rektifik-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2009, 1:40:04 PM9/16/09
to °listo 'la bona lingvo'
PIV indikas ke

rektif-i = rektifik-i

Mi emus diri la malon, sed tio, kio suprizas min, estas la tre teknikaj signifoj.

Leo, ĉu vi povas rigardi tion?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 16, 2009, 5:55:19 PM9/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
Mi konas la vorton en diversaj lingvoj en jenaj sencoj:
- korekti alkoholon (aŭ aliajn ĥemiaĵojn) post distilado. Mi memoras, ke oni povis aldoni zinkpulvoron por ĥemie redukti iujn aldehidojn aŭ ketonojn, kiuj transiris dum la distilado de alkoholo el vinoj kaj similaj. Iuj el tiuj estigis malagrablan guston en la brando kaj tial estis forigendaj.
Por eviti, ke gutetoj de la distilata produkto alvenis en la distilaĵon, oni metis vitrajn tubetojn en la distililo por kapti tiujn gutetojn. Ankaŭ por tio iuj uzis la saman terminon.
 
- Korekti ŝtalajn (aŭ aliajn) maŝinpartojn. Post operacio per varmego (ekzemple post hardado) tiuj partoj estas ĝenerale iom deformitaj (la dimensioj ŝanĝiĝis, la pecoj kurbiĝis, ktp). Ĝenerale necesas posta maŝinŝlifado por fari precizajn pecojn. Tiu signifo ne troviĝas en PIV. (france "rectifier", la vorto foje estis prunteprenita en nederlandan ĵargonon)
 
- transformi alternan elektran tension/ kurenton en kontinuan (pli precize: samdirektan) tension/ kurenton (nederlande: gelijkrichten, laŭvorte "samdirekti") (france: redresser) (germane: gleichrichten) (angle: rectify)
 
- geometrie transmeti la longon de kurba linio sur rektan linion.
 
La proksimumaj signifoj estas: (ĥemie, mekanike) "korekti", (elektre) "samdirekti", (geometrie) "rektigi"
 
Mi al mi demandas, ĉu origine ne estis diferenco inter rektifi kaj rektifiki laŭ la diversaj fakoj. "Rectificeren" mi aŭdis nur parolante pri ĥemio. "Rectifiëren" parolante pri korektado de mekanikaj pecoj, eble ankaŭ pri ĥemio.
 
Amike salutas
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 4:54:46 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Se mi bone teĥnikistas, ni havu la linion:

rektifik-i --> (ĥemie, mekanike) korekt-i, (elektre) sam-direkt-i,
(geometrie) rekt-ig-i

kaj eble la samon por rektifi

rektif-i --> (ĥemie, mekanike) korekt-i, (elektre) sam-direkt-i,
(geometrie) rekt-ig-i


Ĉu vi konsentas?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 17, 2009, 6:39:18 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Iom pli pripensinte mi eble dirus "ĝustigi" anstataŭ "korekti", ĉar fakte
neniu eraris, nur la procezo estas ne prefekta. Same por rektifi. Do:

rektifik-i --> (ĥemie, mekanike) ĝust-ig-i, (elektre) sam-direkt-i,
(geometrie) rekt-ig-i

Miaopinie tio sufiĉu por komenci la diskuton.

Amike salutas
Leo
--------------------------------------------------------------------------------



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.409 / Virus Database: 270.13.102/2377 - Release Date: 09/16/09
17:49:00

Renato Corsetti

unread,
Sep 17, 2009, 7:08:54 AM9/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Miaopinie tio sufiĉu por komenci la diskuton.
Tion mi provizore registris.

Komentoj bezonataj.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages