aprezi ktp

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 26, 2008, 9:33:57 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas la jenajn du liniojn:

aprec-i --> ŝat-i
aprez-i --> ŝat-i

La problemo estas, ke "shati" alprenis novan signifon en la komuna lingvouzo, signifon similan al "plachi" (sed kun inversa argument-strukturo: la subjekto de "plachi" ighas la objekto de "shati").

Kompreneble, daure eblas uzi "shati" kun sia Fundamenta signifo (="aprezi"). Sed se oni volas certi ke la auskultanto ne miskomprenas ghin kiel inversigitan "plachi", oni ne plu povas uzi "shati", char ghi komunlingve plej ofte estas uzata kaj komprenata kiel inversigita "plachi". Do tiam utilas la verbo "aprezi", kiu klare kaj ne-miskompreneble havas la signifon, kiun Fundamente havis "shati".

Tial mi opinias ke ni uzu "=" antatau "-->" che "aprezi".

Kompreneble estas stulte havi la du paralelajn formojn "apreci" kaj "aprezi", do ni povas resti kun "-->" che "apreci". Lau mi la linioj povus aperi jene:

aprec-i --> ŝat-i, aprez-i
aprez-i = ŝat-i

Eble indas verki apartan komenton por klarigi chi tiujn liniojn al la leganto.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 26, 2008, 11:44:18 AM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

Anglalingvanoj kompreneble uzas la vorton “aprezi” por traduki la anglan vorton “appreciate”. Se anglalingvano aprezas ion, tio signifas, ke oni ne simple s’atas g’in, sed kapablas rekoni kaj taksi g’iajn bonajn kvalitojn. Tial, por eviti la vorton “aprezi”, mi ofte uzas “admiri”, kiu iugrade enhavas tiun nuancon.

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 26 novembre 2008 15.34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) aprezi ktp

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 4:32:50 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
aprec-i --> ŝat-i, aprez-i
aprez-i = ŝat-i
Mi ŝanĝis tiel, sed ankoraŭ ne estas konvinkita.


Eble indas verki apartan komenton por klarigi chi tiujn liniojn al la leganto.
Se vi verkos ĝin, mi aldons ĝin al la klarigoj de tiuj vortoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 4:37:08 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Tial, por eviti la vorton “aprezi”, mi ofte uzas “admiri”, kiu iugrade enhavas tiun nuancon.

Mi aldonis ankaŭ tiun variaĵon. En la itala, ĝi emas signifi: mi estas kontenta pri io, mi trovas ion bona, bela.

Reanto


Marcos Cramer

unread,
Nov 26, 2008, 5:18:19 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se vi verkos ĝin, mi aldons ĝin al la klarigoj de tiuj vortoj.

Jen mia propono por klarigo:

----

En la Fundamento, "ŝati" havas nur la signifon "rigardi kiel valoran aŭ gravan". Poste, en la komuna lingvo-uzo la signifo ampleksiĝis kaj aldoniĝis senco simila al tiu de "plaĉi" sed kun inversa argument-strukturo (la subjekto de "plaĉi" iĝas la objekto de "ŝati"). Tio ankaŭ kondukis al ekuzo de nova verbo "aprezi" (kaj ĝia konkurenca formo "apreci") por la Fundamenta signifo de "ŝati".

Kompreneble, daŭre eblas uzi "ŝati" kun sia Fundamenta signifo (="aprezi"). Sed se oni volas certi ke la aŭskultanto ne miskomprenos ĝin kiel inversigitan "plaĉi", oni ne plu povas senprobleme uzi "ŝati", ĉar ĝi komunlingve plej ofte estas uzata kaj komprenata kiel inversigita "plaĉi". Do tiam utilas la verbo "aprezi", kiu klare kaj ne-miskompreneble havas la signifon, kiun Fundamente havis "ŝati".

La formo "apreci" estas nun malpli kutima ol "aprezi". Aldone, ĉefe en la substantiva formo "apreco", la "ec" povus ŝajni sufikso. Do ni malrekomendas uzon de la formo "apreci".

----

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 5:33:59 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Jen mia propono por klarigo:
Enmetita. Iru al "aprezi".

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 27, 2008, 6:56:28 PM11/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
jes, aprecon ni lasu al sovagxaj porkoj :-)


> La problemo estas, ke "shati" alprenis novan signifon en la
> komuna lingvouzo, signifon similan al "plachi" (sed kun inversa
> argument-strukturo: la subjekto de "plachi" ighas la objekto de
>"shati").

aw ke iuj volas teni la signifon el la 19-a jarcento :-)
Kiel ajn, mi pensis la vorton slava, gxis iu klarigis al mi ke gxi
devenas de germana schaetzen, NL- op prijs stellen


> Tial mi opinias ke ni uzu "=" antatau "-->" che "aprezi".

kia estu la linio?


From: "Anna Lowenstein"

>Anglalingvanoj kompreneble uzas la vorton “aprezi” por traduki
> la anglan vorton “appreciate”.

Almenaw por unu el almenaw du signifoj, cxu?

> Se anglalingvano aprezas ion, tio signifas, ke oni ne simple
> s’atas g’in, sed kapablas rekoni

agnoski, cxu?

> kaj taksi g’iajn bonajn kvalitojn.

tio estas la signifo de "aprezi". La alian mi tradukus al io kia
"konscii" , "ne-ignori"


From: Renato Corsetti
Marcos:
>> aprec-i --> ŝat-i, aprez-i
>> aprez-i = ŝat-i
> Mi ŝanĝis tiel, sed ankoraŭ ne estas konvinkita.


law mi "aprezi" ne egalas al "sxati"

gxis, Ronaldo

Marcos Cramer

unread,
Nov 28, 2008, 8:17:37 AM11/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

law mi "aprezi" ne egalas al "sxati"

Tion la linio

aprez-i = ŝat-i

ja tute ne diras. Memoru ke en nia listo "=" havas tute alian signifon ol en la matematiko kaj logiko. (Kaj ni vershajne iam anstatauigos ghin per alia signo.)

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages