trace-i

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2016, 12:22:54 PM5/18/16
to °listo 'lbl'
Leo:

​|   Ĉu​
 iu scias pli taŭgan vorton por indiki tiun operacion sur laboraĵo? Ĉu proponi la oficialigon de "trace-"?

​Estas pli bone ligi muelŝtono al sia kolo kaj ĵeti sin al la maro, ol proponi novan radikon.

​Ĉu 'desegni liniojn' aŭ 'indiki la tranĉliniojn' ne funkcius?

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
May 18, 2016, 4:52:46 PM5/18/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/05/2016 om 18:22 schreef Renato Corsetti:
​Ĉu 'desegni liniojn' aŭ 'indiki la tranĉliniojn' ne funkcius?

'desegni liniojn' + 'sur la laboraĵo" ŝajnas al mi taŭga solvo, sed ĝi estas iom longa por formi el ĝi la vorton de la metiisto. En ĉiu maŝinkonstruejo ĝis antaŭ kvardeko da jaroj estis metiisto specialigita pri tiu laboro. Ĉe ni oni nomis lin "traceur" (vorto prunteprenita el la franca) aŭ "afschrijver" (bona nederlanda vorto). Unu el la iloj, kiujn tiu metiisto uzas estas "af-schrijf-blok" en la nederlanda.

Mi trovis priskribon en la franca pri tiu metio en kaldronfarado:  https://fr.wikipedia.org/wiki/Tra%C3%A7age_(chaudronnerie)
Bedaŭrinde ankoraŭ ne estas tradukoj de ĝi.
Nu, daŭris multegajn jarojn, antaŭ ol ni en Flandrujo ekuzis veran nederlandan vorton por tiu metio.

Amike salutas Leo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages