Mi respondas:
mi ne vidas, kie estas la problemo.
Krom tio, ke "paliativo" estas zamenhofa vorto, oni konsideru ke en multegaj
lingvoj estas uzata parenca termino (el la latina vorto "pallium", mantelo,
cxar temas pri medikamento kiu nur kovras la simptomojn kaj mildigas la
doloron, sed ne forigas la kauxzojn de la malsano):
france: palliatif
angle: palliative
germane: palliative
hispane: paliativo
portugale: paliativo
nederlande: palliatieve
itale: palliativo
pole: paliatywna
norvege: palliativ
cxehxe: paliativní
ruse: Паллиатив (palliativ)
Amike
Antonio De Salvo
Mi respondas:
jes kaj ne.
Paliativo sendube mildigas (aux sxajne/ provizore mildigas) doloron, sed
gxia cxefa trajto estas, ke gxi ne solvas radikale la problemon.
Se oni volas nur emfazi la mildigon, kiel en la germana vorto
"Schmerzlindernd", tiam estas trafa la traduko "dolormildigilo"
entenata en la vortarego Krause; sed la esenca karakterizo de "paliativo"
estas gxia nur sxajna (aux provizora) efikeco.
Interese, la vatikana leksikono pri moderna latina lingvo proponas
"linimentum" (= mildigilo) por la unua senco, kaj "remedium praesens
opinatum" (= rimedo opiniata efika) por la dua signifo.
Amike
Antonio De Salvo
> Chu paliativo esence estas mildigilo?
Laux mi jes: medikamento, kiu mildigas doloron, sed ne kuracas la malsanon.
Otto
Faklingve jes, sed mi vetus, ke se oni surstrate enketus cxe norvegoj pri
tio, kion signifas "palliativ", pli ol la duono respondus, ke ili ne scias.
Otto
mi ne vidas, kie estas la problemo.
Mi respondas:
1) mi ne dubas pri tio, cxar ne temas pri cxiutaga koncepto, sekve ankaux ne
pri komunuza vorto.
Cetere, laux eseo publikigita en 1993 de la itala registaro, en Italujo
estas jena lingva situacio:
- se oni uzas 2.000 "bazajn" vortojn, oni povas esperi esti komprenata de
79% el la plenkreskaj italoj, kondicxe ke la frazoj konsistu maksimume el po
20 vortoj;
- se oni uzas ankaux pliajn 2.750 vortojn kun alta uzateco (do, entute 4.750
vortojn), la komprenateco draste malkreskas;
- se oni aldonas pliajn 2.300 relative kutimajn vortojn (do, entute 7.500
vortojn), la komprenebleco reduktigxas al 2,8%;
- "palliativo" ne trovigxas inter la listigitaj 7.050 vortoj de la "baza
itala vortostoko"; tio signifas, ke gxi versxajne estas komprenata de malpli
ol 2,8% el la italoj. Amuze, en suditala gazeto
http://nuovasantangelodeilombardi.blogspot.com/2008/09/un-calcio-ad-un-pallo
ne.html
mi trovas jenan respondon al leganto, kiu demandis pri la signifo de la
popola (duondialekta) esprimo "pannicello caldo" (lauxvorte: varma tuketo):
"Gxi egalas al paliativo; sed cxi tiun lastan vorton bonvolu sercxi en la
vortaro";
2) en mia konstruata itala-esperanta vortaro, mi notis jenon cxe
"palliativo", kiel substantivo en figura senco:
flikajxo; duonefika/ fusxa/ senefika (kontraux)rimedo/ rebonigilo;
paliativo; rimedacxo;
3) en la angla-esperanta medicina terminaro de Yamazoe Saburoo (Japanio)
estas notite (evidente, en faka medicina senco): paliativa; neradikala;
simptommildiga.
Amike
Antonio
> Antonio:
>> Krom tio, ke "paliativo" estas zamenhofa vorto, oni konsideru ke en
>> multegaj lingvoj estas uzata parenca termino
> .Otto ..
>> norvege: palliativ
> Faklingve jes, sed mi vetus, ke se oni surstrate enketus cxe norvegoj pri
> tio, kion signifas "palliativ", pli ol la duono respondus, ke ili ne
> scias.
Vere averaĝa eŭropa surstratulo havas aversion kontraŭ tiaj "fremdaj"
vortoj.
Tial mi tre konsentas, ke ekzistu ankaŭ bona nefaka vorto por ĝi. Sed antaŭ
ol
akcepti ĝin, ni pripensu ankoraŭ pri du sence similaj vortoj: SEDATIVO kaj
ANALGEZIKO.
Sen profunde analizi la aferon kaj peti konfirmon de farmacisto aŭ
kuracisto,
mi laŭ mia scio proponas jenon:
paliativo = mildigilo (mildigas simptomojn de malsano)
sedativo = trakviligilo (trankviligas nervan ekscitecon)
analgeziko = dolorforigilo (forigas aŭ mildigas dolorojn).
Amike
Tomaĵ
La problemo tamen estas, ke povus esti bonlingvistoj, al kiuj ne sufichas (au ne plachas) konsideri nuntempe nur lingvojn de la okcidenta lingva kulturkomunumo (kiu inkluzivas ekzemple ankau la rusan) por aprobi la uzeblecon de tiu chi regulo.
(Per tio chi mi tamen ne volas diri, ke mi estas unu el tiaj bonlingvistoj, nek mi volas diri, ke mi ne estas unu el ili.)
Vere averaĝa eŭropa surstratulo havas aversion kontraŭ tiaj "fremdaj" vortoj.
paliativo = mildigilo (mildigas simptomojn de malsano) sedativo = trakviligilo (trankviligas nervan ekscitecon) analgeziko = dolorforigilo (forigas aŭ mildigas dolorojn).
Mi kopiis senhonte kaj eĉ ne agnoskante la fonton.2) en mia konstruata itala-esperanta vortaro, mi notis jenon. . .
Mi estas en la flanko de tiuj, kiuj shatus, se la lingvonormiga institucio almenau rekomendus ion por kohera uzado de Regulo 15. Kiaj malhelpajhoj estas?
La faka termino "paliativo" ne estas cxiutaga vorto, sed la fenomeno
"mildigi doloron, ne forigante gxian kauxzon" estas relative cxiutaga
koncepto. La verbo "mildigi", kiun oni norveglingve uzas en tiaj kuntekstoj,
"lindre", estas uzata de la tuta popolo, kvankam gxi estas pruntita el la
germana "lindern". "Gxi ne helpas, sed gxi mildigas" estas ofta konstato cxe
homoj, kiuj englutas (aux enbusxe fandas) paliativon. La traduko de
"paliativo", same en la E-a-norvega vortaro kiel en la fremdvortaro, estas
"lindringsmiddel", kiu ekzakte ekvivalentas al la germana
"Linderungsmittel".
Per mia rimarkigo pri la gxenerala nekompreno de "palliativ" en Norvegujo mi
volis diri, ke ecx norvegoj, kiuj bone komprenas "antibiotika",
"penicillin", "paralgin forte", "aspirin", "paracetamol" kaj "placebo",
versxajne ne komprenas "palliativ".
Otto
> Amuze, en suditala gazeto [...] mi trovas jenan respondon al
> leganto, kiu demandis pri la signifo de la popola (duondialekta)
> esprimo "pannicello caldo" (lauxvorte: varma tuketo): "Gxi egalas
> al paliativo; sed cxi tiun lastan vorton bonvolu sercxi en la
> vortaro";
Amuze, cxu? Nu, mi esperas, ke tio estis sxerco. Se en finna gazeto
oni respondus similan demandon per "bv. sercxi en vortaro", oni
konsiderus la respondon ekstreme aroganta, pruvanta nur fieracxan
memsxaton kaj malrespekton al la legantoj.
Oni trovas en grandaj finnaj vortaroj ankaux la vorton "palliatiivi"
kaj kelkajn rilatajn, sed tiujn konas nur fakuloj (kaj iuj
esperantistoj suferantaj je vort-feticxismo, malsano epidemia inter la
samideanaro). La situacio similas al la norvega, kiun priskribis Otto.
La nuna listo bonvortara
paliativ-o [zam] = dolor-mild-ig-il-o, ŝajn-kurac-il-o, flik-aĵ-o,
duon-efik-a/fuŝ-a/sen-efik-a (kontraŭ-)rimed-o, rimed-aĉ-o
estas longa kaj miaopinie stranga. Eble gxi spegulas la sencojn de iu
itala vorto, sed tio estas alia afero ol la signifoj de simila
esperanta vorto. "Sxajnkuracilo" tauxgus kiel unu traduko por tute
alia vorto "placebo". La tradukoj kun "acx", "fusx", "senefika",
"duonefika" estas rekte malgxustaj. Mi aprobas nur "dolormildigilo",
"simptomkuracilo" kaj similajn. Eventualaj figuraj uzoj estas eblaj
ankaŭ por "mildigilo", "simptomkuracilo". Ecx la Zamenhofa ekzemplo
kun aparta difino en PIV (Z: "neniaj kompromisaj paliativoj donos
pacon al la homaro") ne bezonas alian tradukon, cxar estas tute
normala figura uzo - okaze de nepra bezono oni eble povus aldoni
"provizora bonigilo".
Tia longa listo nur misgvidas la leganton: estas tiom utila vorto kun
tiom de interesaj sencoj - tre tauxga por komunlingva uzo!
Amike
Harri
Amuze, cxu? Nu, mi esperas, ke tio estis sxerco.
paliativ-o [zam] = dolor-mild-ig-il-o, ŝajn-kurac-il-o, flik-aĵ-o, duon-efik-a/fuŝ-a/sen-efik-a (kontraŭ-)rimed-o, rimed-aĉ-o
"Sxajnkuracilo" tauxgus kiel unu traduko por tute alia vorto "placebo".
Mi aprobas nur "dolormildigilo", "simptomkuracilo" kaj similajn.
paliativ-o [zam] = dolor-mild-ig-il-o, sajn-kurac-il-o, flik-aj-o,
duon-efik-a/fus-a/sen-efik-a (kontrau-)rimed-o, rimed-ac-o
estas longa kaj miaopinie stranga. Eble gxi spegulas la sencojn de iu
itala vorto, sed tio estas alia afero ol la signifoj de simila
esperanta vorto. "Sxajnkuracilo" tauxgus kiel unu traduko por tute
alia vorto "placebo". La tradukoj kun "acx", "fusx", "senefika",
"duonefika" estas rekte malgxustaj. Mi aprobas nur "dolormildigilo",
"simptomkuracilo" kaj similajn. Eventualaj figuraj uzoj estas eblaj
ankau por "mildigilo", "simptomkuracilo". Ecx la Zamenhofa ekzemplo
kun aparta difino en PIV (Z: "neniaj kompromisaj paliativoj donos
pacon al la homaro") ne bezonas alian tradukon, cxar estas tute
normala figura uzo - okaze de nepra bezono oni eble povus aldoni
"provizora bonigilo".
Mi respondas:
dankon al cxiuj, kiuj alportis interesajn konsiderojn.
Tamen, mi ne estas konvinkita, ke "paliativo" egalas al "dolormildigilo".
En la vorto "paliativo" enestas iu negativa nuanco: rimedo, kiu alfrontas nur la simptomojn, la efikojn, la sekvojn, sed ne forigas la kauxzojn, ne solvas radikale la problemon:
http://reta-vortaro.de/revo/art/paliat.html
paliativo: duonefika kaj provizora rebonigilo
paliativa: helpa, sed ne solva
Ekzemple, se evidentigxas ke rimarkinde kreskis la kvanto da krimoj, la (nura) konstruo de novaj malliberejoj estas simpla "paliativo", kiu nur sxajne solvas (aux ecx nur mildigas) la problemon de krimado; se, fronte al milionoj da senlaboruloj, oni starigas mil novajn laborpostenojn, tio nek solvas nek rimarkinde mildigas la problemon de senlaboreco, sed nur povas imponi sur la publikan opinion; ktp.
Eble oni povas cxerpi traduk-inspirojn el jenaj tekstoj:
Lanti, manifesto de sennaciismo:
http://home.arcor.de/gmickle/skk/92ms_2.html
La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias dauxran pacon.
Lanti, letero 59:
http://www.geocities.com/jurgenpk/Kvindeknau.html
Kompreneble, tio ankaŭ ne signifas, ke ni devas rifuzi, kondamni ĉian paliativon, kiu povas en apartaj cirkonstancoj esti provizore efika. Sed konscia sennaciisto neniam forgesos, ke temas pri paliativo k ne pri kuracilo radikale efika.
http://www.bahaaeligo.bahai.de/H-tekstoj/BNE-H8.htm
Toleremo estas konsiderinda paliativo kontraù la malsano de sektodivido, sed ghi ne estas radikala kuracilo. Ghi ne forigas la kaùzon de la doloro.
Amike
Antonio De Salvo
P.S.: mi ne kredas ke "placebo" egalas al "sxajnrimedo", "sxajnkuracilo" kaj simile; eventuale, mi dirus "supozata rimedo/ kuracilo".
> Tamen, mi ne estas konvinkita, ke "paliativo" egalas al
> "dolormildigilo". En la vorto "paliativo" enestas iu negativa
> nuanco: rimedo, kiu alfrontas nur la simptomojn, la efikojn, la
> sekvojn, sed ne forigas la kauxzojn, ne solvas radikale la
> problemon: http://reta-vortaro.de/revo/art/paliat.html paliativo:
> duonefika kaj provizora rebonigilo paliativa: helpa, sed ne solva
Dankon por la ekzemploj, sed mi ne estas certa cxu vi parolas pri la
esperanta vorto, cxu pri iu itala "palliativo".
Unue, ecx en la Reta Vortaro, kiun vi referencas, la cxefa signifo
tamen estas medicina: "Kuracilo, kiu provizore mildigas malsanon, ne
resanigante la malsanulon", kaj tio estas tute neuxtrala afero kun
nenia negativa nuanco. Estas tre bone povi, se nenion pli, tamen
mildigi suferigajn simptomojn.
Due, mi pensas, ke la medicina signifo estas la sola iom (t.e.
euxrope) internacia signifo de vortoj similaj al "paliativ".
Trie, negativaj kromsignifoj rolas nur en metafora uzo, kaj vi sxajnas
aserti, ke nur greklatinajxoj povas esti uzataj figure. Kvazaux estus
io malbonstila aux malgxusta, se Lanti estus skribinta ekz.:
"La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur
dolormildigilo, kiu tute ne garantias dauxran pacon."
aux
"Kompreneble, tio ankaŭ ne signifas, ke ni devas rifuzi, kondamni
ĉian simptomkuracilon, kiu povas en apartaj cirkonstancoj esti
provizore efika. Sed konscia sennaciisto neniam forgesos, ke temas pri
kuracilo por simptomoj kaj ne pri kuracilo radikale efika."
Al mi tiuj vortigoj efikas multe pli vive kaj verve ol iu scienceca
"paliativo".
Amike
Harri
P.S.: mi ne kredas ke "placebo" egalas al "sxajnrimedo", "sxajnkuracilo" kaj simile; eventuale, mi dirus "supozata rimedo/ kuracilo".
Cxiel ajn, "paliativo" havas figuran (kaj "malpozitivan") sencon ne nur en
la itala, sed ankaux en la franca; kaj de tiu lingvo (ne rekte de la latina)
la vorto iris al la ceteraj euxropaj lingvoj. Laux la klasika vortaro Lettré
(mi tradukas tuj poste):
http://dictionnaire.sensagent.com/palliatif/fr-fr/
palliatif (n.m.)
(substantivo)
1.moyen de se tirer d'une difficulté, de manière souvent temporaire.
1.rimedo elturnigxi el malfacilajxo, en maniero ofte portempa.
2.(figuré)expédient, mesure qui écarte passagèrement un danger ou un ennui.
2. (figure) artifiko, mezuro kiu forigas provizore dangxeron aux gxenon.
palliatif (adj. et n.)
(adjektivo)
1.qui n'a qu'une efficacité momentanée et incomplète. Mesure palliative.
1. kiu havas nur momentan kaj nekompletan efikon. Paliativa mezuro.
Cetere, sxajnas al mi ke ankaux en esperanto estas konservita tiu
"kritiketa" nuanco, almenaux se jugxi gxuste el la zamenhofa ekzemplo.
Amike
Antonio De Salvo
Renato:
>Mi aldonis "supozata rimedo".
Tomaž Longyka:
Karaj kolegoj, ni ne forgesu la principon de neceso kaj sufiĉo. Do, ne supozata rimedo, sed SUPOZA RIMEDO.
Mi respondas:
“publikigi la SUPOZATAN programon de la kongreso” (Zamenhof).
Krome, ankaux sendepende de tiu ekzemplo, al mi sxajnas absolute necese esprimi la koncepton per pasiva formo: “supoza” estas aktiva formo, sed la rimedo nenion supozas, gxi estas supozata tia. Se “supoza” estus vere suficxa, oni povus ankaux diri “opinia”, “konjekta” kaj simile, kio al mi sonas strange.
Tamen, mi ne estas gramatikisto, mi estas nur simpla lingvouzanto, do mi parolas nur intuicie kaj povas erari.
Amike
Antonio
Fakte estas io analoga en la Fundamento: "Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon" (Fundamenta Ekzercaro § 35).
"... prezidanto Bush post la venko, ne nur plej klare dementis la supozan irakan posedon de amasdetruaj armiloj, sed ..."
"... prezidanto Bush post la venko, ne nur plej klare malkonfirmis la supoz(IT)an irakan posedon de amasdetru(IT)aj armiloj, sed ..."kio evidente ne havas grandan sencon.
Mi respondas:
mi bone komprenis, ke Andreas per si mem ne subtenas la formon "supoza", sed
nur atentigas pri opinioj de aliaj (li mem uzas "supozata": vidu
http://www.akueck.de/tideneo.htm
>Pro SUPOZATA egaleco de la alttajdtempoj de luna kaj suna alttajdmonto
valoras jeno).
Mi ankaux scias, ke PIV registras "supoza nomo" (tamen sen referenco pri
auxtoro), sed PIV ne estas vorto de orakolo.
Fine, mi ankaux konstatis ke estas cxirkaux mil retaj tekstoj kun "supoza";
sed temas plejparte pri tekstoj en ido kaj en la rumana. Fronte al tio,
estas cxirkaux dek mil tekstoj en esperanto kun "supozata". Kvankam tia
statistiko per si mem nenion pruvas, gxi eble havas ian gravecon.
Cxiukaze - sendepende de ekzemploj - mi dauxre sentas stranga la esprimon
"supoza"; se tiel, oni ankaux devus diri "kreda", "taksa" "rigarda" ktp (=
kredata/ taksata/ rigardata).
Cxe-okaze: en la ekzemplo menciita de Andreas, eble mi estus dirinta
"supozitan".
Amike
Antonio De Salvo
Ni ĉiuj lernas unu de la alia.Lernante helpe de kolegoj
El la fakto, ke la Fundamento permesas la uzon de "suspekta" en la signifo de pli-malpli "suspektata" ne estas inverse konkludeble, ke chiuj a-finajhaj vortoj subkomprenigas at/it/ot-formojn.