Nia ideo pri kio estu balastigxo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 23, 2015, 6:43:16 PM10/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Iu skribis:

> vortoj, kiujn oni konsideras balastaj... t.e. ke dum la
tempo ili eble malaperos el la uzo.


Miaopinie, vorto ne balastigxas per nura malapero el la lingvo-uzo.
Povas ja esti ke tio kion gxi indikas ne plu uzatas.

Miaopinie, vorto igxas balasta se gxian signifo(j)n transprenis pli
bona(j) vorto(j).

alligajxo, alpendajxo, anekso, alkrocxajxo, aldonajxo igxis balasta en
la retposxt-rilata signifo cxar transprenis la signifon la pli logika
vorto "kunsendajxo"

la vorto "ci" neniom balastigxis, cxar ni ne havas pli
bonan/klaran/mallongan vorton por esprimi la duan personon singularan


Cxu ni cxiuj pensas same pri cxi tio?


gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 24, 2015, 2:09:26 AM10/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Novel Rolando:
> Miaopinie, vorto igxas balasta se gxian signifo(j)n transprenis pli bona(j)
> vorto(j).
konsentite kompreneble

> alligajxo, alpendajxo, anekso, alkrocxajxo, aldonajxo igxis balasta en la
> retposxt-rilata signifo cxar transprenis la signifon la pli logika vorto
> "kunsendajxo"
Ja bona solvo... mi ĉiam uzis aldonaĵo, kiu tamen daŭre validas. kiam oni donas.

> la vorto "ci" neniom balastigxis, cxar ni ne havas pli bonan/klaran/mallongan
> vorton por esprimi la duan personon singularan
Eble miaj asertoj ne tiom koncernos la proponitan temon.
La itala lingvo vaste uzas tiun prononomon, tamen ĝi estas misuzebla: ĝi
aŭtomate asocias konfidencon, kiu ne ĉiam estas reciproka... tial tiu prononomo
estigas ofte misuzon.
En tiu senco por ni italoj estas tre bonvena "vi", kiu taksas egalaj ĉiujn
homojn, dum "ci" estigas malegalecon.
Mi ŝatus legi la opinion de italoj. JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 24, 2015, 4:55:29 AM10/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:


|   Mi ŝatus legi la opinion de italoj.

Mi persone ne uzas "ci". La afero estis unu el la plej vaste debatitaj temoj. Kiu uzas ĝin, bonvolu uzi kaj la historio decidos.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages