direktor-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2011, 1:03:13 PM11/27/11
to °listo 'lbl'
Leganto de "Esperanto estas facila" porponas la linion:

direktor-o --> direkt-ist-o

Laŭ nia principo, ĉar "direktoro" estas oficialigita en la 1-a Aldono ni maksimume povas skribi

direktor-o [1oa]  = direkt-ist-o

Kion vi pensas?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Nov 27, 2011, 1:25:26 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

La vorto “direktoro” estas tiel vaste uzata (certe ankaŭ de ĉiuj ni!), ke oni ne povas nun proponi, ke oni prefere diru “direktisto”. Laŭ mi, estu nur =.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 27 novembre 2011 19.03
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) direktor-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Masako TAHIRA

unread,
Nov 27, 2011, 1:41:37 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Anna,

Mi pli sxatas 'direktisto' ol 'direktoro', same kiel 'redaktisto' ol
'redaktoro'.

amike
Masako

José Antonio Vergara

unread,
Nov 27, 2011, 1:43:51 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:

> Mi pli sxatas 'direktisto' ol 'direktoro', same kiel 'redaktisto' ol
> 'redaktoro'.

jes, mi ankau. Mi fakte tre malshatas tiun kvazausufikson -oro por
oficoj, profesioj, ktp

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2011, 2:04:27 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio kaj Masako:
>  Mi pli sxatas 'direktisto' ol 'direktoro'


Bone, mi provizore registris 

direktor·o ~ direkt·ist·o

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2011, 5:15:42 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/11/2011 19:43, José Antonio Vergara schreef:

> jes, mi ankau. Mi fakte tre malshatas tiun kvazausufikson -oro por
> oficoj, profesioj, ktp
Ankaŭ mi.

Amike salutas Leo

José Antonio Vergara

unread,
Nov 27, 2011, 6:16:56 PM11/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo (komente al jena frazo mia):

>> Mi fakte tre malshatas tiun kvazausufikson -oro por
>> oficoj, profesioj, ktp
>
> Ankaŭ mi.

Tre bone! Mi kutime evitas la vorton "redaktoro", anstatau ghin uzas
la pli regulan alternativon "redaktanto". Ekz. jen mesagho kiun mi
kontribuis al diskuto en la Komitato de UEA:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6447

Neniu protestis ke mi uzu la oficialan vortachon "redaktoro"

Amike,

José Antonio Vergara

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages