Karaj listanoj,
mi jam antaŭe en ĉi tiu diskutlisto skribis pri mia plano krei Bonlingvan Vortaron. La baza ideo estis kombini la enhavon de la Reta Vortaro kun la rekomendoj en nia listo.
Por plifaciligi la kreon de tia vortaro, mi akreis komputilan programon kiu aŭtomate kopiis la artikolojn de la Reta Vortaro, kiuj ne temas pri radikoj menciitaj en nia listo, al la vikio en kiu estos redaktata la Bonlingva Vortaro. Tiu aŭtomata laboro jam estas finita kaj la rezulto troveblas ĉe
vortaro.wikkii.com.
Nun venas la sekva paŝo en la projekto, ĉe kiu mi nepre bezonas helpantojn: La artikoloj pri radikoj menciitaj en niaj listoj ne povas esti kreataj aŭtomate; oni ja devas en pripensita maniero kombini la rekomendojn el nia listo kun la koncernaj artikoloj en la Reta Vortaro por fari la artikolojn de la Bonlingva Vortaro.
Se vi emas kunlabori en la kreo de la Bonlingva Vortaro, bonvolu kontati min ĉe
marcos...@gmail.com.
Pli da detaloj pri la Bonlingva Vortaro troviĝas en ĝia retpaĝaro ĉe
vortaro.wikkii.com.
Amike,
Marcos