demagog-

7 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 23, 2013, 1:12:48 AM12/23/13
to ED-BLdiskutlisto
Du samtempajn proponojn pri tre aktuala signifo en Eŭropunio

- demagog.o (2a OA) > popolisto
- demagog.io (3a OA) > popolismo

Kun bondezirojn je bonaj Kristnaskaj Ferioj kaj sukcesa nova jato.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 23, 2013, 3:21:25 AM12/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

- demagog.o (2a OA) > popolisto
- demagog.io (3a OA) > popolismo

Rigardinte unu el la grandaj italaj enretaj enciklopedioj, mi ne havus probelmojn aldoni tiujn liniojn kun la signo =, char ambaŭ estas oficialaj.

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Dec 23, 2013, 4:16:26 AM12/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi felichas, ke Renato havas respekton por la Fundamento kaj komprenas,
ke Esperanto ne estas lingvo por sektuloj.
Mi deziras scii de J-K Rinaldo, kian motivon li havas por gheni min per tiaj proponoj malrekomendi ech oficialajn radikojn.
Chu vi, Rinaldo, studis la Fundamenton ?
Chu vi malgrau tio opinias, ke grupeto da esperantistoj povas krei sian propran dialekton?
 
Unu el miaj "fortaj opinioj", kiujn espereble dividas kun mi chiuj membroj de chi-tiu listo.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 23 december 2013 9:21
Onderwerp: (la bona lingvo) demagog-

J-K:

- demagog.o (2a OA) > popolisto
- demagog.io (3a OA) > popolismo

Rigardinte unu el la grandaj italaj enretaj enciklopedioj, mi ne havus problemojn aldoni tiujn liniojn kun la signo =, char ambaŭ estas oficialaj.

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 23, 2013, 7:48:31 AM12/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
La Bonlingva plano celas kaj la respekton de fundamento, kaj la
simpligon de la lingvo.
Ja Zamenhof mem asertis ke "la kingvo E-o ne estas fermita kaj
neŝanĝebla.. leĝdonantoj en la afero de la lingvo internacia de nun
devs esti nur logiko, talento kaj la opinio de la plejmulto".

La Bonligva loborgrupo proponas vortaj erojn por plibonigi kaj simpligi
la vortaron, pri kiuj poste decidos Akademio, kiu ja aprobas novajn
radikojn, aŭ povas rezigni al kelkaj aliaj jam aprobitaj, kaj ne plu
bezonataj.

Tamen kaj cefe, finfine estos la opinio de la uzantoj, kiu findecidos
pri la estonto de la radikoj.
Do trakviliĝu, ne temas pri lingva renverso.
J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
Dec 23, 2013, 5:08:42 AM12/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Unuarigarde, ŝajnas al mi, ke popolisto estas specialisto pri popolo, do li diferencas de demagogo, kiu estas politikaĉo. Mi penas rezoni tute en Esperanto, provante ne fali en la nacilingvajn semantikdeviiĝemojn. Ni ankoraŭ defendas la tezon, ke se ni nepre bezonas rekrei novan nomon aŭ novan sencon de nomo, ni devas profiti la okazon por prestiĝigi la fundamentecon, la klarecon kaj la precizecon de nia lingvo, ĉiam kiam eble, kaj ne simple kaj sklave respeguli misajn tendencojn el naciaj okcidentaj lingvoj krei ne klardifinajn nomojn aŭ novajn sencojn de nomoj.



2013/12/23 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Johan Derks

unread,
Dec 24, 2013, 3:28:21 AM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sinjoro Rinaldo,
 
Bonvolu esti konkreta kaj ne respondi per svagaj grandaj vortoj.
Chu oficialaj vortoj kiaj demagogo kaj demagogio povas esti malrekomenditaj?
Chu vi kontrolis, chu la plimulto de la lingvoj enprenis ilin?
Chu vi povas esprimi ene de unu vorto "demagogio" kaj la ideon de 'demagogia' (en via lingvo) kaj la ideon de 'populismo' ?
La ideo, ke vi per tiaj proponoj (kaj ekzistas multaj aliaj similaj proponoj ene de la SSV) plisimpligas la lernadon de Esperanto?
Tio okazas tiam nur en via kapo, ne en la reala mondo, kie homoj scias sufiche da tutmonde vastighintaj "intelektaj" vortoj,
ech se ili loghas en Filipinoj, Ekvadoro au Turkujo.
La limigado de vortoj al elpensitaj skemismaj vortoj estas neglekto de la granda kultura trezoro de internaciaj vortoj.
Mi supozas, ke se Piron ankorau vivus, li bedaurus tiun apartismon de esperantistoj kiel vi.
 
Per via suba respondo vi montras cetere neniun konon de la Fundamento.
Vi ne donas la fonton de iu citajho kaj aldonas vian propran filozofion pri la lingvo, kiu estas, ke
"finfine estos la opinio de la uzantoj, kiu findecidos pri la estonto de la radikoj".
Kie vivas tiuj uzantoj, nur en Padova? Chu la lingvo povas vivi sen leghdonanto?
Au chu ekzemple profesoro Corsetti estas via leghdonanto?
 
Fine, mi konsilas vin pli bone kontroli vian tekston antau elsendi ilin, char mi neniam trovas iun sen eraroj.
 
Malsamideano Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 23 december 2013 13:48
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) demagog-

La Bonlingva plano celas kaj la respekton de Fundamento, kaj la
simpligon de la lingvo.
Ja Zamenhof mem asertis ke  "la kingvo E-o ne estas fermita kaj
neŝanĝebla. Leĝdonantoj  en la afero de la lingvo internacia de nun
devas esti nur logiko, talento kaj la opinio de la plejmulto".

La Bonlingva laborgrupo proponas vortaj erojn por plibonigi kaj simpligi
la vortaron, pri kiuj poste decidos Akademio, kiu ja aprobas novajn
radikojn, aŭ povas rezigni al kelkaj aliaj jam aprobitaj, kaj ne plu
bezonataj.

Tamen kaj cefe, finfine estos la opinio de la uzantoj, kiu findecidos
pri la estonto de la radikoj.
Do trankviliĝu, ne temas pri lingva renverso.

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2013, 4:35:55 AM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com

Kara malsamideano Johan Derks,

 

bonvolu reveni al tono akceptebla inter lingvointeresiĝantoj.

 

Amike

 

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 24, 2013, 7:22:14 AM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks
> Chu oficialaj vortoj kiaj demagogo kaj demagogio povas esti malrekomenditaj?
>
ĝis kiam ne estos koncerna decido de la Akademio (eble neniam), SSV
restas nur propono de simpligo.
Ja en la koncerna kazo per nur unu radiko oni povas esprimi la signifon
de du radikoj. Do la propono estas ege konkreta, sed nek oficiala, nek
deviga por la uzantoj de la lingvo.
Eĉ ne ankoraŭ finekzamenita ĉi tie

> Chu vi kontrolis, chu la plimulto de la lingvoj enprenis ilin?
>
tiu ŝajnas al mi teknika afero, kiun prikonsideros la akademianoj en
ilia findecido.

> Chu vi povas esprimi ene de unu vorto "demagogio" kaj la ideon de 'demagogia' (en via lingvo) kaj la ideon de 'populismo' ?
>
laŭ mi la signifo de popolismo sume egalas al tiu de demagogio.
Estas vi kiu devas klarigi kie estas la malsama signifo.

> La ideo, ke vi per tiaj proponoj (kaj ekzistas multaj aliaj similaj proponoj ene de la SSV) plisimpligas la lernadon de Esperanto?
> Tio okazas tiam nur en via kapo, ne en la reala mondo, kie homoj scias sufiche da tutmonde vastighintaj "intelektaj" vortoj,
> ech se ili loghas en Filipinoj, Ekvadoro au Turkujo.
> La limigado de vortoj al elpensitaj skemismaj vortoj estas neglekto de la granda kultura trezoro de internaciaj vortoj.
> Mi supozas, ke se Piron ankorau vivus, li bedaurus tiun apartismon de esperantistoj kiel vi.
>
la radiko "demagog-" ne estas fundamenta

> Per via suba respondo vi montras cetere neniun konon de la Fundamento.
>
Mi rediras la propono neniel tuŝas la fundamenton

> Vi ne donas la fonton de iu citajho kaj aldonas vian propran filozofion pri la lingvo, kiu estas, ke
> "finfine estos la opinio de la uzantoj, kiu findecidos pri la estonto de la radikoj".
>
Mi ne emas filozofii... mi simple citis Zamnehof el la aldono al la Dua
Libro, kaj mia diro de vi citita estas esenca resumo de la Zamenof
aserto. Tamen vi ankaŭ rajtas resumi per viaj vortoj la Zamenhofan aserton.

Nu, trakvila ĉar ĉi diskutlisto certe ne celas tuŝi la fundamenton.
Bonajn kristnaskajn tagoj, J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Dec 24, 2013, 11:51:36 AM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op maandag 23 december 2013 07:12:48 UTC+1 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Du samtempaj proponoj pri tre aktuala signifo en Eŭropunio

- demagog.o (2a OA) > popolisto
- demagog.io (3a OA) > popolismo

Ne vere temas pri popolismo. Demagogoj kutime nur sxajnigas esti "por la popolo".
Mi akceptus la vorton "populismo", aw pawsus la nederlandan per "popoldresisto"

                    gxis, Ronaldo N

Josenilton

unread,
Dec 24, 2013, 4:51:02 PM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu 'popoltrompemulo' estus alia alternativo?


2013/12/24 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--

Johan Derks

unread,
Dec 24, 2013, 3:58:15 PM12/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
 
Via komento estas stranga kaj ne adekvata.
Mia tono estas severa, sed tute prava.
La kvalito de la propono de Rinaldo estas sub ajna mezuro kaj lia kontrauargumentoj senenhavaj.
Al miaj demandoj li donas neniun respondon.
 
Vi farus pli bone subteni tiujn kiuj klopodas levi la nivelon de la diskuto konforme al la Fundamento de Esperanto
kaj ne shajnigi, ke chio estas tolerata.
 
Amike,
Johan Derks 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 24 december 2013 10:35
Onderwerp: (la bona lingvo) demagog-

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 25, 2013, 5:16:52 AM12/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   Mia tono estas severa, sed tute prava.

 

Bone, ke vi estas laŭkutime certa. Nun, tamen, estas kristnaska tempo. Ni atendu la finon de la festoj por daŭrigi la debaton.

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 25, 2013, 5:23:27 AM12/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   Cxu 'popoltrompemulo' estus alia alternativo?

 

Jes, laŭ mi.

 

Amike

 

Renato

 

Josenilton

unread,
Dec 25, 2013, 5:34:50 AM12/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi memorigas pri la granda brazila modernisto Mário de Andrade, kiu diris, ke "ni ne pridiskutas enhavojn, sed nur etiketojn". Kaj tion ni faremas multfoje sen ia ajn etiketo, transformante diskutojn en disputojn. 

 

Estus bone, se ni prenus la objektojn sub nomigo aŭ renomigo, por dissekci aŭ redissekci ĝin (eĉ se ĝi estus abstraktaĵo), por kompreni plene ĝian enhavon, kaj poste, pli sekure, nomi aŭ renomi ĝin. Estus ideale. Sed estas utopie kaj kelkfoje malutopie.



2013/12/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Noël SIMONET

unread,
Dec 25, 2013, 1:20:40 PM12/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
 
Oni provus diveni : eble la Brazila(=ija : eble progrese) modernisto Mário de Andrade re"mod"e (eble re"ŝanĝiĝ"pove) pensis pri la Fundamentaj landnomoj de Verkistino ANNA ...
 
Eble "severe" , eble "prave" , nek "laùkutime" , nek "certe" , plen-amike cxar plej dum"fest"tempe do ne atendante la finon es la festo por la pacon plene festi .
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : mercredi 25 décembre 2013 11:34
Objet : Re: (la bona lingvo) demagog-

Pjer

unread,
Jan 2, 2014, 7:01:11 AM1/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

|   Cxu 'popoltrompemulo' estus alia alternativo?

 Kaj ankaù:

flatreganto, ech maledukanto, char eduki estas vortorigine: el-konduki, konduki ekster pasioj, malaltaj impulsoj... Ankorau preskaù popoldresisto kiel proponis Ronaldo

demagogio povas esti maledukado, flatregado, popoltrompo, popularismo...

Bonan en2014-ighon al chiuj, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2014, 9:25:05 AM1/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer, ankaŭ pro la bondeziroj!

Mi ne kredas, ke ni povas solvi ĉi tiun vorton sed la vjetnama, ĉina, ktp. traduko.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jan 2, 2014, 10:38:35 AM1/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se nepre mi devus apudmeti vorton al “demagogo”, mi dirus “popoldelogisto”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 2 gennaio 2014 15:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) demagog-

--

Josenilton

unread,
Jan 2, 2014, 9:41:55 AM1/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

La problemo estas, ke ne temas pri iu sola afero, sed pri homo kiu havemas konduton nedecan, kiu karakterizas lin, se vidate de ekstere. Tamen, kompreneble li mem ne taksas sin tia, sed diras, ke en vero li estas bonamika, populara, familiara kaj ĉies ŝatata politikisto. 



2014/1/2 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 5, 2014, 4:36:00 AM1/5/14
to ED-BLdiskutlisto
mi proponis jenajn SSVojn
- demagog-o > popolisto
- demagog-io > popolismo.

En la sekva debato ne venis preciza sume samopinia konkludo.

Miaopinie la du proponoj estas akcepteblaj FIGURASENCE, ĉar sume:
- isto pri popolo povas esti nur homo kiu celas profiti el popolaj emoj,
- ismo pri popolo povas esti nur politika konduto baziĝanta sur sul popolaj emoj.

La du signifoj ege gravas, ĉefe en la publika debato prepare al majaj eŭropaj
elektoj.

La greka radiko "demos" estas ĝuste la greka traduko de "popolo"... do kial uzi
du malsamaj radikoj por ununura signifo?
J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Jan 26, 2014, 10:57:20 AM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com


Op zondag 5 januari 2014 10:36:00 UTC+1 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Cxar ne temas pri sola signifo. PopOlisto sonas kiel iu kiu agas POR la popolo, PopUlisto estas iu kiu agas PER la popolo, prezentanta aferojn aliaj ol ili efektive estas.

Cetere mi ne agnoskas la vorton "ununura"
                                                                                gxis, Ronaldo N

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2014, 12:24:57 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

 

|   Miaopinie la du proponoj estas akcepteblaj FIGURASENCE

Ankaŭ laŭ mi. J-K, bonvolu eksperimente uzi ilin.

Amike

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages