Re: ermometr-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 26, 2010, 6:11:33 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
La temlinio enhavas mistajpon, mi esperas....

Mi kredas ke ne valoras la penon batali kontraw tiom enradikigxintaj
vortoj kiaj termometro kaj temperaturo.


Pri varmo: se vian hawton trafas guto de akvo de 100 gradoj celsiusaj,
tio brulas iom.
Se trafas vian hawton samgranda guto de oleo de 100 gradoj celsiusaj,
tio brulas malpli.
La kawzo de la diferenco estas ke akvo entenas pli da varmo (law unu
grado) ol oleo.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2010, 12:00:30 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/11/2010 0:11, ro-esp skribis:

> Pri varmo: se vian hawton trafas guto de akvo de 100 gradoj celsiusaj,
> tio brulas iom.
> Se trafas vian hawton samgranda guto de oleo de 100 gradoj celsiusaj,
> tio brulas malpli.
> La kawzo de la diferenco estas ke akvo entenas pli da varmo (law unu
> grado) ol oleo.
Se vi aldonas, ke temas pri la samaj masoj, vi pravas.
Tiu eco nomiĝas "varmokapacito" de iu substanco.
Science oni diras, ke la specifa varmokapacito de akvo estas pli alta ol
tiu de oleo.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages