eskvizit-a

17 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jun 7, 2011, 4:21:28 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kun konsterniĝo mi trovis tiun vorton en vortaro (mi serĉis la hispanan "exquisito"). Mi proponus ion similan al:

eskvizit·a → rafin·it·a, eg·e bon·kvalit·a, bon·gust·eg·a

Amike,

Edu.

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2011, 4:48:00 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduarado I. G.:
>ᅵᅵ Kun konsterniĝo mi trovis tiun vorton en vortaro (mi serĉis la hispanan "exquisito").
En kiu vortaro. Mi trovis ke Benson konsilas tion.
eskvizitᅵa → rafinᅵitᅵa, egᅵe bonᅵkvalitᅵa, bonᅵgustᅵegᅵa
Registrita.

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jun 7, 2011, 5:09:55 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tion trovis en la vortaro de Fernando de Diego (enreta versio):

http://www.esperanto.es/diccionario/

http://www.esperanto.es/diccionario/fichapalabra.asp?que=exquisito

Tie mi ofte trovas neologismojn kiel "lanta", k.s.:

http://www.esperanto.es/diccionario/fichapalabra.asp?que=lento

Amike,

Edu.

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2011, 6:37:39 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵ Mi tion trovis en la vortaro de Fernando de Diego (enreta versio):

Mi komprenas, ke hispanaj esperantistoj estas fieraj pri ĝi, ĉar ĝi estas dika, sed de Diego en la lasta parto de sia vivo parolis miksaĵon de Espernatokaj Interlingua.

Amike

José Antonio Vergara

unread,
Jun 7, 2011, 3:42:08 PM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi posedas tiun grandan vortaron kompilitan de De Diego por
hispanparolantoj, sed bedaurinde ghi plenas je tiaj monstrajhoj...

Kun hontosento (pro tiu maldeca misago ech pli latinidigi Esperanton),

José Antonio

Anna Lowenstein

unread,
Jun 8, 2011, 2:12:16 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas:
eksvizita --> rava (F)

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: martedì 7 giugno 2011 21.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) eskvizit-a

José Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2011, 2:38:10 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
eksvizita --> rava (fun)
Mi pretas aldonition. Kion pensas la aliaj?

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jun 8, 2011, 3:05:27 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Renato Corsetti:
Anna:
eksvizita --> rava (fun)
Mi pretas aldonition. Kion pensas la aliaj?

Laŭ mi jes, ĝi tre aldonindas!

Mi profitas por rimarkigi detaleton: en SSV ĝi aperas unue kiel "ekskvizita", sed mi trovis "eskvizita" (malbela vorto, kiel ajn...)

Amike,

Edu.

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2011, 4:29:38 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
>ᅵ Mi profitas por rimarkigi detaleton: en SSV ĝi aperas unue kiel "ekskvizita", sed mi trovis "eskvizita" (malbela vorto, kiel ajn...)

Mi korektis! Dankon!

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Jun 8, 2011, 10:05:22 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> eksvizita --> rava (fun)
> Mi pretas aldonition. Kion pensas la aliaj?

Ekzvizita estas atributo de la aĵo mem. Rava nepre rilatas la (sufiĉe fortan)
efikon de tiu atributo sur iu. Mi ne aldonus ĝin.

Nur etan aldonan kialon mi donas por samsignifigi tiun vortaĉon: ĝi en la
portugala (en Brazilo almenaŭ) signifas la malon. Do, se post manĝado vi diras
al la kuiristo ke tio estis eksvizita vi sendube ofendus lin. Ĝi estas fama
malvera amiko por urugvajanoj.

Eduardo.

Fra Simo

unread,
Jun 8, 2011, 4:24:52 PM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Komenco de titolo de unu tradukajho lia ("La inĝenia hidalgo") sufichas por certigi, ke tiu homo estas lingve neniom fidinda.
     Bedaurinde, "eskvizit/a" aperas ankau en la (N)PIV, kaj, kio estas ankorau pli konsterna, ankau kun unu alia signifo de la franca "exquis" <ekski'>, pri doloro akrega.



2011/6/7 José Atonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Mi posedas tiun grandan vortaron kompilitan de De Diego por
hispanparolantoj, sed bedaurinde ghi plenas je tiaj monstrajhoj...

Kun hontosento (pro tiu maldeca misago ech pli latinidigi Esperanton),

     Franclingve "exquis" nuntempe pli ofte signifas "bongustega, delikatege bongusta, rave bongusta", sed fortraduko per "rav/a", kiun proponas Anna, ghenerale estos trafa.

------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Anna Lowenstein

unread,
Jun 9, 2011, 6:32:58 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas, ke "rava" rilatas al la reago de iu homo rilate al la koncerna objekto - almenaŭ teorie. Sed kiam mi uzas la vorton "rava", mi ne kutime pensas pri tio, same kiel mi ne pensas ke io "terura" fakte teruras iun.
"Rava" por mi estas neesprimeble bela, alloga, admirinda ks., kaj en iuj kuntekstoj bonege povus anstataŭi la vorton "eksvizita".
La vorto "eksvizita" en malsamaj lingvoj havas malsamajn nuancojn. Italoj tute normale diras ke manĝo estas "squisito". En la angla, tio estas literatura vorto, tro pretenda por ĉiutaga uzado. Se oni dirus, ke manĝo estas "exquisite", temus pri ekstreme rafinita manĝo, farita de la plej elstaraj kuiristoj, en kiu ĉiu detalo estus perfekta.
Do, konklude, mi opinias, ke "rava" estus taŭga anstataŭaĵo de "ekskvizita", kvankam ne nepre en ĉiuj kuntekstoj.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: mercoledì 8 giugno 2011 16.05


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) eskvizit-a

>> eksvizita --> rava (fun)

Eduardo.

--

Eduardo Trápani

unread,
Jun 9, 2011, 9:56:34 PM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi konsentas, ke "rava" rilatas al la reago de iu homo rilate al la koncerna objekto - almenaŭ teorie. Sed kiam mi uzas la vorton "rava", mi ne kutime pensas pri tio, same kiel mi ne pensas ke io "terura" fakte teruras iun.

Terur- estas substantiva radiko, tial terura povas aspekti kiel tima aŭ
timiga. Sed rav- estas verba, transitiva, kaj sur mia lingva sento
"rava" efikas kiel "timiga", aŭ kiel "trafa", do tute aga. Io rava
okazigas "ravon", nur tiel mi komprenas la vorton, age.

> Do, konklude, mi opinias, ke "rava" estus taŭga anstataŭaĵo de "ekskvizita", kvankam ne nepre en ĉiuj kuntekstoj.

Nu, mi ne kontraŭas la aldonon de tio. Mi ŝatus memorigi tamen ke ni
zorgas pri simplaj *samsignifaj* vortoj. Estus bone havi ekzemplon de
uzado kie rava anstataŭus eksvizita.

Amike, Eduardo.

Fra Simo

unread,
Jun 10, 2011, 4:07:14 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/6/8 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

eksvizita -->  rava (fun)
Mi pretas aldonition. Kion pensas la aliaj?

Ekzvizita estas atributo de la aĵo mem.  Rava nepre rilatas la (sufiĉe fortan) efikon de tiu atributo sur iu.  Mi ne aldonus ĝin.
 
     Al tio la jhauda respondo de Anna shajnas al mi akceptebla. La limo inter eco de priparolatajho kaj impreso de ties spertanto estas apenaua. Se ion vidante oni diras : "Ho, kiel bele !", temas pli pri impreso de la diranto ol pri ia eco propra de la vidatajho.

     Tamen la atentigoj de Eduardo pri la diverseco de sencoj lau lingvoj kaj landoj
de la vortoj parencaj al "e(k)skvizit/a" eble devigos nun al distingado de kelkaj, tiom, kiom ni estos konstatintaj, ke "malbonlingvanoj" efektive uzas la vorton lau tiuj diversaj sencoj. Sed povus esti, ke preskau neniu uzas tiun vorton. Indus kontroli, chu iu alia, ol F. de Diego, kaj ech, chu li mem ekster sia vortaro. La formo (interalie pro "eskv...", ne "ekskv...") emigas al supozo, ke ghin oni cherpis el la hispana.
     Tiam ni devus aparte mencii eblan tradukon per "bon/gust/eg/a" (au io tre simila), respondanta al signifo nuntempe tre ofta por la franca "exquis", la itala "squisito" kaj supozeble aliaj parencaj. CHe vorto ne-termineca ni povus proponi pli ol unu tradukajhon, se tio montrighus vere necesa. CHu povus interalie taugi io kun "rafin/" ?

Nur etan aldonan kialon mi donas por samsignifigi tiun vortaĉon: ĝi en la portugala (en Brazilo almenaŭ) signifas la malon.  Do, se post manĝado vi diras al la kuiristo ke tio estis eksvizita vi sendube ofendus lin.  Ĝi estas fama malvera amiko por urugvajanoj.

     Volonte mi legus pli multon pri tiu Brazila senco de la parenca portugala vorto, kun propono de traduko al Esperanto. En la Dicionário completo Esperanto-Português de A. K. A. Costa mi trovas la jenon : "eskvizit/a poét. gostosísimo, de gosto muito fino e delicado, excelente, precioso." Tio konfirmas, ke Brazilan Esperantiston la vorto pensigas unue pri bongusteco ;  tamen ghi ne venigas la parencan portugalan vorton. Bedaurinde, inversadirektan vortaron mi ne havas chemane.
     Ni restu konsciaj, ke Eduardo parolis ne pri nia vorto
"e(k)skvizit/a", sed pri unu alilingva vorto iel similanta.

Anna Lowenstein

unread,
Jun 10, 2011, 4:27:18 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo petis kelkajn ekzemplojn de la uzo de "rava", en kiuj ĝi povus anstataŭi "eksvizita". Jen kelkaj, kiujn mi trovis en la Tekstaro - estas multegaj aliaj. En kelkaj estas "ravanta" anstataŭ "rava": la senco estas sama, sed tio emfazas la verban karakteron de la radiko, pri kiu Eduardo konscias.
Anna

EL "La batalo de l' vivo" trad. Zamenhof

Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel netuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitas la teron.

El "Fundamenta Krestomatio" (supozeble "La novaj vestoj de la imperiestro")

Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava! li diris al la reĝo.

Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj.

El "Fundamenta Krestomatio"

Ekaŭdinte tiun ĉi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino.

La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta!

El "Fabeloj de Andersen"

Kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la reĝo elektis ŝin, ke ŝi estu lia fianĉino, kvankam la ĉefepiskopo balancis la kapon kaj flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sorĉistino, ke ŝi blindigis iliajn okulojn kaj trompis la koron de la reĝo.

El "Pro Iŝtar"

Adaha neniam antaŭe estis en tia densa, bela arbaro; kaj neniam antaŭe ŝi aŭdis tian ravan ĥoron de birdoj.

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani

Inviato: venerdì 10 giugno 2011 3.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) eskvizit-a

Amike, Eduardo.

--

Harri Laine

unread,
Jun 10, 2011, 7:42:14 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani skribis:

> Nur etan aldonan kialon mi donas por samsignifigi tiun vortaĉon: ĝi en
> la portugala (en Brazilo almenaŭ) signifas la malon. Do, se post
> manĝado vi diras al la kuiristo ke tio estis eksvizita vi sendube
> ofendus lin. Ĝi estas fama malvera amiko por urugvajanoj.

Ĉi tio jam estas tro! La bonlingva listo jam longe estas preskaŭ
nur diskutejo de latinidlingvanoj pri la signifoj de similaj
vortoj en latinidaj lingvoj. Mi daŭre vidas frazojn de la
speco "en la itala la vorto [=iu esperanta vorto] signifas tion",
"en Brazilo ni ne uzas tiun [=iun esperantan] vorton", "en la
hispana la vorto [=iu esperanta vorto] havas tian kromsignifon".

Kaj plej strange estas, ke surbaze de tiaj asertoj oni aldonas
liniojn al la vortaro ankaŭ por tiaj strangaj signifoj de
esperantaj vortoj, kvazaŭ ili vere ekzistus en la lingvo krom
kiel eraroj de eternaj komencantoj.

Se mi diras al Brazila kuiristo "Via kuiraĵo estis ekskvizita"
(se mi estus en aparte pekema humoro por uzi tian vorton), mi
supozas, ke la kuiristo estus sufiĉe saĝa por kompreni ke tiu
frazo ne estas portugala.

Mi petas, kiam vi aludas pri alilingva vorto kaj ties signifoj,
kiom ajn la vorto ekstere similu al vorto esperanta, nepre
diru klare ekz. "la portugala 'vorto esquisito'", kaj memoru, ke
nur okaze de feliĉa koincido la signifoj de la similaspektaj
vortoj samas aŭ eĉ similas. Estu des pli singardaj ju pli la
vortaj eksteraĵoj similas; ne malofte ekz. itala vorto povas
esti identa kun esperanta, sed ili ne estas unu sama vorto!

La valoro de ĉi tiu diskutlisto estas grave limigita pro la
amasa foresto de ekz. aziaj esperantistoj. Mi pensas, ke parte
tio klariĝas per la aplomba certeco de la eŭropanoj, kiuj ĉiajn
signifojn klarigas per siaj propraj lingvoj, kvazaŭ ilia
propra sento pri sia nacia lingvo valorus ankaŭ kiel decidilo
pri Esperanto. Iuj latiniduloj ŝajnas pensi (evidente
senkonscie), ke esperanta vorto estas ia ĝenerale-latinida
fenomeno, pri kiu oni povas paroli tute libere referencante
jen la italan, jen la hispanan, je la francan uzon de iu
supraĵe simila vorto.

Mi evidente tre troigis, pardonu, kaj mi neniom volas ataki
Eduardon, nur okazis tiel, ke mi legis lian mesaĝon kaj tio
igis min memori multajn fojojn kun similaj eksteresperantaj
asertoj ĉi tie.

Mi fakte trovis en la vortaro de Tulio Flores, ke la portugala
vorto "esquisito" signifas "stranga" kaj "strangulo" kaj alia
vortaro Portugala-Angla konfirmas "esquisito = strange, odd".
Do, Eduardo tute pravis, kaj mi komprenas, kion li volis diri, sed
nun li sukcesi tiom altigi mian sangopremon, ke mi ekverkis ĉi
tian malĝentilan mesaĝon.

Amike
Harri

Eduardo Trápani

unread,
Jun 10, 2011, 8:34:56 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Estus bone havi ekzemplon de
>> uzado kie rava anstataŭus eksvizita.
> Eduardo petis kelkajn ekzemplojn de la uzo de "rava", en kiuj ĝi povus anstataŭi "eksvizita". Jen kelkaj, kiujn mi trovis en la Tekstaro - estas multegaj aliaj. En kelkaj estas "ravanta" anstataŭ "rava": la senco estas sama, sed tio emfazas la verban karakteron de la radiko, pri kiu Eduardo konscias.

Mi nur petis ezkemplon (unu), mi ne volis laborigi vin! :) La petita ekzemplo
estus kompreneble frazo kun "eskvizita" kiun vi reskribus per "rava". Por vidi
ĉu la aldono al la linio funkcius (eskvizita->rava).

Sed vi nur citas uzadon de "rava"! Mi ne komprenis ...

Ĉiuokaze la vorto estas tiel stranga ke, kiel mi jam diris, mi ne plu kontraŭas
la aldonadon de "rava" kaj se iu proponas ion kun rafin/ verŝajne mi ankaŭ
akceptus. Ni tamen listigu unue "bongustega".

Amike, Eduardo.

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2011, 9:11:24 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 10/06/2011 13:42, Harri Laine skribis:

> Kaj plej strange estas, ke surbaze de tiaj asertoj oni aldonas
> liniojn al la vortaro ankaŭ por tiaj strangaj signifoj de
> esperantaj vortoj, kvazaŭ ili vere ekzistus en la lingvo krom
> kiel eraroj de eternaj komencantoj.

Tio ja veras.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2011, 9:32:49 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:


La valoro de ĉi tiu diskutlisto estas grave limigita pro la
amasa foresto de ekz. aziaj esperantistoj.

Mi konscias, sed mi neniel sukcesas altiri ilin [estas kelkaj esceptoj].

>ᅵ nun li sukcesi tiom altigi mian sangopremon, ke mi ekverkis ĉi
tian malĝentilan mesaĝon.
Ĉefe pensu pri la sangopremo. Ĉiuokaze ĉiufoje, kiam vi proponas ion konkretan por ŝanĝi en la linioj, viaj proponoj estas ordonoj por mi. Bonvolu proponi pli suomaĵoj de tempo al tempo.

Amike

Eduardo Trápani

unread,
Jun 10, 2011, 9:41:22 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Nur etan aldonan kialon mi donas por samsignifigi tiun vortaĉon: ĝi en
>> la portugala (en Brazilo almenaŭ) signifas la malon. Do, se post
>> manĝado vi diras al la kuiristo ke tio estis eksvizita vi sendube
>> ofendus lin. Ĝi estas fama malvera amiko por urugvajanoj.
>
> Ĉi tio jam estas tro! La bonlingva listo jam longe estas preskaŭ
> nur diskutejo de latinidlingvanoj pri la signifoj de similaj
> vortoj en latinidaj lingvoj. Mi daŭre vidas frazojn de la
> speco "en la itala la vorto [=iu esperanta vorto] signifas tion",
> "en Brazilo ni ne uzas tiun [=iun esperantan] vorton", "en la
> hispana la vorto [=iu esperanta vorto] havas tian kromsignifon".

Novradiko kiu povas havi malajn signifojn en kelkaj lingvoj estas malpli
akceptebla ol aliaj, tion mi celis diri kaj tion mi pensas ke mi diris. Por
montri la malajn signifojn mi nepre menciu tradukojn eblajn.

La 15 regulo igas nin kelkfoje kontroli kia estas vorto kiu "nature" aperus el
nia novradiko. Kion ĝi signifas, ĉu nur la formo estas internacia. Tiu pensado
*nur* validas por novradikoj, ne ekzemple por kunmetaĵoj de jamaj lingvaj
elementoj, tial mi skribis antaŭ nelonge:

>> 4) vicpatrino estas dubasenca vorto; en la itala, ekzemple, la responda traduko (vicemadre) [...]
>
> Mi preferus resti en la esperanta por montri dubasencecon de esperanta vorto. Tradukoj en aliaj lingvoj povus produkti ion ajn.

Ĉar tie oni ne traktis unuopan radikon, sed kunmetaĵon. Temas pri tre malsamaj
aferoj: nova *radiko*, kaj kunmetaĵo. La unua ja povas postuli kontrolado de la
nunaj signifoj en aliaj lingvoj.

Pri kunmetaĵoj mi konsilas vidi kiel oni tradukas la saman koncepton en aliaj
lingvoj por helpi malkovri aliajn eblajn kunmetaĵoj aŭ helpi konsideri la
proponitajn kiel "ne tiel strangaj, ĉar iu nacia lingvo kunmetas same".

> Se mi diras al Brazila kuiristo "Via kuiraĵo estis ekskvizita"
> (se mi estus en aparte pekema humoro por uzi tian vorton), mi
> supozas, ke la kuiristo estus sufiĉe saĝa por kompreni ke tiu
> frazo ne estas portugala.

Jes. Eble la demando estas jena, "eskvizita" estas novradiko, kiun signifon ĝi
alprenos? Estus stulte nei ke ĝi venas rekte el unu el la latinidaj lingvoj, do
tiu vorto estis aldonaĵo de iu kiu ne sentis sin kapabla esprimi tion en la
esperanta. Kiu estas la denaska lingvo de tiuj uzantoj? Kion oni celis? Nur
tiel ni povas proponi samsignifaĵojn.

> Mi petas, kiam vi aludas pri alilingva vorto kaj ties signifoj,
> kiom ajn la vorto ekstere similu al vorto esperanta, nepre
> diru klare ekz. "la portugala 'vorto esquisito'", kaj memoru, ke
> nur okaze de feliĉa koincido la signifoj de la similaspektaj
> vortoj samas aŭ eĉ similas.

Jes, oni nepre klarigu. Vi pravas.

Ne temas pri koincido tamen, mi supre klarigis (laŭ mi) kiel tiuj novradikoj
alvenas al la lingvo. Via aserto pri "feliĉa koincido" kaj "similaspekta", ĉe
tiaj radikoj estas ... nu, iel naiva.

> Estu des pli singardaj ju pli la
> vortaj eksteraĵoj similas; ne malofte ekz. itala vorto povas
> esti identa kun esperanta, sed ili ne estas unu sama vorto!

Kompreneble ne, sed, kiel mi jam diris, tia analizado validas por novradikoj, ne
por kunmetaĵoj de jamaj Akademiaj elementoj.

> La valoro de ĉi tiu diskutlisto estas grave limigita pro la
> amasa foresto de ekz. aziaj esperantistoj. Mi pensas, ke parte
> tio klariĝas per la aplomba certeco de la eŭropanoj, kiuj ĉiajn
> signifojn klarigas per siaj propraj lingvoj, kvazaŭ ilia
> propra sento pri sia nacia lingvo valorus ankaŭ kiel decidilo
> pri Esperanto.

Mi pasigas sufiĉe da tempo klopodante trovi samsignifajn vortojn en aziaj kaj
afrikaj lingvoj kaj mi ilin kelkfoje listigas kiam ekestas diskutoj. Dum la
diskutado de "vicpatrino" mi klarigis kiel oni tion ĉine diras, kaj kiel oni
kunmetas kaj kial tiu kunmetaĵo estis logika.

Mi kelkfoje eĉ metis la ĉinan tekston kun ligiloj al la unuopaj signoj tiel ke
iu ajn povus poste kontroli mem. Mi esperis iom veki intereson pri tio. Ĉe
"mikro kaj makro" mi vidos ke ... nu, legu mem:

http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/dc700d9d23f33cf7

Mi pli kaj pli miras ke ĝuste *mia* mesaĝo estis la troa por vi.

> Mi evidente tre troigis, pardonu, kaj mi neniom volas ataki
> Eduardon, nur okazis tiel, ke mi legis lian mesaĝon kaj tio
> igis min memori multajn fojojn kun similaj eksteresperantaj
> asertoj ĉi tie.

Vi jam legis mian respondon. Vi ja troigis. Eble mi sukcesis klarigi kiam mi
opinias necesa la serĉado en aliaj lingvoj.

> Mi fakte trovis en la vortaro de Tulio Flores, ke la portugala
> vorto "esquisito" signifas "stranga" kaj "strangulo" kaj alia
> vortaro Portugala-Angla konfirmas "esquisito = strange, odd".
> Do, Eduardo tute pravis, kaj mi komprenas, kion li volis diri, sed
> nun li sukcesi tiom altigi mian sangopremon, ke mi ekverkis ĉi
> tian malĝentilan mesaĝon.

Oni ĉiam rajtas ne sendi tian mesaĝon :). Sed tiun ĉi mi bonvenigas ĉar la
"latinidaj" diskutadoj plu okazos kaj tio estas necesa, kadre de novradikoj kiuj
ne nur supraĵe, hazarde, koincide aŭ feliĉe aspektas simile. Por proponi ion
por tiuj ni bezonos scii kion ili signifas aŭ povus signifi.

Eduardo.

José Antonio Vergara

unread,
Jun 10, 2011, 11:29:10 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:

> La bonlingva listo jam longe estas preskaŭ
> nur diskutejo de latinidlingvanoj pri la signifoj de similaj
> vortoj en latinidaj lingvoj.

Prava protesto. Sed eble ni distingu du aferojn:

1. Chi-forume mi plurfoje deklaris, kvankam fiera denaskulo de la
hispana, cetere la monde plej grava latinida lingvo lau nombro de
parolantoj (ekz. multe pli nombraj ol tiuj de la franca, kiu tamen pro
historiaj kialoj ankau restas unu el la ses oficialaj lingvoj de UN),
ke min ekstreme ghenas la persistema sinteno igi Esperanton ech pli
simila al la latinidaj lingvoj, aparte al la franca (lau la fivojo de
Waringhien, Cherpillod kaj multaj aliaj), hispana (lau la fivojo de F.
de Diego), ktp.

Mi klarigu ke persone mi tre shatas aliajn projektojn de konstruita
interlingvo kiel Occidental (Interlingue) kaj Interlingua, ghuste kiel
teorie interesaj specoj de interlatinida regiona planlingvo, tamen
tute maltaugaj por internacia uzo char nememstaraj, tro malmulte
skemaj, kun tro da esceptoj, maljuste elitemaj, ktp.

Mi preferus Esperanton senigitan de idiotismoj kaj malregulaghoj
franclingvecaj, itallingvecaj, hispanlingvecaj, inkluzive de tiuj
kiujn Zamenhof mem enkondukis jam tiam. Mi shatus ke ghia vortprovizo
estus multe pli vere tutmondeca.

2. Aliflanke, Esperanto estas aposteriora lingvo, ech se memstara.
Tial ke ghi enkondukis amason da radikoj el la latinidlingvaro,
neeviteble oni devas esplori leksikografie la evoluon de la
respektivaj vortoj en la fontlingvoj.

José Antonio Vergara

Fra Simo

unread,
Jun 10, 2011, 12:11:34 PM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Kun ghojo mi legis la jhusan mesaghon de Harri. Pri ties chefa punkto mi ja mem la samon alivorte diris, kvankam eble ne sufiche insiste.
     Mi konsentas, ke povas utili komparoj kun alilingvaj vortoj samdevenaj au alimaniere iel proksimaj, sed ni tenu en memoro, ke vortoj en du malsamaj lingvoj ne estas unu sama vorto.


2011/6/10 Harri Laine <harri...@iki.fi>
Ĉi tio jam estas tro! La bonlingva listo jam longe estas preskaŭ
nur diskutejo de latinidlingvanoj pri la signifoj de similaj
vortoj en latinidaj lingvoj. Mi daŭre vidas frazojn de la
speco "en la itala la vorto [=iu esperanta vorto] signifas tion",
"en Brazilo ni ne uzas tiun [=iun esperantan] vorton", "en la
hispana la vorto [=iu esperanta vorto] havas tian kromsignifon".
[...]
-------------------------------------------------------------------------------------

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 10, 2011, 7:06:46 PM6/10/11
to la bona lingvo
Jes, Eduardo Iriarte pravas. Do, hispanparolantoj estos emaj krei
neologismon similan al nacia vorto. Eble tiu fenomeno ankau okazas por
aliaj naciaj lingvoj; nepre, ekzvizita estas nek fundamenta, nek
aprobita de Akademio. . Do oni povas uzi au bongust(eg)a au rav(eg)a
au delikat(eg)a au bonkvalit(eg)a au rafinit(eg)a por esprimi la
ideojn de eksvizita. Mi opinias, ke ne indas pligrandigi la vortaron
per tiu chi radiko.
Mi ankau kredas, ke diskuti pri la origino de la eskviziteco au de la
raveco, t.e., se ili apartenas al objekto au al observanto, estas vere
neutila; estas kiel klopodi solvi kverelon inter objektismo kaj
subjektismo, kiu ekzistas, se mi ne eraras, almenau ekde la tempo de
Grekaj Filozofoj.
Amike,
Luis Raudón.

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 5:05:32 AM6/11/11
to °listo 'lbl'
Mi jam diris alian fojon, ke pro mia naskiĝloko mi ne komprenas teorion. Nun ni havas la linion:

eskvizitᅵa → rafinᅵitᅵa, egᅵe bonᅵkvalitᅵa, bonᅵgustᅵegᅵa, ravᅵa [fun]

Bonvolu diri, kiel vi ŝanĝus ĝin, se vi volus ŝanĝi ĝin.

ro-esp

unread,
Jun 12, 2011, 12:36:06 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Miaimprese klaras ke temas pri nura hispanismo, kiu ne meritas lbl-linion.

Mi bone sentas la signifon de la angla "exquisite", sed ne povus
traduki gxin...

La signifo de la vorto "rava" estas nebula al mi, kaj kredeble al
multaj aliaj same, cxar mi apenaw vidis gxian uzon.

Mi ne agnoskas la esp-econ de la vorto *(somer)logxo*, kredebla nura
anglismo law vorto "lodge" )

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Pablo

unread,
Jun 13, 2011, 8:13:03 AM6/13/11
to la bona lingvo
Saluton bonlingvanoj,

Por eskvizita mi proponas fajnrava.

Kion vi opinias?

Amike,

Pablo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages