la konciza listo por disdonado

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 10:07:07 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Mi nun aldonis klarigan teskton al la konciza listo kiun mi jam antaue prezentis chi tie. Aldone, mi aranghis la tekston kaj la liston tiel, ke chio estas presebla sur unu pagho. Vidu la kunsendatan dosieron.

Chu la listo tiel aspektas bone? Chu la klariga teksto kaj la titolo estas en ordo? Mi invitas shanghproponojn.

Lau mi ni povus forigi indikojn kiel "[1oa]" kaj "[zam]" el la konciza listo, char ne estas sufiche da loko por klarigi la mallongigojn, kaj ili chiuokaze ne estas tiel gravaj por nepre devi aperi en la konciza versio de la listo. Kion opinias la aliaj pri tio? (En la nun kunsendita versio, tiuj indikoj ankorau aperas.)

Amike,

Marcos
konciza listo.doc

Cindy McKee

unread,
Jul 11, 2008, 10:38:36 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pri liva:
Vi diras ke tiuj vortoj estas evitindaj ec' en faka uzo, sed
kondukisto bezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
ekz. dum la komunikado inter regturo kaj aviadilo.

2008/7/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2008, 12:34:07 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tajperareto "pri al libro"
"Por helpi al tiuj, kiuj kiel ni kredas je la principoj de "bona lingvo" ... " estas iom peza frazo precipe pro manko de legosignoj.
Amike salutas
Leo
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 11 juli 2008 15:07
Onderwerp: (la bona lingvo) la konciza listo por disdonado
Checked by AVG - http://www.avg.com Version: 8.0.138 / Virus Database: 270.4.7/1546 - Release Date: 11/07/2008 6:47

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 10:29:28 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi nun aldonis klarigan teskton al la konciza listo kiun mi jam
>antaue prezentis chi tie. Aldone, mi aranghis la tekston kaj la
>liston tiel, ke chio estas presebla sur unu pagho.

Bone.

>Chu la listo tiel aspektas bone? Chu la klariga teksto kaj la titolo
>estas en ordo? Mi invitas shanghproponojn.

La teksto estas eble iomete malgranda. Eble provu ankau' version por
la du flankoj de unu sama pag'o, kaj c'iu povas elekti tiun, kiun li volas.

>Lau mi ni povus forigi indikojn kiel "[1oa]" kaj "[zam]" el la
>konciza listo, char ne estas sufiche da loko por klarigi la
>mallongigojn, kaj ili chiuokaze ne estas tiel gravaj por nepre devi
>aperi en la konciza versio de la listo. Kion opinias la aliaj pri tio?

Jes, lau' mi vi povas forigi ilin.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 11:48:32 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

>Pri liva:
>Vi diras ke tiuj vortoj estas evitindaj ec' en faka uzo, sed
>kondukisto bezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
>ekz. dum la komunikado inter regturo kaj aviadilo.

Kara Cindy, mi konas amason da homoj, kiuj stiris au'tomobilon la
tutan vivon kaj neniam havis problemon kompreni "dekstren" kiam oni
diris "maldekstren". (Pensu pri happy unhappy)

Cindy McKee

unread,
Jul 11, 2008, 12:47:19 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Esperanto farig'os la internacia helpolingvo. Se estas statiko, ec'
iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
estos miskomprenita kiel "dekstren".
Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.
----
Nu, mi ankau' volas diri: la projekto 'la bona lingvo' estas grava
projekto, kun veraj rezultoj kiujn pluraj, pluraj personoj aplikos en
reala vivo; nun kaj estonte.

2008/7/11 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:


>
>
>>Pri liva:
>>Vi diras ke tiuj vortoj estas evitindaj ec' en faka uzo, sed
>>kondukisto bezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
>>ekz. dum la komunikado inter regturo kaj aviadilo.
>

> Kara Cindy, mi konas amason da homoj, kiuj stiris au'tomobilon la
> tutan vivon kaj neniam havis problemon kompreni "dekstren" kiam oni
> diris "maldekstren". (Pensu pri happy unhappy)
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~ ~ ~
> Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
> Italujo, <renato....@esperanto.org>
> ~ ~ ~
>
>
> >
>

--
Cindy McKee
Cindio

Dirk Bindmann

unread,
Jul 11, 2008, 1:20:46 PM7/11/08
to Cindy McKee
Je 2008-07-11, 18:47,
skribis Cindy McKee <cfm...@gmail.com>:

> Esperanto farig'os la internacia helpolingvo. Se estas statiko, ec'
> iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
> estos miskomprenita kiel "dekstren".
> Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
> malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
> eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
> Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.

Vi tute pravas! "Liva" estas eble la plej konata ekzemplo de faka
lingvajho por malfacilaj komunikaj kondichoj (bruo, strecho, dangheraj
situacioj).

Kore
Dirk

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 1:53:21 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindy:

>Se estas statiko, ec'
>iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
>estos miskomprenita kiel "dekstren".

Mi ne kredas, ke estas tiu statistiko, c'ar Esperanto neniam estis
uzata inter la reg-turo kaj la aviadiloj. Nun oni uzas la anglan, kiu
havas multegajn eblecojn pri nekomprenado kaj ec' antau' tio oni ne
s'ang'as g'in.

>Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
>malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
>eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.

Nu, la problemo estas ke la "naturistoj" (tiuj esperantistoj, kiuj
uzas naturajn formojn) estas tiaj, ke se vi cedas ungon ili
formang'as la brakon. Vi pensas, ke oni uzu liva inter la reg-turo
kaj la aviadiloj, kaj ili tuj uzas g'in en siaj poemoj pri amo en
printempo, c'ar ili bezonas vorton kun malpli da silaboj.

Mi promesas al vi, ke se iam reg-turoj kaj aviadiloj parolos en
Esperanto, mi pretos fari c'iujn necesajn s'ang'ojn por ili, ec' sis
kaj sep (sed ne por la printempaj poem-verkistoj).

>Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.

Ne, c'i tie ne renkontig'as musoj kaj elefantoj sed homoj kun homoj,
kaj cetere post iom da tempo vi certe estos elefanta muso.

Cindy McKee

unread,
Jul 11, 2008, 1:59:26 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Post kelkaj jaroj, mi memorigos vin pri via promeso.
:)

2008/7/11 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
> Cindy:


>
>>Se estas statiko, ec'
>>iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
>>estos miskomprenita kiel "dekstren".
>

> Mi ne kredas, ke estas tiu statistiko, c'ar Esperanto neniam estis
> uzata inter la reg-turo kaj la aviadiloj. Nun oni uzas la anglan, kiu
> havas multegajn eblecojn pri nekomprenado kaj ec' antau' tio oni ne
> s'ang'as g'in.
>

>>Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
>>malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
>>eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
>

> Nu, la problemo estas ke la "naturistoj" (tiuj esperantistoj, kiuj
> uzas naturajn formojn) estas tiaj, ke se vi cedas ungon ili
> formang'as la brakon. Vi pensas, ke oni uzu liva inter la reg-turo
> kaj la aviadiloj, kaj ili tuj uzas g'in en siaj poemoj pri amo en
> printempo, c'ar ili bezonas vorton kun malpli da silaboj.
>
> Mi promesas al vi, ke se iam reg-turoj kaj aviadiloj parolos en
> Esperanto, mi pretos fari c'iujn necesajn s'ang'ojn por ili, ec' sis
> kaj sep (sed ne por la printempaj poem-verkistoj).
>

>>Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.
>

> Ne, c'i tie ne renkontig'as musoj kaj elefantoj sed homoj kun homoj,
> kaj cetere post iom da tempo vi certe estos elefanta muso.
>

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 2:59:07 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindy:

>Post kelkaj jaroj, mi memorigos vin pri via promeso.

Kun plezuro. Mi tiam pretos fari c'ion, kion vi ordonos.

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 5:01:08 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

> Vi diras ke tiuj vortoj estas evitindaj ec' en faka uzo, sed
> kondukisto bezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
> ekz. dum la komunikado inter regturo kaj aviadilo.

Jes, li nezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra". Kaj la diferenco inter dusilaba kaj trisilaba vorto estas tre klara. En situacio de bruo, oni povas aparte emfazi la diferencon per aldona akcento sur "mal" (do prononci "maldekstra" kun du akcentoj: sur "mal" kaj sur "deks"; tiam la diferenco al "dekstra" ighas grandega).

Malsame ol Renato, mi ech ne akceptus "liva" post la fina sukceso de Esperanto.

(Aldona problemo kun via argumento estas, ke ghi estas uzebla por chiuj mal-vortoj. Oni povus simile argumenti: "Necesas la radiko "mava", char alikaze en la brua preghejo la pastro ne povos klare distinge inter "bona" kaj "malbona"." Sed tiam ni devus akcepti chiujn proponatajn alternativojn al mal-vortoj....). 

Amike,

Marcos

PS: Cindy, chu vi fakte legis "La bona lingvo". Tie vi trovos ankau la tre konvinkajn argumentojn de Piron pri chi tiu kaj aliaj temoj...

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 5:22:53 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Malsame ol Renato, mi ech ne akceptus "liva" post la fina sukceso de
>Esperanto.

Bone. Mi nur ne akceptas g'in g'is la fina sukceso de Esperanto.

>Sed tiam ni devus akcepti chiujn proponatajn alternativojn al
>mal-vortoj....).

Kio estus rekta rompo de unu el la reguloj de al lingvo.

Cindy McKee

unread,
Jul 11, 2008, 5:35:32 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
>PS: Cindy, chu vi fakte legis "La bona lingvo". Tie vi trovos ankau la tre konvinkajn argumentojn de Piron pri chi tiu kaj aliaj temoj...

Fakte ne. Mi legis la enretigitajn prelegojn de Piron, kaj opiniis ke
tio devus sufiĉi. Via trafa komento vekis min. C'i tio estas laboro
bazita sur tiu libro, c'u ne, kaj persono kiu neniam legis tiun libron
ne devus partopreni. Mi akceptas tion. Bedau'rinde la retbutiko de
esperanto.usa estas fermita g'is la 19a.

Iomete pri mi: mi komencis lerni Esperanton en septembro 2004, enrete.
Mi ne apartenas al klubo, (ne ekzistas c'i tie) kaj neniam parolis kun
vivanta Esperantisto. Nova tipo de Esperantisto estas 'enreta'
Esperantisto. Eble ni ne g'enas nin legi la grandajn librojn. Nu, tio
ege hontigas min. Mi iras legi nun.

2008/7/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2008, 6:48:08 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Iam mi legis artikolon de Esperanta aviadisto (ĉu ne la aŭtoro de "Returne al la tero"?). Li avertis pri kelkaj eventuale danĝeraj ecoj de Esperanto, kaj menciis interalie tiu ebla konfuzo inter maldekstro kaj dekstro. Li defendis "liva". Se mi bone memoras, li estis brazilano kaj pereis per aŭtomobilo en Germanio (verŝajne ne pro konfuzo interdekstren kaj maldekstren, sed pro tro alta rapideco: li kontraŭis limigon de rapideco).
Pri la uzo de "aviadista angla": laŭ mia kompreno aviadistoj ne uzas kutiman anglan por komuniki, sed ian koditan anglecan ĵargonon (ekzemple "roger" anstataŭ "jes"). La aŭtoro ankaŭ kritikis la nomojn de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa, ktp) eĉ finiĝantajn per aliaj vokaloj, ne laŭ la Esperanta sistemo. Kaj eĉ pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj laŭ li.
Nu, mi supozas, ke eĉ se oni uzos Esperanton kiel komunikilon en aviado, oni ĉiam bezonos apartajn fakvortojn kaj antaŭzorgojn por eviti miskomprenojn kaze de disturboj. Mi ankoraŭ ne serĉis, kiujn vortojn Esperantistoj uzas por paroli al ĉevaloj  ;o)
Amike salutas
Leo
 
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2008, 3:17:41 AM7/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Sindi (vi estas tiel bona esperantisto, ke vi meritas
esperantigitan nomon - ankau' pri tio ne c'iuj konsentas)!

>C'i tio estas laboro bazita sur tiu libro, c'u ne, kaj persono kiu
>neniam legis tiun libron ne devus partopreni.

Ne estu tiel serioza. La laboro ja estas bazita sur la ideoj de tiu
libro, sed por partopreni g'in oni bezonas nur komunan prudenton.

>Bedau'rinde la retbutiko de esperanto.usa estas fermita g'is la 19a.

Bone.

>Iomete pri mi: mi komencis lerni Esperanton en septembro 2004,
>enrete. Mi ne apartenas al klubo, (ne ekzistas c'i tie) kaj neniam
>parolis kun vivanta Esperantisto.

Kial vi ne vokas min skajpe. Mia nomo estas renato.corsetti. Mi ne
povas garantii, ke ni sukcesos renkontig'i pro la horo-diferenco, kaj
pro tio ke post kelkaj tagoj mi foriros.

> Nova tipo de Esperantisto estas 'enreta' Esperantisto. Eble ni ne
> g'enas nin legi la grandajn librojn. Nu, tio ege hontigas min.

Vi ne bezonas honti. Estas tiel, ke kelkaj el ni iom maljunaj pensas
ankorau', ke libroj estas io ankorau' ekzistanta kaj grava. Eble ni
devus enretigi tiun libron, sed la afero certe estus komplika pro la
rajtoj de la eldonejo.

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2008, 6:00:08 AM7/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Releginte la tekston mi ekdubas pri la oportuno eĉ dufoje mencii PIV-on en la frazo:
"[1] Poste vortaroj kiel PIV listigas la vortojn. [2] Kaj anstataŭ kritike analizi ĉu vere necesas la novaj vortoj, iuj esperantistoj (inkluzive de la aŭtoroj de PIV) daŭre serĉas pretendojn por pravigi la novajn radikojn."
Tio pensigas min pri akuzo, kaj kiel ni scias, akuzo ofte instigas al defendo de starpunkto kaj plejofte la fina rezulto estas senfinaj diskutoj kaj disputoj, per kiuj la Esperantistaro gajnas nenion, male.   
"Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo." 
Mi preferus "konstati", ke "vortaroj" (ĉu necesas eksplicite dufoje mencii PIVon?) listigas tiajn vortojn.  Anstataŭ la 2a frazo mi "konsilus", ke la vortaroj aldonu "bonlingvan" esprimon, prefere kun vinjeto. (Ni eble jam proponu kelkajn taŭgajn vinjetojn) 
Amike salutas 
Leo  
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 11 juli 2008 15:07
Onderwerp: (la bona lingvo) la konciza listo por disdonado

Pilar Otto

unread,
Jul 13, 2008, 10:09:04 AM7/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:
> Pri la uzo de "aviadista angla": lau mia kompreno aviadistoj ne uzas
> kutiman anglan por komuniki, sed ian koditan anglecan jargonon
> (ekzemple "roger" anstatau "jes").

Certe. Kaj en radio-komunikado, por distingi inter 5 = "five" [fajv] kaj 9 =
"nine" [najn], oni nomas 9 "niner". Simile oni faras en la germana por eviti
la similecon inter 2 "zwei" kaj 3 "drei": oni diras "zwo" por 2.

> La autoro ankau kritikis la nomojn


> de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn
> vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa,

> ktp) ec finigantajn per aliaj vokaloj, ne lau la Esperanta sistemo.

Tiel okazas en cxiuj lingvoj uzantaj alfabeton: m kaj n estas malfacile
distingeblaj en cxiuj lingvoj, kiujn mi konas. Literumado per vortoj estas
uzata en multaj lingvoj. La internacie plej konata "vorta alfabeto" eble
estas tiu uzata de la radioamatoroj, origine kreita en NATO: alpha, bravo,
charlie, delta ktp. Tiu sistemo estas elpensita por eviti mis-auxdojn cxe
malbona radiokomunikado. Oni inventis literuman sistemon ankaux por
Esperanto. Mi eble havas la liston ie, sed mi ne konsumos tempon sercxante
gxin. Mi memoras, ke a estas "asfalto". Por literumi per-telefone cxiu lando
havas sian sistemon: en Hispanujo oni uzas geografiajn nomojn, en Norvegujo
oni uzas personajn nomojn. Tiaj help-sistemoj estas oportunaj, sed ili estu
nur helpaj kaj ne forigu la cxiutagajn nomojn de la Esperantaj literoj.

> Kaj ec pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj
> lau li.

Jes, oni proponis "sis" kaj "sep", sed la E-istaj radioamatoroj uzas "ses"
kaj "sepen" (inspirita de la angla "seven"). Cxi-supre mi indikis, kiel oni
ankaux en aliaj lingvoj devas sxangxi la elparolon de kelkaj ciferoj en
certaj situacioj, sed ne en la cxiutaga lingvo. En la hispana mi ofte ne
bone perceptas la diferencon inter "sesenta" (60) kaj "setenta" (70), kaj en
la angla mi ne cxiam perceptas la diferencon inter "fifty" (50) kaj "sixty"
(60).

Per cxi tio mi volas diri, ke en cxiuj lingvoj necesas fari artifikojn por
eviti miskomprenojn en certaj situacioj; sed tio ne kauxzas sxangxojn en la
cxiutaga lingvo. Neniu serioze proponus, ke oni enkonduku en la angla lingvo
novan vorton por aux "patrino" aux "frato", cxar "mother" kaj "brother" tro
similas, kaj ili estas uzataj en la sama kunteksto. La samo validas por la
francaj vortoj por "patro", "patrino" kaj "frato": "père", "mère" kaj
"frère". Se tiaj similecoj ne estas rigardataj kiel difektoj en la
etnolingvoj, kial oni rigardu ilin kiel difektojn en Esperanto?

Amike,
Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 13, 2008, 7:36:30 PM7/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Leo De Cooman skribis:
>> Pri la uzo de "aviadista angla": lau mia kompreno aviadistoj ne uzas
>> kutiman anglan por komuniki, sed ian koditan anglecan jargonon
>> (ekzemple "roger" anstatau "jes").

> Certe. Kaj en radio-komunikado, por distingi inter 5 = "five" [fajv] kaj 9 =
> "nine" [najn], oni nomas 9 "niner". Simile oni faras en la germana por eviti
> la similecon inter 2 "zwei" kaj 3 "drei": oni diras "zwo" por 2.

>> La autoro ankau kritikis la nomojn
>> de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn
>> vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa,
>> ktp) ec finigantajn per aliaj vokaloj, ne lau la Esperanta sistemo.

> Tiel okazas en cxiuj lingvoj uzantaj alfabeton: m kaj n estas malfacile
> distingeblaj en cxiuj lingvoj, kiujn mi konas. Literumado per vortoj estas
> uzata en multaj lingvoj. La internacie plej konata "vorta alfabeto" eble
> estas tiu uzata de la radioamatoroj, origine kreita en NATO: alpha, bravo,
> charlie, delta ktp. Tiu sistemo estas elpensita por eviti mis-auxdojn cxe
> malbona radiokomunikado. Oni inventis literuman sistemon ankaux por
> Esperanto. Mi eble havas la liston ie, sed mi ne konsumos tempon sercxante
> gxin.

> [...]


>> Kaj ec pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj
>> lau li.

> Jes, oni proponis "sis" kaj "sep", sed la E-istaj radioamatoroj uzas "ses"
> kaj "sepen" (inspirita de la angla "seven").

Pri tiaj demandoj temas en la artikolo "Esperanto tra bruo" en Lingva
Kritiko:

http://lingvakritiko.com/2006/11/30/esperanto-tra-bruo/

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Fra Simo

unread,
Jul 16, 2008, 4:39:22 AM7/16/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/7/12, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Saluton, Sindi (vi estas tiel bona esperantisto, ke vi meritas
esperantigitan nomon - ankau' pri tio ne c'iuj konsentas)!
 
     Oni pardonu mian entrudighon (kaj mian ceteran kontrauvolan silentadon : minutojn liberajn mi malhavas).
 
     "Sindi" ne estas "esperantigita nomo", sed nur skribo per la Esperanta alfabeto de ne-Esperanta nomo. Nia amikino ja rajtas sin nomi kaj nomigi, sen efektiva Esperantigo, "Cindy" (ech skribe ne konforma al Esperanto, do kursive skribota, se en ne-kursiva kunteksto, kaj reciproke) au "Sindi" (pli bone, char elparoleble de Esperantisto ne konanta la anglalingvan formon). Sed tiel la nomo ne estus "esperantigita". En Esperanto vortofina "i" signas infinitivon de verbo. Simile mi rajtus min nomi au nomigi "François" (kiel mi ja faras en francalingva kunteksto) au "Fransua'" (kiel mi ne faras kaj petas, ke oni ne faru, sed "Sindi" ne levas la samajn malfacilajhojn), sed Esperantigo de mia nomo povas esti nur "Francisko".
     Esperantigo de "Cindy", se mi pravas, ke chi tiu estas njo-formo de "Cinderella", Esperante "Cindrulino", povas esti nur "Cindrunjo" au "Cinjo" (el la aliaj eblaj stumpigoj de la vortobazo oni havus formojn tro malfacile elparoleblajn). Mi rekomendas la duan, sed la nomatino mem elektu.
 
    Felichulo estas tiurilate Renato, kies nomo havas en la lingvo itala kaj en Esperanto unu saman formon, pro la latina formo "Renatus". (Ke "Renatus" latine signifas "renaskito", do "baptito", kio min ghojigas chiufoje, kiam mi nomas Renaton, tio estas demando tute aparta : estas dekomenca kutimo en Esperanto, ke la oftajn latinajn, grekajn kaj hebreajn nomojn oni en ordinaraj okazoj ne tradukas lau ties praa signifo, sed nur forme Esperantigas, lau la latina formo por la propre latinaj, kaj ankau, por la grekaj.)
 
     Kore salutas                             Francisko
 

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 16, 2008, 6:17:41 AM7/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Francisko, pro via interveno.

Efektive estas kelkaj shtupoj:

Cindy --> Sindi --> Sind-o/Sindi-o au' Cinj-o (se via supozo pri la derivado estas ghusta).

Sed pri nomoj ni ankorau' ne ekzistas g'enerala konsento, kaj c'iu metis sin en la s'tupo, kiun li au' s'i preferas.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti  [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Cindy McKee

unread,
Jul 16, 2008, 2:06:22 PM7/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko, Renato,
Cindy devenas de Cynthia. Mi preferas esti substantivo, o-vorto; :)
sed la nomo Sindio signifas sin-Dio, c'u ne? Mi ne volas esti mia
propra dio; do mi jam delonge uzas Cindion. (C'i tio estas amuza, c'ar
mi respondas al "He, vi!")
Pri personaj nomoj, mi ne komprenas personojn kiuj ne utiligas la
Esperantan alfabeton por komprenigi siajn nomojn al aliaj.

2008/7/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Jul 16, 2008, 3:46:44 PM7/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindio:


mi jam delonge uzas Cindion.

Bone. Do restu Cindio!

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jul 17, 2008, 6:13:17 AM7/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Renato por la danko (kun maldanko por la "pro") !  Sed mia supozo pri la deveno de la nomo de Cindy estis erara, do mi estas maldankinda, almenau pri tiu nomo.
 
     Cindy  , kies nomo estas elparolata iel simile al <sindi> au <sende>, rajtas, pro la skribo, sin nomi kaj nomigi "Cindio". Simile iu povus elpensi, malgrau la franca elparolo iel simila al <fransua'>, ke oni min nomu "Francoiso" (mi petas, ke tiel vi ne faru ;   sed "Cindio" pro kelkaj kialoj estas malpli malfacile glutebla). En ambau okazoj oni havas lau-eble proksiman transskribon de la literoj de la fonta formo, kun aldono de la substantiva finajho "o". Mi ne priridas tiujn formojn (komparu, ekzemple, kun la certe Esperanta vorto "soifo", el la francalingva vorto "soif",  kies elparolo estas <suaf'>!) ;  sed tiuj ne estas efektivaj Esperantigoj de niaj respektivaj nomoj. Atentu, interalie, ke estus malsaghe kaj por multaj ofende tiujn multlingve konatajn nomojn Esperantigi lau formo propra al unu aparta lingvo arbitre elektita !  En Esperanto, la sola ebla formo de mia baptonomo, latine "Franciscus", estas "Francisko". El la latina "Cynthia" (latina transskribajho de la greka "Kunthia", sed al la nunepokaj lingvoj oni iras el la formo latina) oni povas havi Esperante, lau la samaj, kutimaj reguloj, nur la formon "Cintio". Se oni volas ne preterlasi la diferencon anglalingve ekzistantan inter "Cynthia" kaj "Cindy" (sed oni rajtas tion ne voli), oni devas uzi la specialan sufikson "nj/", el kio povas rezultati "Cintinjo" au "Cinjo".
     Tamen Esperantigo de "Cynthia" per "Cintio" ne estas plene kontentiga, pro tio, ke al la ina nomo "Kunthia" respondas la vira "Kunthios", kaj en Esperanto la diferenco inter tiuj du devas esti signita per la sufikso "in/" au per la speciala sufikso "nj/". Grekalingve la vorto "Kunthios", ine "Kunthia", estas adjektivo signifanta "de la monto Kunthos" (tie la "-i-" estas adjektivigilo) ;  substantive uzataj, ili signifas respektive "ulino" kaj "ulo" el la monto "Kunthos", kaj pro tio ili estas kromnomoj respektive de la lunodiino "Artemis" kaj de ties frato la sunodio "Apollo(o)n", lau la fabelo naskitaj sur au che tiu monto. Pli saghe estus traduki al "Cintulino" kaj "Cintulo", per kunmetado el la radiko "Cint/" la monton nomanta. Sed eble al multaj estus pli oportuna la havo de ulonoma radiko "Cinti/", do de vira nomo "Cintio" kaj ina nomo "Cintiino", char ne chiuj konantoj de la nomo "Cynthia" konas ankau la monton "Kunthos". Uzo de la speciala sufikso "nj/", che kiu stumpighas la vortobazo, en chiuj okazoj venigas por "Cindy" al "Cintinjo" au "Cinjo". Elektu la tiunomulino (se shi volas sian nomon Esperantigi, kion shi rajtas ne voli).
 
     Jen unu kromdemando por pripensemuloj : Kiel traduki al Esperanto la librotitolon "L'épave du Cynthia" (tempo mankas al mi por kontroli pri la kursivigo au intercitiligo) ?  En tiu libro de Jules Verne, verkisto al Esperantistoj kara, "Cynthia" estas la nomo de unu shipo.
     Kore salutas baldau al Roterdamo forveturonta                   Francisko

 
2008/7/16, Cindy McKee <cfm...@gmail.com>:

Cindy McKee

unread,
Jul 17, 2008, 7:43:29 AM7/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi s'atas "Cintio" por Cynthia (efektive, mi uzas la nomon "sintio" en
Skajpo, c'ar oni jam uzas "Cindio"). Mi ne sentas la bezonon inigi la
nomon.
C'u la titolo de la libro estus "La averio de Cintio"? Kion vi opinias
pri la vorto "averio"? Bondezirojn, bonan vojag'on, salutu c'iujn por
mi!

--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Aug 1, 2008, 5:44:07 PM8/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindy:


Kion vi opinias pri la vorto "averio"?


Mi provizore notis:

averio [en asekuroj] --> difekt-o.

Komentoj bonvenaj!

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Aug 5, 2008, 12:10:10 PM8/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi j'us rigardetis (ne tre detale) tiun inters'ang'on. Tiu propono "Cinjo"
s'ajnas al mi tre bela solvo! Sed kompreneble, intertempe vi vers'ajne jam
alkutimig'is al Cintio au' Sindi. Estas malfacile s'ang'i sian propran
nomon, kiu estas parto de la propra personeco.
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Cindy McKee
Inviato: giovedì 17 luglio 2008 13.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: personaj nomoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages