tortikol-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2008, 5:14:15 AM11/6/08
to °listo 'la bona lingvo'
tortikol-o --> kol-tord-o

Ĉu?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 6, 2008, 5:47:07 AM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> tortikol-o --> kol-tord-o
Ĉu?
Mialingve oni diras:  kola rigido
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2008, 6:07:13 AM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mialingve oni diras:  kola rigido
Estas vera bedaŭrindaĵo, ke Nederlando vendis Novan Amsterdamon  al Britujo. Imagu se nun Usono parolus nederlande.

Mi registras provizore ankaŭ tiun variaĵon.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2008, 5:51:44 PM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

tortikol-o --> kol-tord-o

Ĉu?
 Mi respondas:

PIV mem, sub tord-, resendas al “koltordigxo”.

Krome, ekzistas ankaux birdo nomata “tortikolo” (jynx torquilla),

http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADrazia_koltordulo

registrita en PIV kiel “jingo” kun resendo al “koltordulo”.

 

Gxis

Antonio De Salvo


Pilar Otto

unread,
Nov 7, 2008, 2:48:36 AM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Renato skribis:
>> tortikol-o --> kol-tord-o
> Ĉu?
> Mialingve oni diras: kola rigido

Mia hispana-E-a vortaro tradukas "tortícolis" per "kol-doloro, -tordo,
tortikolo (L.-A.)". La interkrampa siglo signifas "Legère-Albault". Mi
opinias, ke "kol-tord-o" ne suficxas; la elemento de doloro devus kunesti.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2008, 3:08:59 AM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi 
opinias, ke "kol-tord-o" ne suficxas; la elemento de doloro devus kunesti.
Mi aldonis ankaŭ "kol-doloro". Cetere, kion preferas la listanoj, ĉu kol-tordo aŭ kol-tordiĝo?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 7, 2008, 3:22:24 AM11/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Otto:

Mi opinias, ke "kol-tord-o" ne suficxas; la elemento de doloro devus kunesti.

 

 

Renato:

 

Mi aldonis ankaŭ "kol-doloro". Cetere, kion preferas la listanoj, ĉu kol-tordo aŭ kol-tordiĝo?

Mi respondas:

persone, mi preferas “koltordigxo”, cxar la kolo tordigxas, ne estas tordata.

Pri “koldoloro”: gxi ne estas forjxtenda, sed gxi:

1)     montras la efikon de la koltordigxo, ne la tordigxon en si mem;

2)     koncernas nur la porokazan koltordigxon, sed ne ankaux la “denaskan koltordigxon”, nenormalajxon kiu montrigxas jam cxe la jxusnaskitoj.

 

Amike

Antonio

 


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages