teroro

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 9, 2015, 8:05:31 AM8/9/15
to ED.BLdiskutlisto
PIV gastigas tiun novan radikon por esprimi "Sisteme kaj laŭokaze uzata krueleco kaj terurado".

Ŝajnas al mi
- ke ne facilas ĝin esprimi per ssvl
- ke la vorto teruro malsamas ol la vorto teroro.

Ĉu ĝin proponi por agnosko?
J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Aug 9, 2015, 11:12:50 AM8/9/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĉiam pensas, ke la vorto "teroro" ne validas, kaj ke oni devus diri "teruro". Sed la fakto estas, ke ankaŭ mi mem emas diri "teroristoj". Tamen mi preferus ĝustigi mian propran uzadon por diri "teruristoj", anstataŭ aldoni nenecesan novan radikon. En la angla por la politika termino, oni simple diras "Terror", t.e. "teruro".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 9, 2015, 11:45:43 AM8/9/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 09/08/2015 17:12, lowenstein, anna ha scritto:
> Mi ĉiam pensas, ke la vorto "teroro" ne validas, kaj ke oni devus diri
> "teruro". Sed la fakto estas, ke ankaŭ mi mem emas diri "teroristoj". Tamen
> mi preferus ĝustigi mian propran uzadon por diri "teruristoj", anstataŭ
> aldoni nenecesan novan radikon. En la angla por la politika termino, oni
> simple diras "Terror", t.e. "teruro".
Terur-isto estas homo kiu administras sian privatan vivon per teruro, ekzemple
edzo aŭtoritatema, minacema konkuranto, agresema aŭ perfortema ulo.
Pri teruro respondecas uloj ĉe landaj tribunaloj.

Sed teror-isto rilatas politikajn kaj sociajn celojn (ekzemple mafioj),
sistemajn pseŭdomilitajn metodojn (ekzemple tiu de Putin aŭ en Latinameriko) per
maskitaj armeanoj.
Pri teroro respondecas organizitaj societoj aŭ ŝtataj institucioj, ofte ĉe
internaciaj kortumoj aŭ tribunaloj.

Estas granda malsameco inter la du kondutoj. Lingvo devas tauge distingi la du
signifojn.
Ĉu estas same teruristo perfortema knabo kaj atencanto de la ĝemelaj turoj en
NovaYorko?

Aŭ oni agnoskas la novan radikon, aŭ oni devas aldoni taŭgan alineon kiel
- teroro > institucia teruro, organizita krimteruro.

La vorto interalie estas neologismo jam listigata en PIV.
J-K Rinaldo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 10, 2015, 7:25:04 AM8/10/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Gxuste, Anna, se la angla ne bezonas du vortojn, kial ni? Cetere, por
sistema teruro ni ja povas uzi "terurado" aux "terurego". Kial ne uzi iom
pli da "-ego"j kaj "-eto"j?.
Amike, Marcel.

ro-esp

unread,
Aug 10, 2015, 9:08:57 AM8/10/15
to la bona lingvo


Op zondag 9 augustus 2015 14:05:31 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
PIV gastigas tiun novan radikon por esprimi "Sisteme kaj laŭokaze uzata krueleco kaj terurado".

Ĉu ĝin proponi por agnosko?

Agnosko? Jes, law la originala senco de la franca "terreur": polit(ik)o de (minaci per) perforto, plene akceptante ke gxi eble mortigos senkulpulojn.

El tio logike sekvos difini simila pri la vorto "terorismo", ankaw oficiale agnoskenda cxar vaste uzata internacie en multe da lingvoj.


                                    gxis, Ronaldo N
 

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 10, 2015, 9:20:12 AM8/10/15
to ED. BLdiskutlisto

> El Marcel:
> ...por sistema teruro ni ja povas uzi "terurado" aux "terurego".

Ja, sume la propono estas enigi du alineojn kiel:
- teroro > mafia/religia/ŝtata/reĝima terurado
- teroristo > mafia/religia/ŝtata/reĝima teruristo.

Ĉar teruristo povas simple signifi agresa aŭ perfortena ulo aŭ fripono, se tiel li agas intebce.
J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Aug 10, 2015, 10:36:16 AM8/10/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi, "teruristo" sufiĉas. Verŝajne ankaŭ "teruro". Jen teksto kun plurfoje la radiko "teror-" el "Ondo de Esperanto", kiun mi trovis en la Tekstaro. Ĉu funkcius uzi la radikon "terur-" anstataŭ "teror-"?

Por mi, ruso, estas pli malgranda problemo distingi orientilojn en la demagogia nebulo ĉirkaŭ la terorismo. Niaj aŭtoritatoj ne faras al si penon tro delikatumi kun la preparo de dekoroj por “teroristaj atakoj”. En gazetoj oni ironias pri afabla konduto de la ekstremistoj, kiuj tute malaktivis dum la novjaraj festoj, kaj revenis al siaj fiaferoj tuj post la dusemajna feriado de la agentoj de sekurecaj servoj. En gazetoj oni diskutas ankaŭ la senfinajn strangaĵojn de la terorista atako kontraŭ la koncertejo en Dubrovka, interalie, la imitan karakteron de ĉiuj eksplodiloj kaj la tujan senjuĝan mortigon de ĉiuj dormigitaj bombistinoj, armitaj per pseŭdaj bomboj. Post la pafatako kontraŭ la parlamento en 1993, Ruslando iĝis ŝtato kie teroro kaj provokado estas elementoj de la oficiala politiko.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Aug 10, 2015, 11:57:19 AM8/10/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ambaŭ vortoj: "teruro" kaj "'teroro'" devenas el la sama LATINA VORTO: terrorem (nominative terror),  tiel mi pensas same kiel Ana ke nur la radiko "terur" sufiĉas en Esperanto. La priskribita diferenco inter "teruro" kaj "'teroro"' estas preskaŭ nur kvanta afero. Aldone oni devas konscie ke ĉiu vorto havas centran signifon sed je la randoj la signifo neniam estas tre klara. 

Franklin Montenegro 

--

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 10, 2015, 1:51:32 PM8/10/15
to ED. BLdiskutlisto

Sume neniu praktike celas oficialigon de "teroro".
Oni simple proponas ĝin aldoni inter la neologismoj esprimeblaj per ssv.
J-K Rinaldo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 13, 2015, 1:28:05 AM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, ci pravas pri Rusujo, sed ne forgesu ke la aliaj landoj, kaj
certe Usono, faras la samon, sed pli subtile kaj pli lerte kovrite.
Amike, Marcel.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 13, 2015, 2:12:48 AM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bv komuniki la retadreson.
Dankon J-K Rinaldo

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 13, 2015, 3:31:09 AM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konfirmas, ke la enhavo de ssv laŭ la nova adreso malaperis.  Amike, Thu

2015-08-13 13:12 GMT+07:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
Bv komuniki la retadreson.
Dankon J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Aug 13, 2015, 3:40:23 AM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
2015-08-13 6:27 GMT+01:00 <mar...@melburno.org.au>:
El Marcel:
     Jes, ci pravas pri Rusujo, sed ne forgesu ke la aliaj landoj, kaj
certe Usono, faras la samon, sed pli subtile kaj pli lerte kovrite.
     Amike,     Marcel.

Kara Marcel,

Mi citis alineon el la Tekstaro (kiu estis el "Ondo de Esperanto" kaj hazarde temis pri Rusujo), nur ĉar ĝi tri- aŭ kvar-foje enhavis la radikon "teror-", por vidi, ĉu tio estas anstataŭigebla per "terur-". Mi eĉ ne pensis pri la enhavo. Mi tute ne rimarkis, ĉu ĝi temas pri Rusujo, Usono, Aŭstralia, aŭ alia ŝtato.

Kore,
Anna
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages