ostagh-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2009, 5:36:58 AM7/12/09
to °listo 'la bona lingvo'
Kion vi pensus pri la linio:

ostagh-o --> garanti-ul-o ?

Mi ne havas fortan senton pri la afero, sed kontrolis en PIV kaj "ostagho" ne estas oficiala.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2009, 6:38:58 AM7/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Kion vi pensus pri la linio:
ostagh-o --> garanti-ul-o ?

ostagh-o --> garanti-kapt-it-o?
ostagh-i --> garanti-kapt-i?
 
Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jul 12, 2009, 5:53:05 PM7/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo proponis:

ostagh-o --> garanti-kapt-it-o?
ostagh-i --> garanti-kapt-i?

Tiuj proponoj certe jam pli plaĉas al mi ol la propono "garantiulo" de Renato.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2009, 3:24:42 AM7/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
ostagh-o --> garanti-kapt-it-o?
ostagh-i --> garanti-kapt-i?
Marcos:

Tiuj proponoj certe jam pli plaĉas al mi ol la propono "garantiulo" de Renato.
En ordo, sed "garantiulo" estas efektive uzita kaj eble uzata, ĉar la reto proponas multajn trafojn.

Mi havas dubojn pri la verbo, kiu devus signifi "esti garanti-kaptito".

Ĉiuokaze pri la substrantivo mi proponus:

ostagho --> garanti-kapt-it-o, garanti-ul-o

Kion vi pensas?

amike

renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 13, 2009, 5:46:25 AM7/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi havas dubojn pri la verbo, kiu devus signifi "esti garanti-kaptito".

Prave. ReVo havas "ostaĝigi" por "garantikapti". Ni eble do povus havi linion

ostaĝ·ig·i → garanti·kapt·i
 
ostagho --> garanti-kapt-it-o, garanti-ul-o

Bone.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages