De jaroj mi rezistas uzi ghin char opinias tiun vorton ekzemplo de la
bedaurinda, maltutmondeca emo cherpi nur el la malvasta europa
radikaro ech por semantike rilataj ideoj, kun la domagha sekvo de
etimologiaj duoblajhoj (ech trioblajhoj) kiel la paro gardi/gvardio.
Kiel hispanlingvano mi bedauras ke ni havas en Esperanto la etimologie
parencajn vortojn vidi kaj vizio. Chu vido ne sufichus bonlingve kaj
por la korpa povo vidi kaj por la mensa bildo kiun iu homo au
institucio povas havi pri la estonteco, pri si mem, ktp?
Amike,
Jose' Antonio Vergara
Nu, en la hispana lingvo la vorto "vision" (kun skribita akcento sur
la o) tute tauge plenumas ambau semantikajn signifojn.
>
> mi
> ne havas problemon uzi ĉi tiun vorton, kiu ja estas oficiala (6-a OA) kaj
> Zamenhofa (almenaŭ laŭ ReVo).
Jen malsimila starpunkto: ja la oficialeco au zamenhofeco de iu vorto
estas atentinda fakto, sed por mi plej gravas la spirito de la lingvo
(lau la esprimo de Makkink), kaj la sinteno preferi funkciadon de ghi
lau vojo al kiel eble plej regula kaj tutmondeca stadio.
Jose' Antonio
kaj la sinteno preferi funkciadon de ghi
lau vojo al kiel eble plej regula kaj tutmondeca stadio.
Nu, malgrau tiu malafabla ironiajho, mi plu kredas ke tamen estas
semantika ligo inter ambau konceptoj (chu la ideo de "vizio" ne aludas
al speco de pli abstrakta, profunda, alestonteca, komprena "vido"?).
Chu nur pro mia ridinde mallargha hispanlingva mens-enfermiteco mi
havas tiun impreson?
Mia simpla punkto, kiun mi ofte rimarkigas, estas ke unu el la plej
mizere fushaj, fakte hontigaj trajtoj de la okcidenta dialekto de
Esperanto estas tiu emo uzi etimologie parencajn radikojn por
semantike ligitaj ideoj, kio povas esti maljuste misgvida por
neeuroplingvaj lernantoj/uzantoj de Esperanto.
Kiam la uzo montras la bezonon de aparta radiko, ghi prefere estu tute
aliforma, prefere neeuropa. La strebado al Tutmondeca Esperanto povus
aktive serchi alternativajn radikojn por eventuala propono per la
normala vojo ekuzi ilin.
Jose' Antonio
Nu, en la hispana lingvo la vorto "vision" (kun skribita akcento sur la o) tute tauge plenumas ambau semantikajn signifojn.
On 11 fév, 10:20, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Jos� Antonio:> Nu, en la hispana lingvo la vorto "vision" (kun skribita akcento sur
> > la o) tute tauge plenumas ambau semantikajn signifojn.
>
> Ankau( en la itala, kompreneble. Kaj ankau( en Esperanto oni povas trovi
> similan vorton "antau(vido" foje kun la senco de "antau(vizio".
>
> Aliflanke tiu vorto estas oficiala kaj bone firmig^inta. Maksimume, se
Renato:
Ankaŭ en la itala, kompreneble. Kaj ankaŭ en Esperanto oni povas trovi similan vorton "antaŭvido" foje kun la senco de "antaŭvizio".
Aliflanke tiu vorto estas oficiala kaj bone firmiĝinta. Maksimume, se kelkaj aliaj konsentas, ni povus havi linion tian:
vizi-o (6oa) = vid-o
Mi devas malkonsenti, ĉar ekz. en la germana lingvo oni diferencas inter vido kaj vizio. Vizio okazas antaŭ la "interna" okulo, do havi iajn imagojn pri estonta afero aŭ aĵo. Mi tre volonte lasus ambaŭ esprimoj.
Amike
Ronaldo S.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj