---------- Forwarded message ----------
From:
Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>Date: 2015-12-09 12:43 GMT+01:00
Subject: interesa aplikaĵo en la nederlanda
To: Renato Corsetti <
renato....@gmail.com>
Kara Renato,
mi trovas la aplikaĵon
http://vindpunt.nl/vindpunt.php interesa ekzemplo por eviti nenecesan uzon de anglaj vortoj.
Kiam oni volas nederlandigi anglan pruntitan vorton, ekzemple "downloaden", terure aĉa "nederlanda" por diri "elŝuti", des pli aĉa, ĉar en la nederlanda oni ofte apartigas la radikojn de kunmetita vorto por formi la participojn. Ni do ne aŭtomate scias, ĉu ni diru "ik heb down-ge-load" (tamen sen streketoj) aŭ "ik heb ge-down-load" - "ge" estas la prefikso por formi la participon.
Kompare, la participo de vera nederlanda kunmetita verbo "dood-schieten" (mortpafi) estas "dood-ge-schoten" (sen streketoj!) (do la "prefikso" estas meze enla vorto en la participo!)
Alia vorto "uploaden" estigas alian problemon: la participo povus esti "ge-upload" (ĉi-foje kun streketo!) sekvante la antaŭan ekzemplon, sed ĝi estu "geüpload", ĉar en la nederlanda la duvokala "eu" estas uzata por skribi apartan sonon...
Uzantoj povas senpere mem propone sendi propran fortradukon, tajpante sian proponon sub la jam proponita fortraduko.
Ekzemple: se oni enigas la vorton "teleshoppen" (aĉeti je distanco)
oni vidas tri proponojn:
thuiswinkelen (hejme butikumi)
telewinkelen (butikumi je distanco)
elektronisch winkelen (elektronike butikumi)
malsupre aperas inviton "uw vervanger" (via anstataŭigo) kaj la butono "melden" (sciigi)
Mi sendis ĉi tiun informon al vi por la okazo, ke iu programisto volus fari (aŭ transpreni) ion similan por Esperanto kadre de "la bona lingvo" :-)
Amike salutas Leo