĉu vi opinias, ke ĝi estas oficialiginda?

Anna

Antonio De Salvo

unread,
Jan 21, 2015, 4:59:09 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi registris la radikon, cxar gxi estas ne nur en PIV, sed ankaux en aliaj gravaj vortaroj (itala/ Minnaja; germana/ Krause; franca/ Le Puil; angla/ Benson).

Laux mi, gxi estas oficialiginda, des pli ke ekzistas subtila diferenco inter timida (= malaplomba) kaj timema (= malkuragxa).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 10:43

Josenilton

unread,
Jan 21, 2015, 6:45:33 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

En sia libro, kiu inspiris la nomon de nia grupo, Claude Piron tekstas jene pri TIMIDA:

 

“Ekzemple, francino foje diris al mi: "Mi bezonas la neologismon timida, ĉar kiam mi estis juna, mi estis tre timida, sed ne timema. En Esperanton la francan vorton timide oni tradukas per timema. Ne timema mi estis." ŝia eraro estis kredi la vortaron. Ĉar ŝi tie trovis timide = timema, ŝi ne serĉis pluen. Fakte, kion ŝi volis diri? La franca koncepto timide (kaj la similaĵoj de multaj eŭropaj lingvoj) grupigas serion da reagoj, sentoj, kondutoj, kiuj estas tre diversaj.”

 

“En Esperanto, la koncepto de la franca timide povas esprimiĝi per tre multaj vortoj kaj esprimoj, ĉiu kun la propra nuanco kaj la propra signif-amplekso. Jen kelkaj:sinĝenema, ruĝiĝema, hontema, inklina sin ĝeni, ema ne aserti sin, ema retiriĝi en sin, ema konscii alies rigardon, nerebatema, ne ŝatanta elstari en grupo, neasertema,timema, gruptimema, timema pri nekonaĵoj (aŭ nekonatoj), sendecida, malcerta pri si, evitema, alfrontevitema, nealfrontema, malinklina sin enĵeti, ne montriĝema, ĉiam provanta malplej elstari, nememfida, manka je memfido, facile ŝancelata, embarasiĝema, retropaŝema, facile lasanta alian imponi al li aŭ çi, inklina senti psikan paralizon, inklina senti sin fuŝa, ĝene memkonscia, ktp ktp. Fakte, la vorto sinĝenema havas praktike la saman signifkampon kiel la franca timide. Mi listigis la aliajn simple por montri, kiavoje oni serĉu. Kaj ankaŭ por ilustri la fakton, ke estas normale uzi plurvortan esprimon por traduki unuvortan koncepton de la fontlingvo.”

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2015, 11:47:27 AM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

Claude Piron tekstas....

Tre bone.
Restas al ni nur decidi, ĉu aldoni ion al nia linio:

timid·a → tim·em·a, si·n·ĝen·a, mal·aplomb·a, hont·em·a, mem·fid·o·mank·a

eventuale ni povus ankaŭ aldoni inter krampoj: (laŭ la situacio multaj aliaj vortoj taŭgas).

Persone mi pensas, ke en la Fundamento estas la linio:

tim' craindre | fear | fürchten | бояться | obawiać się.

Kaj pro tio ankaŭ la simpla "tima" taŭgas por timema.

Amike

Renato
~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Jan 21, 2015, 1:57:49 PM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne certas, ke tima = timema.

Laux mi, temas pri du malsimilaj konceptoj, ambaux bazitaj sur timo, sed: tima = timanta, dum timema = ema timi. Por Renato: en la itala, tima = impaurito, timema = pauroso, timoroso.

Tamen, mi rekonas ke Zamenhof uzis “tima” kaj “timulo” (eble) en la senco “timema”:

antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo

kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo

li ne estas el la regimento de timuloj

 

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 17:47


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: timida

 

Josenilton:

renato corsetti
renato....@gmail.com

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2015, 2:07:54 PM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi ne certas, ke tima = timema.

Jes, la afero estas malfacila. La tima knabino en tiu momento iĝis tute ne timema.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jan 21, 2015, 5:17:00 PM1/21/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Kompreneble eblas uzi tima, kiu ne tute egalas tim'em'a, sed precize Renato pri via ekzemplo, mi verkus la malantaŭon:
"La (kutime) timema knabino tiun fojon iĝis ne tima" (fakte pli proksima al tim'ant'a). Ĉu ne ?

Amike, Pjer.
P. S. Kompreneble, mi tute ne deziras, ke timid' estu oficialigita, ni ĉesu balastigi nian lingvon, ĉefe en tia okazo, kiam multaj kunmetaĵoj pli precizaj abundas..

lowenstein, anna

unread,
Jan 22, 2015, 3:53:38 AM1/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Mi registris la radikon, cxar gxi estas ne nur en PIV, sed ankaux en aliaj gravaj vortaroj (itala/ Minnaja; germana/ Krause; franca/ Le Puil; angla/ Benson).

Laux mi, gxi estas oficialiginda, des pli ke ekzistas subtila diferenco inter timida (= malaplomba) kaj timema (= malkuragxa).


Anna:

Tamen, vi mem donis bonegan samsignifan vorton: malaplomba. Rilate al "apenaŭa rideto", mi en tiu kunteksto eventuale dirus "necerta rideto".

Vi menciis, ke la vorto troviĝas en la angla vortaro de Benson, sed tiu vortaro sekvas PIV. Multe pli bona vortaro, laŭ mi, estas tiu de Wells, kiu sekvas pli la spiriton (kvankam tute sendepende) de La Bona Lingvo. Fakte, vi ja trovos la vorton "timida" en Wells, kaj ankaŭ "lanta", "eosto" ktp., sed nur en la Esperanta flanko. Sed se vi rigardos en la anglalingva flanko, sub "timid", "slow" kaj "east", tiuj vortoj tute ne aperas. Alivorte li ja aperigas ilin en la Esperanta flanko, ĉar la homoj povus renkonti ilin dum legado, do necesas mencii ilin. Sed se anglalingvano serĉas, kiel mem esprimi tiujn konceptojn en Esperanto, li/ŝi trovos nur la klasikajn formojn "timema", "malrapida" kaj "orienta". Krome, en la Esperanta flanko estas aldonite enkrampe "= malrapida" kaj "= orienta", kaj "eosto" havas eĉ pli fortan malrekomendon 

Cetere mi rimarkas, ke Wells tradukas la vorton "feeble" nur per "malforta", ne "febla".

Anna 
340.png

Antonio De Salvo

unread,
Jan 22, 2015, 5:01:12 AM1/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi ne uzas “timida”, ne tiom pro gxia nefundamenteco, kiom pro la fakto ke gxi povas estigi miskomprenojn, depende de la denaska lingvo de la uzanto; do, mi mem ne insistas pri oficialigo.

Koncerne la fakton, ke la traduko “timida” ne trovigxas en la angla parto de Wells, tio eble sxuldigxas al la fakto, ke (sen pretendo miaflanke doni lecionon pri angla lingvo!) la angla “timid” ne respondas al la esperanta “timida”, sed gxuste kaj nur al “timema” (as timid as a rabbit).

Mi dankias pro la trafa sugesto “necerta rideto”, kiun mi tuj kaj volonte  notis; cxe-okaze, mi ankaux aldonis “necertaj signoj de revigligxo” (itale: timidi segnali di ripresa).

Saluton

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: giovedì 22 gennaio 2015 09:54

image001.png

lowenstein, anna

unread,
Jan 22, 2015, 5:08:50 AM1/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen, mi pensas, ke "timid" en la angla verŝajne havas precize la samajn nuancojn kiel en la itala: ne nur timema, sed ankaŭ senaplomba ktp. Do, dum kuniklo estas simple tima, homo "timida" estas ne certa pri si mem, sen memfido, hontema, kaj la tuta listo menciita de Piron.

Anna
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages