horor-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 15, 2011, 4:58:01 PM6/15/11
to °listo 'lbl'
Pro privata diskuto en la listo de redaktantoj, oni venis al la konkludo ke ni devus havi la linion:

horor-o --> terur-o [fun]

Kion vi opinias?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Jun 15, 2011, 5:11:20 PM6/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Teruro (timego) estas nur unu el la aspektoj de hororo, kiu samtempe kaj nedisigeble estas malsxatego, abomeno.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 15 giugno 2011 22:58
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) horor-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jun 15, 2011, 5:16:14 PM6/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/06/2011 22:58, Renato Corsetti skribis:
horor-o --> terur-o [fun]

Kion vi opinias?

Mi akceptas la linion.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 16, 2011, 4:49:29 AM6/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu vi akceptus:

horor-o --> (abomena) terur-o [fun] ?

Ĉu vi havus alian proponon?

Antonio De Salvo

unread,
Jun 16, 2011, 6:25:56 AM6/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Verdire, mi pensas prefere pri inversio: terura abomeno.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 16 giugno 2011 10:49
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) horor-o

 

Ĉu vi akceptus:

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 16, 2011, 8:42:03 AM6/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>ᅵᅵ Verdire, mi pensas prefere pri inversio: terura abomeno.

Bone, do:

horor-o --> (terura) abomeno

Ĉu ankaŭ (timiga) abomeno, tim-abomeno?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jun 17, 2011, 1:28:50 PM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/6/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Antonio:


>   Verdire, mi pensas prefere pri inversio: terura abomeno.

Bone, do:

horor-o --> (terura) abomeno

     Tiu estas efektive pli bona ol "(abomen/a) terur/o".


Ĉu ankaŭ (timiga) abomeno, tim-abomeno?
     Tiuj lau mia opinio ne estas utilaj. Ni rezignu almenau pri la dua, kiu havus alian signifon.
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Anna Lowenstein

unread,
Jun 21, 2011, 10:37:49 AM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi tradukis la tekston de “La ŝtona urbo” el la angla, mi unue provis uzi nur la vorton “teruro”. Finfine mi decidis, ke mi tamen bezonas ankaŭ la vorton “hororo” kaj aldonis ĝin al mia listo de neoficialaj radikoj.

 

La vorto “teruro” laŭ mi estas forte ligita kun la koncepto “timego”: t.e. ke ĝi elvokas timegon en la ĉeestantoj. Sed hororo ŝajnas al mi esenca trajto de la afero mem, kiu ne nepre rilatas al la reago de aliaj. Krome, hororaĵo ne nepre elvokas timegon, sed eventuale naŭzon, abomenon k.s.

 

Pardonu, ke mi konstante citas miajn proprajn verkojn, sed verŝajne mi estas la sola homo, kiu iam provis traduki 300-paĝan romanon uzante nur oficialan vortprovizon. Kutime mi decidis uzi neoficialajn radikojn nur kiam mi jam faris seriozan provon pri la oficiala vorto, kaj pro praktika sperto konkludis, ke ĝi ne taŭgas.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 16 giugno 2011 10.49
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) horor-o

 

Ĉu vi akceptus:

--

renato corsetti

unread,
Jun 21, 2011, 11:30:59 AM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|   Kiam mi tradukis la tekston de “La ŝtona urbo” . . . .

 

Bone! Ki, do, estas via propono? Esence ŝajne vi proponas oficialigi ĝin. Ĉu vi povas provizi mllongan difinon?

 

Amike

 

Renato

 

Eduardo Trápani

unread,
Jun 21, 2011, 1:31:43 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La vorto “teruro” laŭ mi estas forte ligita kun la koncepto “timego”: t.e. ke ĝi
> elvokas timegon en la ĉeestantoj. Sed hororo ŝajnas al mi esenca trajto de la
> afero mem, kiu ne nepre rilatas al la reago de aliaj. Krome, hororaĵo ne nepre
> elvokas timegon, sed eventuale naŭzon, abomenon k.s.

Mi citas difinojn, vi ĉiuj jam scias kial, ĉar ili helpas nin paroli pri la sama
afero kaj ili evitas ke ni deflankiĝu al niaj parencaj etnolingvaj vortoj aŭ
"elvokaĵoj".

hororo: sento de timego kaj abomeno (Revo)
hororo: sento de teruro miksita kun abomeno (PIV) [kiu cetere havas
transitivecan -a formon kaj netransitivan -i formon, tre strange, oni penis
adapti la linion al etnolingvaj signifoj, tio plufuŝas la aferon]

Do kaj "hororo" kaj "teruro" estas sentoj en la esperanta, ne esencaj trajtoj de
la afero mem. Por tiuj okazoj mi pensas ke pli bona vorto estus "hororaĵo".

En la Biblio Zamenhof uzis "timego" kaj "teruro" kiam aliaj lingvoj uzas ion
kiel "hororo". Ekzemple Moseo 1: Genezo 15:12, Ezekiel 7:18. Ĉu eble ankaŭ por
ni tio sufiĉus? Mi pensas ke li ja devis peni trovi ĝustajn vortojn por tiu verko.

Mi proponas:

hororo -> timego, teruro, abomeno

Pri "abomeno" mi ŝatus aldoni ke la ĉefa difino en PIV kongruas kun (dubinda)
uzado de "hororo" en ekzemple jenaj frazoj (el Tekstaro). Kaj leginte la
difinojn mi vere dubas ĉu oni povas samtempe sperti timon kaj abomenon (kaj
priskribi tiun situacion per "hororo".

> “La kasta hororo estas dunivela: ne nur ŝoke perforta sed ankaŭ nekredeble ĉiutaga. Pensu: vi ne rajtas ĉerpi akvon el la sama puto kiel altkastano;

> Ĝuste tiuj, kiuj tiel fatale fikse rigardis min, kiuj konsideris min kapabla je la plej hororaj krimoj

Amike, Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 21, 2011, 2:41:52 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani:

>En la Biblio Zamenhof uzis "timego" kaj "teruro" kiam aliaj lingvoj uzas ion
kiel "hororo". Ekzemple Moseo 1: Genezo 15:12, Ezekiel 7:18. Ĉu eble ankaŭ por
ni tio sufiĉus? Mi pensas ke li ja devis peni trovi ĝustajn vortojn por tiu verko.
>Mi proponas:
>hororo -> timego, teruro, abomeno

Prave oni distingu, cxar "hororo" povas koncerni cxu timegon, cxu egan malsxaton.
Pri cxi tiu lasta signifo, jen ekzemploj pri "abomeno" el la zamenhofa Biblio (en la itala versio estas uzata la vorto "orrore"):

Ijob 9,31: miaj vestoj min abomenus;

Ijob 19,19: abomenas min cxiuj miaj intimuloj;

Ijob 30,10: ili abomenas min, malproksimigxas de mi;

Psalmo 88,8: Vi malprokimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2011, 4:34:50 AM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la lastaj mesaĝoj mi ŝanĝis la linion al:

hororᅵo → (laŭ la kunteksto kaj la intencata signifo oni povas uzi unu el ĉi tiuj vortoj aŭ kombinon de ili) timᅵegᅵo, terurᅵo, abomenᅵo

Fra Simo

unread,
Jun 22, 2011, 1:02:30 PM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
     SHajnas al mi, ke post tio ni jam povas disputoferme konkludi, ke "horor/o' estas fortradukebla per "abomen/o". Tio kompreneble ne signifas, ke en nenia kunteksto ghi estos alimaniere tradukebla. Tial, se iuj el ni tre insistus, ni povus interkonsenti pri la proponata "hororo -> timego, teruro, abomeno". Tamen mi opinias, ke estus pli bone, ke en la ssv-tabelo ni skribu senplie : "hororo -> timego".

2011/6/21 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2011, 1:54:20 PM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø   Tamen mi opinias, ke estus pli bone, ke en la ssv-tabelo ni skribu senplie : "hororo -> timego".

Vi rajtas esti kontenta, ĉar mi skribis trelonganklarigon kaj timego estas en la unua loko.

horor·o → (laŭ la kunteksto kaj la intencata signifo oni povas uzi unu el ĉi tiuj vortoj aŭ kombinon de ili) tim·eg·o, terur·o, abomen·o

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Jun 22, 2011, 2:18:24 PM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
> abomeno". Tamen mi opinias, ke estus pli bone, ke en la /ssv/-tabelo ni skribu

> senplie : "hororo -> timego".

Ni bezonas la aliajn eblecojn kaj pro la difinoj vortaraj kaj pro la uzado ĉu la
nuna ĉu la iama Zamenhofa.

Aĉigi nian liston estas tre facile se ni havas partajn liniojn. Oni povus pensi
ke ni ne komprenis la tutan signifon ...

Eduardo.

Fra Simo

unread,
Jun 22, 2011, 5:09:17 PM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Pardonon mi petas de tiuj, kiuj ne mem korektis ""hororo -> timego"", kion mi akcidente skribis, al ""hororo -> abomeno"", kion, lau miaj pli supraj linioj sendube, mi skribi intencis.
________________

     CHu per "partajn liniojn" Eduardo celas paragrafojn en la ssv-tabelo, kiuj ne chiujn eblajn tradukajhojn enhavus ?
     Mi volus respondi, ke ni ne estas verkantaj plenan vortaron de la "malbona lingvo", sed nur farantoj rekomendojn por fortraduko al Esperanto de malbonlingvajhoj.
     Pri tio mi rediras, ke dum tradukado de tekstoj oni ofte povas, iufoje devas iun vorton traduki alie, ol se tiu estus izolita. sed ne estas nia tasko chion tian antauimagi. Por lau-eble plene helpi al tradukontoj, necesus dikaj vortaroj kun multaj komentariitaj citajhoj.
    Sed ni plene rajtas, pri ne-terminecaj vortoj, prezenti pli ol unu tradukajhon, se tion ni opinias necesa, kvankam ne strebante al lau-eble plej multaj.


2011/6/22 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 22, 2011, 7:51:20 PM6/22/11
to la bona lingvo
Mi pensas, ke linio devus esti hororo->abomeno
Amike,
Luis Raudón

On 22 jun, 16:09, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>      Pardonon mi petas de tiuj, kiuj ne mem korektis ""hororo -> timego"",
> kion mi akcidente skribis, al ""hororo -> abomeno"", kion, lau miaj pli
> supraj linioj sendube, mi skribi intencis.
> ________________
>
>      CHu per "*partajn liniojn*" Eduardo celas paragrafojn en la *ssv*-tabelo,
> kiuj ne chiujn eblajn tradukajhojn enhavus ?
>      Mi volus respondi, ke ni ne estas verkantaj plenan vortaron de la
> "malbona lingvo", sed nur farantoj rekomendojn por fortraduko al Esperanto
> de malbonlingvajhoj.
>      Pri tio mi rediras, ke dum tradukado de tekstoj oni ofte povas, iufoje
> devas iun vorton traduki alie, ol se tiu estus izolita. sed ne estas nia
> tasko chion tian antauimagi. Por lau-eble plene helpi al tradukontoj,
> necesus dikaj vortaroj kun multaj komentariitaj citajhoj.
>     Sed ni plene rajtas, pri ne-terminecaj vortoj, prezenti pli ol unu
> tradukajhon, se tion ni opinias necesa, kvankam ne strebante al lau-eble
> plej multaj.
>
> 2011/6/22 Eduardo Trápani <etrap...@gmail.com>
>
> > abomeno". Tamen mi opinias, ke estus pli bone, ke en la /ssv/-tabelo ni
> >> skribu
> >> senplie : "hororo -> timego".
>
> > Ni bezonas la aliajn eblecojn kaj pro la difinoj vortaraj kaj pro la uzado
> > ĉu la nuna ĉu la iama Zamenhofa.
>
> > Aĉigi nian liston estas tre facile se ni havas partajn liniojn.  Oni povus
> > pensi ke ni ne komprenis la tutan signifon ...
>
> > Eduardo.
>
> ___________________________http://www.frasimo.blogspot.com/<http://www.frasimo.blogspot.com/%20>

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 4:34:33 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne emas dedicxi multe da energio al la afero, sed se ni volas
fortraduki "horor", la fotraduko same tawgu por "horor-filmo" kaj
"horor-scenario".
timeg kaj abomen ne funkcias tiel

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Jun 24, 2011, 4:47:54 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp

>Mi ne emas dedicxi multe da energio al la afero, sed se ni volas
fortraduki "horor", la fotraduko same tawgu por "horor-filmo" kaj
"horor-scenario".
>timeg kaj abomen ne funkcias tiel


Prave. En tiu kunteksto temas fakte pri teruro, en duobla senco: timego kaj timigo.
Gxis
Antonio


Eduardo Trápani

unread,
Jun 24, 2011, 9:43:53 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ne emas dedicxi multe da energio al la afero, sed se ni volas
> fortraduki "horor", la fotraduko same tawgu por "horor-filmo" kaj
> "horor-scenario".
> timeg kaj abomen ne funkcias tiel

Vi ŝajne forgesis "terur", kiu apartenas al la linio kaj tre bone
funkcias por la hispana kaj kataluna en tiuj situacioj.

Mi tamen rimarku ke "tim-" (eĉ sen -eg-) ja funkcias por, ekzemple, la
eŭska.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages