defraŭdi

6 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 21, 2026, 11:43:03 PM (2 days ago) May 21
to la bona lingvo
Ni jam havas:
  • fraŭdi → ŝteltrompi, falsi
PIV havas du liniojn:
  • defraŭdi → fraŭdi
  • de·fraŭdi = ruze aŭ ŝtele forpreni {ion}, kion oni ne rajtas preni
Mi proponas doni, por la unua,, nia jama simpligo:
  • defraŭdi → ŝteltrompi, falsi
Pri la dua:
  • defraŭdi → trompe ŝteli, ŝteltrompe preni, false preni

lowenstein, anna

unread,
May 22, 2026, 10:40:02 AM (yesterday) May 22
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV, defraŭdi = fraŭdi. Kaj cetere, la vorto "fraŭdi" mem estas neoficiala.

La Bona Lingvo proponoas:
fraŭdi --> ŝteltrompi, falsi
defraŭdi --> fraŭdi.

Rekomendi la formon "fraŭdi" anstataŭ "defraŭdi" ne havas sencon, ĉar oni jam malrekomendis "fraŭdi". Kaj cetere, mi simple dirus "trompi", ne "ŝteltrompi".

Do, miaj proponoj:

fraŭdi -->trompi, falsi
defraŭdi --> trompi, falsi.

Anna

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a6b606b7-92a1-4adf-a328-b0a41293da14n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noammohr

unread,
May 22, 2026, 11:31:01 PM (13 hours ago) May 22
to la bona lingvo
Korektu min se mi eraras, sed laŭ mia kompreno:
  • Oni fraŭdas iun
  • Oni defraŭdas ion de iu
  • Oni falsas ion por trompi iun
Do mi ne komprenas nian rekomendon "fraŭdi → falsi". Ĉu tio estas ĝusta?

La PIV-a rekomendo "defraŭdi → fraŭdi", mi supozas, estas ĉar iuj mise parolas pri "defraŭdi iun", kaj PIV analizas tiun uzon kiel apartan radikon. Ni povas doni al tiu senco la samajn simpligojn kiel ni donas al "fraŭdi".

fraŭdi -->trompi, falsi
 
Fraŭdi estas multe pli specifa ol trompi. Ĝi signifas ruzan aŭ trompan ŝtelon, supozeble kontraŭleĝan. Falsi tute ne taŭgas; ŝteltrompi estas pli proksima ol nur trompi.

Rimarku la ĉinan 骗取 = tromp-preni.


On Friday, May 22, 2026 at 10:40:02 AM UTC-4 anna lowenstein wrote:
Laŭ PIV, defraŭdi = fraŭdi. Kaj cetere, la vorto "fraŭdi" mem estas neoficiala.

La Bona Lingvo proponoas:
fraŭdi --> ŝteltrompi, falsi
defraŭdi --> fraŭdi.

Rekomendi la formon "fraŭdi" anstataŭ "defraŭdi" ne havas sencon, ĉar oni jam malrekomendis "fraŭdi". Kaj cetere, mi simple dirus "trompi", ne "ŝteltrompi".

Do, miaj proponoj:

fraŭdi -->trompi, falsi
defraŭdi --> trompi, falsi.

Anna

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages