podkast·o → son·blog·o

17 views
Skip to first unread message

Aleksej R. S.

unread,
Feb 8, 2012, 11:02:36 AM2/8/12
to la bona lingvo
Saluton.


Mi proponas aldoni por «podkast·o» la alternativon «son·blog·o» (eble
kun aldoneblaj adjektivoj «abon·ebl·a» kaj «abon·a»).

Se konsideri blogon serio da publikaĵoj, podkasto estas serio da sonaj
publikaĵoj.

Vikipediaj artikoloj pri podkastoj kaj filmblogoj asertas, ke tre ofta
(aŭ eĉ distingiga) eco de podkasto estas ĝia aboneblo per io simila al
«RSS»; kaj, laŭ kelkaj, blogo distingiĝas de podkasto per tio, ke ĝiaj
publikaĵoj havas paĝojn. Pro la unua argumento utilas mencii la
radikon «abon»; la dua argumento kontraŭas tion, ke multaj t.n.
«podkastoj» havas paĝojn, ofte kun sufiĉe grandaj antaŭparoloj kaj
komentejoj.

Komparu kun la rusaj vortoj «радиожурнал» (radiogazeto),
«тележурнал» (televidgazeto), «киножурнал» (kinogazeto),
«видеожурнал» (filmgazeto), «аудиожурнал» (songazeto).
Fotoblogo ankaŭ estas konsiderinda (kun bildo kiel ĉefa objekto de
publikaĵo), kaj blogo sen eblo de komentado.


Mi ankaŭ proponas forigi la alternativon «ret·a radi·o». Mi pensas, ke
la vorto «radio» jam sen tio estas trouzata, kaj, krom tio, Interret·a
radio estas tio, kies elsendojn oni ordinare ne konservas sur disko
antaŭ aŭskulti, sed aŭskultas dum elŝutado.

Fabio Bettani

unread,
Feb 8, 2012, 11:09:37 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Aleksej,

> Mi proponas aldoni por «podkast·o» la alternativon «son·blog·o» (eble
> kun aldoneblaj adjektivoj «abon·ebl·a» kaj «abon·a»).

Tre trafa ideo, laŭ mi.

Tamen "blogo" mem ne estas oficiala, nek oficialiginda laŭ niaj
listoj, do via propono efektive malfermos diskuton pri tiu ĉi esprimo.

Amike,

--
Fabio

Message has been deleted

Aleksej R. S.

unread,
Feb 8, 2012, 1:22:54 PM2/8/12
to la bona lingvo
Ho, unu vere distingiga eco estas tio, ke podkasto celas dosierforman
elŝuteblon de la podkasteroj. Bedaŭrinde povas ekzisti retpaĝaroj,
kiuj intence tion malhelpas aŭ kaŝas.

Fra Simo

unread,
Feb 8, 2012, 1:30:26 PM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonon !  Ree (en mia jhus sendita mesagho) mi forgesis forvishi la du frazojn, kiujn Paske mi aldonis al mia subskribo.

2012/2/8 Fra Simo <fra...@gmail.com>
     Pri "blog(/)" mi plu opinias, ke ghi estas vorto au vortobazo en neniu ajn lingvo, krom, eble, en la Usona angla, certe ne en Esperanto. Mi inklinas al simila opinio pri "podkast" au "podcast".
     La propono de Aleksej  levas por mi aliajn demandojn, nome pri la respektivaj signifoj de "blog" kaj "podcast". Tiel mi komprenis, ke la unua estas tekstaro alirebla per la interreto, kaj la dua estas elshutado el iu interreta pagharo. CHu erare ?
     Anstatau "blog/o" mi diras simple "tag/libr/o (inter/ret/a)".

 
2012/2/8 Aleksej R. S. <deletes...@gmail.com>

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Fra Simo

unread,
Feb 8, 2012, 1:23:30 PM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Pri "blog(/)" mi plu opinias, ke ghi estas vorto au vortobazo en neniu ajn lingvo, krom, eble, en la Usona angla, certe ne en Esperanto. Mi inklinas al simila opinio pri "podkast" au "podcast".
     La propono de Aleksej  levas por mi aliajn demandojn, nome pri la respektivaj signifoj de "blog" kaj "podcast". Tiel mi komprenis, ke la unua estas tekstaro alirebla per la interreto, kaj la dua estas elshutado el iu interreta pagharo. CHu erare ?
     Anstatau "blog/o" mi diras simple "tag/libr/o (inter/ret/a)".

 
2012/2/8 Aleksej R. S. <deletes...@gmail.com>
Saluton.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

Marcos Cramer

unread,
Feb 9, 2012, 3:46:53 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte mi mem antaŭ iom da tempo volis fari proponon pri "podkasto". Kiam en Libera Folio aperis artikolo pri la nova Esperanta retradio Muzaiko, estis klara informo pri tio, ke ne temas pri podkasto. La intencita diferenco tiam estis, ke ĉe podkasto oni elŝutas unuopan eron kaj aŭskultas ĝin (kaj sekve povas aŭskulti ajnan publikigitan eron iam ajn), dum Radio Muzaiko funkcias per elsendfluo, tiel ke oni kiel ĉe klasika radio aŭskultas ĉiam precize tion, kio estas elsendata en tiu momento. Do, kiel ankaŭ nun atentigis Aleksej, grava parto de la signifo de "podkasto" estas la aparta elŝutado, pro kio laŭ mi taŭgas la alternativo "elŝutradio". Pri la forigindeco de "reta radio" mi ankaŭ konsentas kun Aleksej, ĝuste ĉar ekzistas multaj retaj radioj kiuj ne estas podkastoj.

Mi opinias la vorton "blogo" oficialiginda, kaj tial ne kontraŭus mencion de la alternativo "sonblogo". Mi memorigu la aliajn ke ni iam havis linion, kiu malrekomendis "blogo" kaj rekomendis "reta taglibro", sed ke post diskuto ni decidis forigi tiun linion. Mi subtenus mencion de "blogo" en nia listo de oficialigindaĵoj, sed tion ni supozeble diskutu en aparta fadeno. Ĉiuokaze, la fakto ke ni interkonsente forigis nian malrekomendon de "blogo" laŭ mi signifas, ke ni ja povas uzi "blogo" en alternativo, precipe se tiu alternativo ne estas la ĉefa.

Jen mia propono por "podkasto":

podkast·o → el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o

Amike,
Markos

Aleksej R. S.

unread,
Feb 9, 2012, 6:09:22 AM2/9/12
to la bona lingvo
Laŭ Will, kiu laboris super la programo «Miro», «podcast» laŭ sia
difino estas (aŭ nepre havas) «feed» kun «enclosures» (ekzemple, RSS
kun elementoj <enclosure>). Li citis instrukcion de Miro
https://manual.getmiro.com/podcasts.html , kaj https://en.wikipedia.org/wiki/Podcast
. Tiam «podcast» estas termino kun malvasta senco, kiu ne egalas al
tiu de «sonblogo».

Tamen, verŝajne pro disvastigiteco de tiu formo de sonblogo, oni
preteratentas, ke sonblogo povas havi alian formon, sen elŝuto aŭ sen
RSS/Atom. Tial en Vikipedio estas artikoloj kunmetitaj simile al tio,
kiel se artikolo «bitlibro» aŭ «(papera) libro» priskribus, krom
informaranĝoj kaj kovrilspecoj, ankaŭ ĝenrojn kaj celojn de verkado,
dum ne ekzistus pli ĝenerala artikolo pri literaturo. Ekzemploj:
http://ru.wikipedia.org/wiki/Подкастинг (tuta sekcio temas pri elekto
de temo, registrado, kunmetado, kaj nur fine publikigo),
https://en.wikipedia.org/wiki/Uses_of_podcasting (se ne ĉiuj, do
plimultaj el la aferoj estas specife podkastecaj nur pro spritaj nomoj
derivitaj de «podkasto»).

Do ekzistas malvasta senco, en kiu la angla vorto «podcast» ne estas
evitinda, kaj la pritraktata por la Ssv vasta senco, en kiu ĝi
funkcias, eble, kiel la vorto «libro» por personoj, kiuj por legado
bezonas tuŝon kaj susuron de papero.

Aleksej R. S.

unread,
Feb 9, 2012, 6:22:27 AM2/9/12
to la bona lingvo
Je la 9-a de Februaro, 12:46, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com>
afiŝis:
> precize tion, kio estas elsendata en tiu momento. Do, kiel ankaŭ nun
> atentigis Aleksej, grava parto de la signifo de "podkasto" estas la aparta
> elŝutado, pro kio laŭ mi taŭgas la alternativo "elŝutradio". Pri la
> forigindeco de "reta radio" mi ankaŭ konsentas kun Aleksej, ĝuste ĉar
> ekzistas multaj retaj radioj kiuj ne estas podkastoj.

Ĉi tie indas konsideri, ĉu «elŝut» sufiĉe distingigas podosieran
elŝutadon de elŝutado dum aŭskultado. Pli bone, ol «ŝutradio», laŭ mi;
sed kial? Ĉu simile al «eltrinki», «elturmenti» ks? Gravas, ke
dosieroj ne malaperu pro tio el la fonto! ;) Sed ekzistas ankaŭ vorto
«elaŭskulti».

> Jen mia propono por "podkasto":
>
> podkast·o → el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o

Ekster RSS «abon» povas signifi neceson aboni (kontrakti, registriĝi)
por ekpovi uzi ion. Do retradio, kiun oni povas aboni, povas esti ia
nepublika aŭ nesenpaga reta radio. Ĉi tio atentindas ankaŭ ĉe
«abonebla sonblogo», sed almenaŭ sen konfuzo kun retradio.

Marcos Cramer

unread,
Feb 9, 2012, 7:11:11 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej skribis pri la alternativo "abonebla retradio":

Ekster RSS «abon» povas signifi neceson aboni (kontrakti, registriĝi)
por ekpovi uzi ion. Do retradio, kiun oni povas aboni, povas esti ia
nepublika aŭ nesenpaga reta radio. Ĉi tio atentindas ankaŭ ĉe
«abonebla sonblogo», sed almenaŭ sen konfuzo kun retradio.

Ĉu pro tiu problemo eble preferindas la alternativo "RSS-abonebla radio" al "abonebla retradio"? (Pro la mencio de la aparta reta teĥniko RSS, ne plu necesas la antaŭelemento "ret-" ĉe "retradio".)

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2012, 8:44:49 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
mi legas kun granda atento kaj granda nekompreno la interŝanĝon pri ĉi tiu temo.

kiam la debato finiĝos eble mi povos proponi novajn liniojn.

amike

renato


--

--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------

Leo De Cooman

unread,
Feb 9, 2012, 9:26:08 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/02/2012 9:46, Marcos Cramer schreef:

> Jen mia propono por "podkasto":
>
> podkast·o → el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o


(ŝerce) En la nederlanda oni povas kompreni la vorton "podkast", kiu
estas prononcata "potkast" laŭ la signifo "potŝranko". Eble tial oni
prononcas ĝin "potkaast". Cetere ne pasas tago, dum kiu oni ne dirus en
radielsendo, kiu proparolas filmon aŭ teatraĵon, "cast" (angla vorto,
kiun oni nederlande devus skribi "kaast" aŭ eble "kaaast", ĉar tiu angla
"a" estas prononcata pli longe ol nia "aa").

(pli serioze): la radiko "radi" en la proponata fortraduko "retradio"
malmulte rilatas al sia originala signifo. Verŝajne temas pri
(el-)send-aĵ-o.... iom longa vorto tamen.

Amike salutas Leo

Harri Laine

unread,
Feb 9, 2012, 11:18:44 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej R. S. skribis, 8.2.2012 18:02:

> Mi proponas aldoni por «podkast·o» la alternativon «son·blog·o»
> (eble kun aldoneblaj adjektivoj «abon·ebl·a» kaj «abon·a»).

Mi ne komprenas, kiusence podkasto estus "blogo". Ĝi estas
sistemo, kiu dissendas aŭd-vidajn dosierojn al abonantoj.
Eble ĝi inkluzivas ankaŭ la aboneblan dosieraron mem. La
vorto "podcast", kiu naskiĝis iom spontanee, estas difinita
en neniu normo, kaj ĝi ankaŭ ne estas registrita komerca
marko (fakte Usona instanco rifuzis registri la vorton).

La dosieroj de podkasto estas normale sonaĵoj aŭ filmoj.
"Blogo", laŭ sia baza signifo, entenas ies personajn notojn,
skribaĵojn aŭ ion alian. Certe eblas aboni ankaŭ blogaĵojn per
la simila teĥniko (RSS-fluo), kaj certe ankaŭ blogo povas esti
aŭdvida. En podkasto, la esenca afero estas la abono kaj la
diskopiado de dosieroj. En blogo tio ne estas esenca.

Ĉu iu komprenas alie?

Mi pensas, ke vorto kiel "sonblogo" nur konfuzus homojn,
kiuj konas la vorton "blogo". Por la aliaj ĝi neniom helpus.

Harri

Fra Simo

unread,
Feb 9, 2012, 2:24:35 PM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com


2012/2/9 Aleksej R. S. <deletes...@gmail.com>

Ekster RSS «abon» povas signifi neceson aboni (kontrakti, registriĝi)
por ekpovi uzi ion. Do retradio, kiun oni povas aboni, povas esti ia
nepublika aŭ nesenpaga reta radio. Ĉi tio atentindas ankaŭ ĉe
«abonebla sonblogo», sed almenaŭ sen konfuzo kun retradio.
 
     "RSS" konsistas el la komencaj literoj de tri vortoj, chu ne ?  De kiuj ?
___________________________

Vastalto

unread,
Feb 9, 2012, 7:52:37 PM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> skribis:
> "*RSS*" konsistas el la komencaj literoj de tri vortoj, chu ne ? De
>kiuj ?

RSS estas kapliteroj de "RDF Site Summary" aux de "Rich Site Summary".
(RDF=resource description framework)
En Esperanto oni povas anstatauxi gxin per "Retej-Stata Sciigo".
http://www.vastalto.com/nun/?p=25

Amike,

Vastalto

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 10, 2012, 6:02:58 AM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, sed kondiche ke la esprimo literumatu "Reteje Stata Sciigo" ,
char unu el la karakterajhoj de aglutina lingvo estas, ke nova vorto
en formo de kunmetajho ne enhavas streketon nek finajhojn (la etnaj
lingvoj havas nur ege malmultajn esceptojn, kvankam la angla parte
uzas la streketon, sed en la angla, kvankam aglutina, chiaj procedoj
uzighas, chu logika au regula, chu ne). Cetere PAG saghe konsilas,
uzi la streketon kun tiuj (duon)kunmetajhoj, che kiuj ne cheestas la
normala determinado, sed nur adicio de du signifoj: angla-franca
vortaro, kio sen la streketo signifus vortaron de angleca franca
lingvo.
Amike, Marcel.

Johan Derks

unread,
Feb 10, 2012, 3:55:27 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau mi ne shatas la esprimon retradio kaj preferas retradiajho au
retemisio.

Amike,

Johan

Amike salutas Leo

--

Leo De Cooman

unread,
Feb 11, 2012, 5:34:48 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/02/2012 21:55, Johan Derks schreef:

> Ankau mi ne shatas la esprimon retradio kaj preferas retradiajho au
> retemisio.

"Emisio" havas la (neoficialan) sencon "monkreo" laŭ PIV. Kion vi pensas
pri "reta dissendo" aŭ "retsendaĵo"?

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2012, 7:49:09 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/02/2012 21:55, Johan Derks schreef:
> Ankau mi ne shatas la esprimon retradio kaj preferas retradiajho au
> retemisio.

Leo:


"Emisio" havas la (neoficialan) sencon "monkreo" laŭ PIV. Kion vi pensas
pri "reta dissendo" aŭ "retsendaĵo"?

La diskuto farighas iom konfuza por mi.
La deiro estis
podkasto --> el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o

Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj implice
(?) retiris 'sonblogo'.

Leo proponis anstatauigi radio per reta dissendo au retsendajho.
Tiel oni ekhavas el·ŝut-reta dissendo au el·ŝutretsendajho kaj abonebla reta
dissendo au abonebla retsendaĵo.
La lastaj du priskriboj estas tro longaj, dum por la unuaj du vi vershajne
celas el·ŝutebla dissendo au el·ŝutebla retsendajho.
Oni ankau povas pensi pri porŝuta dissendo au porŝuta retsendajho.
Al tiuj eblecoj mi aldonas: porŝuta emisio.
La vortoj kun 'sendo' havas la malavantaghon esti sufiche vastsignifaj.
Emisio estas malpli vastsignifa, sed efektive havas netan duan signifon.

Intertempe ni havas aferon ne nur kun la o-vorto, sed ankau kun la verbo,
kiu signifas elsendi.

Mi nur klopodis resumi.

Amike,

Johan

Leo De Cooman

unread,
Feb 11, 2012, 9:13:18 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/02/2012 13:49, Johan Derks schreef:

> Leo:
> "Emisio" havas la (neoficialan) sencon "monkreo" laŭ PIV. Kion vi pensas
> pri "reta dissendo" aŭ "retsendaĵo"?
>
> La diskuto farighas iom konfuza por mi.

Kara Johano, vi proponis kunmetitan vorton finiĝantan per "emisio". Mi
simple reagis pri tiu "emisio" proponante aliajn vortojn. Por iuj la
radiko "emisi" estas falsa amiko pro la franca "émission", uzata pri
"disaŭdigoj". Ankaŭ Pola Radio iam uzis tiun vorton "Radio Varsovio
emisias programon en la internacia lingvo Esperanto", ĝis iu reagis.
Poste ili diris "Radio Varsovio disaŭdigas..."

Cetere, ankaŭ mi konfuziĝas per tiaj diskutoj. Eble ni bezonas sistemon,
kiu koncize (iom skeme) montras la lastan staton de iu diskuto.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Feb 11, 2012, 9:43:38 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> (pli serioze): la radiko "radi" en la proponata fortraduko "retradio" malmulte rilatas al
> sia originala signifo. Verŝajne temas pri (el-)send-aĵ-o.... iom longa vorto tamen.

Nu, "radio" jam delonge alprenis apatrtan signifon aldone al la originala signifo, kiu rilatas al la dissendado de sonaj programoj fare de radistacioj. En tiu senco la vorto estas nun pluuzata malgraŭ la ŝanĝo de dissendo-teĥnikoj al teĥnikoj kiuj ne plu uzas radiojn (en la origina senco de la vorto). Laŭ mi ne havas sencon malrekomendi tiun apartan sencon kiun akiris la Esperanta "radio" simile al multaj respondaj nacilingvaj vortoj.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2012, 10:19:43 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


Cetere, ankaŭ mi konfuziĝas per tiaj diskutoj. Eble ni bezonas sistemon, kiu koncize (iom skeme) montras la lastan staton de iu diskuto.

Momente la sola ebleco estas rigore diskuti nur pri la vorto en la temlinio, kaj ŝanĝi tiun vorton, kiam oni volas diskuti pri io alia. Mi konservas ĉiujn mesaĝojn, kaj kiam la diskuto finiĝis, mi relegas ĉiujn pri difinita temo kaj poste aŭ aldonas resuman linion al nia paĝaro aŭ pludemandas en la listo.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Aleksej

unread,
Feb 14, 2012, 4:29:41 AM2/14/12
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, "radio" tamen plu estas io seninterrompa… Sed "RSS" almenaŭ iom
klarigas.

Aleksej

unread,
Feb 14, 2012, 4:39:46 AM2/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
On 2012-02-09 20:18, Harri Laine wrote:
> La dosieroj de podkasto estas normale sonaĵoj aŭ filmoj.
> "Blogo", laŭ sia baza signifo, entenas ies personajn notojn,
> skribaĵojn aŭ ion alian. Certe eblas aboni ankaŭ blogaĵojn per
> la simila teĥniko (RSS-fluo), kaj certe ankaŭ blogo povas esti
> aŭdvida. En podkasto, la esenca afero estas la abono kaj la
> diskopiado de dosieroj. En blogo tio ne estas esenca.
>
> Ĉu iu komprenas alie?

Kiel mi skribis iom antaŭ via mesaĝo, oni fojfoje trouzas la vorton
"podcast" por paroli pri la "arto" de sonblogado.

Pro la teĥniko, la vorto "podcast" ne estas fortradukinda en ĉiuj
okazoj, sed nur ĉe la neteĥnika senco, kiam efektiva podkastado estas
nur teĥnika detalo, dum oni efektive parolas pri mikrofonoj, temoj, gastoj.

Ĉu eble ekzistas arĥivoj de podkastaj "elsendoj", kiuj enhavas nur la
sondosierojn sen ne la RSSaĵojn?

Aleksej

unread,
Feb 14, 2012, 4:43:30 AM2/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
On 2012-02-11 16:49, Johan Derks wrote:
> Op 10/02/2012 21:55, Johan Derks schreef:

> La diskuto farighas iom konfuza por mi.


> La deiro estis
> podkasto --> el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o
>
> Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj
> implice (?) retiris 'sonblogo'.

Mi ne rimarkis, se Marcos implice retiris ion ajn krom "abonebla retradio".

Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2012, 4:54:42 AM2/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej responde al Johan:


Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj
implice (?) retiris 'sonblogo'.

Mi ne rimarkis, se Marcos implice retiris ion ajn krom "abonebla retradio".

Mi ne retiris "sonblogo", sed ĉiuokaze neniam opiniis ĝin la plej bona alternativo (laŭ mi plej bonas "elŝutradio").

Amike,
Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 3:57:21 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Post kelkaj dekoj da mesaĝoj, kiujn mi relegis kun atento, ŝajnas al mi ke ni ne venis al fina interkonsento.

La lasta linio de Markos kun kelkaj adaptoj ŝajnas esti:

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o

Bonvolu proponi alian linion, se vi pensas, ke tiu ne estas en ordo.

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2012, 4:26:05 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

La lasta linio de Markos kun kelkaj adaptoj ŝajnas esti:

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o

Bonvolu proponi alian linion, se vi pensas, ke tiu ne estas en ordo.

La alternativo "RSS-abonebla retradio" povas esti mallongigita al "RSS-abonebla radio", ĉar jam la mencio de la teĥniko RSS klarigas ke temas pri reta radio. Do laŭ mi la linio estu:

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a radi·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 4:40:56 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a radi·o

Dankon!

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2012, 5:31:28 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/03/2012 21:57, Renato Corsetti schreef:

> podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o
>
> Bonvolu proponi alian linion, se vi pensas, ke tiu ne estas en ordo.

Kvankam mi faris rimarkon pri la radiko "radi", kiu havas jam malsamajn
signifojn, mi pretas akcepti "elŝutradion", kiu efektive estas jam uzata
de Esperantistoj.
Sed mi ne tuj komprenas "RSS". Por mi necesas almenaŭ aldoni la plenan
esprimon (eble obliklitere inter krampoj, se Markos konsentas :-)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2012, 4:32:14 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o

>  Sed mi ne tuj komprenas "RSS". Por mi necesas almenaŭ aldoni la plenan esprimon (eble obliklitere inter krampoj, se Markos konsentas  :-)
Ĉu

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o [RSS = rososo = Retejo-Stata Situacio] ?


Amike

Renato


--

renato corsetti

Marcos Cramer

unread,
Mar 4, 2012, 8:06:30 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Ĉu
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o [RSS = rososo = Retejo-Stata Situacio] ?

La Esperanta Vikipedio donas "Retej-Stata Sciigo" kiel Esperantan longigon de RSS. Aldone, se oni entute volas indiki la prononcon, oni faru tion per "ro so so", kaj ne per "rososo" (la diferenco estas, ke "rososo" oni devus akcenti "rosóso", sed neniu tiel akcentas "RSS").

Rilate al la tipografio de la linio mi preferus jenan solvon:

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o (RSS [ro so so] = Retej-Stata Sciigo)

Sed persone mi opinias ke la prononc-indiko post "RSS" tute ne necesas, ĉar "RSS" prononciĝas laŭ la kutimaj Esperantaj reguloj por prononcado de mallongigoj.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2012, 8:42:44 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o (RSS [ro so so] = Retej-Stata Sciigo)

Mi registris tion, sed ĉu mi ne legis ie ke ret- en la lasta vorto estas superflua?

Marcos Cramer

unread,
Mar 4, 2012, 8:52:17 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> Mi registris tion, sed ĉu mi ne legis ie ke ret- en la lasta vorto estas superflua?

Jes ĝuste, bonvolu forigi tiun "ret·". Mi ne plu atentis ĝin kiam mi adaptis vian lastan proponon (ĉar mi atentis nur la finan parton kiu klarigas "RSS").

Do la linio estu:

podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a radi·o (RSS [ro so so] = Retej-Stata Sciigo)

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Mar 4, 2012, 11:47:00 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/03/2012 14:06, Marcos Cramer schreef:

> Sed persone mi opinias ke la prononc-indiko post "RSS" tute ne
> necesas, ĉar "RSS" prononciĝas laŭ la kutimaj Esperantaj reguloj por
> prononcado de mallongigoj.

Ĝuste.

Amike salutas Leo

Aleksej R. S.

unread,
Mar 5, 2012, 3:46:49 AM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com


On Sunday, March 4, 2012 5:06:30 PM UTC+4, marcos...@gmail.com wrote:
Renato skribis:

Ĉu podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o [RSS = rososo = Retejo-Stata Situacio] ?

La Esperanta Vikipedio donas "Retej-Stata Sciigo" kiel Esperantan longigon de RSS.

Atentu, ke tio estis aldonita post ĉi-tiea afiŝo de Vastalto.

Krom tio, «RSS» estas nur unu formo de «Web feed» (kaj «Web feed» estas maniero de «Web syndication»): https://en.wikipedia.org/wiki/History_of_web_syndication_technology — «Atom» ne estas «RSS».

Do, mi devas oponi tian kuntradukan uzon de «RSS»: same kiel «podcast» ne signifu «sonblogo», «RSS» ne signifu «Web-feed».

…ĉu   podosierelŝute abonebla sonblogo/retradio   ?

Aleksej R. S.

unread,
Mar 5, 2012, 3:48:22 AM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
…ĉu   podosierelŝute abonebla sonblogo/retradio   ?

Mi esperas, ke kontrakteca abono ne malhelpos ĉi tie.

Marcos Cramer

unread,
Mar 5, 2012, 4:11:38 AM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej skribis:

Do, mi devas oponi tian kuntradukan uzon de «RSS»: same kiel «podcast» ne signifu «sonblogo», «RSS» ne signifu «Web-feed».

Dankon pro la atentigo. Komputeko proponas "retfluo" por "web feed". Bedaŭrinde, ĝi estas konfuzebla kun "eldendofluo" (angle "streaming"), kaj eĉ estis uzata en tiu senco rilate al Radio Muzaiko, kiu estas elsendflua radio kaj pro tio NE estas 'podkasto'.

Mi pensas ke povus taŭgi enkonduki "retabono" por "web feed". Tiuokaze ni povus diri "retabonebla" anstataŭ "RSS-abonebla". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Mar 5, 2012, 1:35:47 PM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/03/2012 10:11, Marcos Cramer schreef:

> Mi pensas ke povus taŭgi enkonduki "retabono" por "web feed". Tiuokaze
> ni povus diri "retabonebla" anstataŭ "RSS-abonebla". Kion opinias la
> aliaj pri ĉi tiu propono?

Ha! Fine mi ekkomprenas, pri kio temas. Bone!

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2012, 10:55:05 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>  Tiuokaze ni povus diri "retabonebla" anstataŭ "RSS-abonebla".
Tiel mi ŝanĝis kaj la dio de retoj kaj komputiloj savu nin!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages