En nia tabelo mi hodiau trovas la jenan linion, kiu parte ehhas la chi-supan mesaghon :
grafiti-o --> mur-skrib-aĵ-o, mur-pentr-aĵ-o, pentr-o-skrib-aĵ-o
La lastaj du proponoj shajnas al mi malghustaj, char temas pri skribajhoj au desegnajhoj, ne pri prntrajhoj. Se oni en la jhusaj jaroj en iuj lingvoj tiagrade vastigis la signifon de "graffito" au, almenaue, de "graffiti", ke la vorto povas ankau verajn pentrajhojn nomi, oni eble devos malsame traduki lau la fojoj.pentrajhojn nomi
La unua fortradukajho, kiun chi-supre proponas nia kolego, shajnas al mi bona, sed termine ne sufiche preciza. Devus esti io kun "skrap/" (au eble kun "grifel/", se specilistoj konfirmus, ke chi tiu taugas). Alia plibonigo povus esti la enmeto de la sufikso"ach/". Shajnas al mi, ke "mur/skrib/ajh/ach/o" povus konveni kaj por la antikvaj surmure skrapitaj skribajhoj sen belarta celo kaj por la nuntempaj surmuraj skribajhoj per diversaj iloj kaj substancoj faritaj. Kion vi opinias ?
Kore salutas Francisko