You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to °listo 'lbl'
Karaj geamikoj,
antaŭ iom da tempo kelkaj el ni helpis Leo-n traduki al
Esperanto la biciklan terminaron de instanco de Eŭropa Unio. Nun
Leo petis ilin aldoni tiun tradukon al la terminaro, al kiu oni
aldonis kelkajn "mondajn" lingvojn (la simpligitan ĉinan, la
araban, la japanan, ktp.). La respondo de la redaktoro estis
embarasita neo, kaj li en la fino konfesis, ke li petis
superulon, ŝajne svedan lingviston, kiu ne havas altan opinion
pri tio, ke Esperanto estas vera lingvo.