En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn, kaj kelkaj vortoj signifas same surbaze de nacieco de euxropaj landoj. "friska" signifas "malvarmeta". Tio estas permesebla.
Jene estas aliaj paroj aux trioj de vortoj kiuj signifas same. Oni devas selekti unuon el la duo (la paro) aux la trio.
From: "Nakai Cuneo"
> En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn,
jes, ni havas tro da sinonimoj
>"friska" signifas "malvarmeta".
tamen ne egalas al "frida"
> ekz.,
parlamento=Korteso(Svisio)=Kongreso(Francio)=Dumao(Rusio)=Dieto(Usono).
?? law mi dieto estas di-eto aw mangxregximo
> Jen estas aliaj paroj aux triopoj de vortoj kiuj signifas same.
> Oni devas selekti unu el la du (la paro) aux la tri.
>, abstemio
forgesindas
> adepti
forgesindas
>agresa=agresiva,
ne samsignifas
>akvedukto
mistajpo de akvodukto,
alambiko,alauxdosprono, albatro,alkoholaturo,
forgesindas
> alpinismo=alpismo, alpinisto=alpisto,
montgrimpado (hobia)
>suramasigi=stapli=stakigi,
law mi stapli/staki entenas nuancon vertikalan. Eblas staki
brikojn aw sxtipojn, sed ne likvon aw sablon
> ambasado=ambasadorejo=ambasadora delegitaro,
ambasado estas la konstruajxo, ne la personaro
> amelo=fekulo,
klare ne temas pri fek-ulo
> amendamento=amendo,
sxangxpropono ( de politika programo, legxo, ktp)
> amplitudo=pafdistanco
svingdistanco
> anakreonteo=anakreonajxo,
??
> anatimisto=anatomo,
anatomiisto, cxu ?
> anoreksio=senapetiteco
ne ewfemismu.. temas pri nemangxado malsaneca
> antro=kaverno
groto ;-)
> atletiko=atletismo
atletiko estas grupo de sportoj, atletismo estas trebado al
(sano/forto pere de) multe da sportado
> atrabilo=melankolio=koleremo,
melanhxolio ne egalas al koleremo. kredeble konfuzis vin la vorto
"kolerika"
gxis, Ronaldo
Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa parlamento????
Nakai Cuneo:
> En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn,
jes, ni havas tro da sinonimoj
> ekz., parlamento = Korteso (Svisio) = Kongreso (Francio) = Dumao (Rusio) = Dieto (Usono).
Grosjean Mireille:
>Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa parlamento????
Evidente, temas pri eraro, cxar “Korteso” rilatas al Hispanujo kaj (pasintece) Portugalujo, se mi ne eraras ankaux al kelkaj hispanlingvaj landoj de Amerikoj.
Cetere, sxajnas al mi ke Usono ne havas “Dieto”-n, dum Dieto rilatas al aliaj landoj (Germanujo, Japanujo, Pollando…); kaj mi ne estas tute certa, ke la vorto “Parlamento” estas preciza kaj elcxerpa sinonimo, en cxiuj landoj kie la Parlamento konsistas el du Cxambroj (ekz. En Italujo la Parlamento konsistas el la Deputita Cxambro kaj el la Senato)
Gxis
Antonio
Versxajne estas erara lando: mi scias, ke la hispana parlamento nomigxas
(aux almenaux -is) (las) Cortes, lauxvorte (la) Kortegoj. Ankaux pri la
usona "dieto" mi havas dubon: laux mia scio la usonanoj nomas sian
parlamenton "Congress".
Cetere mi devas diri, ke Nakai Cuneo donis depriman atestajxon pri la
maldiligenteco de la Esperantistoj, kiuj facil-anime enmetas en Esperanton
vortojn krude transprenitajn el etnolingvo, esplorante nek cxu oni povas
esprimi la ideon per elementoj jam ekzistantaj en Esperanto, nek cxu iu alia
uzis vorton tre similan, kvankam ne tute egalan, al la vorto, kiun ili
proponas.
Pri la parlamentoj la afero sxajnas simpla: oni simple diru "svisa
parlamento", "pola parlamento" ktp. Se oni volas enciklopedie registri la
nacilingvajn nomojn de diversaj parlamentoj, oni faru tion en "enciklopedio"
aux "fremdvortaro" aux io tia, kiu listigu regionajn terminojn similantajn
al propraj nomoj. Tiujn terminojn oni gxenerale ne uzu en Esperanto, sed se
oni sentas, ke ili estas bezonataj ekz. en faka libro, oni rajtu por-okaze
uzi ilin, sed indikante unuafoje, ke temas pri ne-Esperantaj vortoj, kiujn
oni Esperantigis kvazaux propraj nomoj. Tiel oni povus fari ekz. pri
regionaj mangxajxoj, regione uzataj iloj ktp. Tia "enciklopedio" estus speco
de "kultura banko", el kiu oni povus cxerpi vortojn, se montrigxus, ke
origine regiona afero farigxus internacia.
Revante sub tempopremo,
Otto
Listanoj: NAKAI Tuneo skribas el Japanio.
En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn, kaj kelkaj vortoj signifas same surbaze de nacieco de euxropaj landoj. "friska" signifas "malvarmeta". Tio estas permesebla. Iuj ajn landaj lingvoj havas tro multaj vortoj kun samajn signifojn, sed Esperanto estas artfarita lingvo, tial oni devas eviti tion kiel eble plej strebe. [...]
Cetere: Mi faris fludiagramon por determini la laustatusan specon kaj
uzeblecon de vorto:
< http://www.akueck.de/fludiagramo_pri_vortstatuso_v01.pdf >
Ni atentu, ke pri "friska" la frazo " Tio estas permesebla " estas akcidenta skriberaro anstatau: " Tio ne estas permesebla. "
----- Original Message -----From: Fra SimoSent: Sunday, March 08, 2009 1:46 AMSubject: (la bona lingvo) Re: unuigoj de vortoj kun samaj signifoj
Amike
Renato
> La tuta laborego de Andreas sur ĉi tiu kampo estas vere laŭdinda.
Malofte mi vidis ion pli senutilan ol la juristumaĵoj de Andreas. Ĉu
eble ankaŭ vi, Marcos, volas anstataŭigi normalan homan prudenton kaj
sanan lingvan senton per teĥnikaj flu-diagramoj (principe aŭtomatigeblaj)?
La amata ĉevaleto de Andreas estas okupiĝi pri interpretoj de la 15-a
regulo.
En tio unue rolas la demando "en kiuj lingvoj ia vorto ekzistas". Mi
tute ne vidas konsiderojn pri tio, kion signifas, ke iu vorto
"ekzistas en lingvo". Ekz. mi povas aserti, ke vorto simila al
"paliativ" iusence apenaŭ ekzistas en la norvega kaj finna - tiuj du
lingvoj eble ne estos konsiderataj inter "la plimulto de la lingvoj"
kiuj prenis iun vorton, sed tute similaj problemoj rilatas al aliaj,
"gravaj" lingvoj.
Pli grava eraro estas ne konsideri ĝisfunde tion, ĉu ankaŭ la signifoj
kaj uzokampoj en tiuj lingvoj devas iel kaj kiom simili por ke la
vortojn ni povu konsideri samaj, kaj kiel tiuj signifoj kaj uzolimigoj
influu la eventualan signifon de transprenota vorto en Esperanto.
Ankaŭ ĉi-liste jam abundis pruvoj pri tio, ke ne sufiĉas la ekstera
formo de vorto, por nomi ĝin internacia. Estas bezonata ankaŭ iom da
kohera signifo.
Plej misinflua estas la interpreto, ke la 15-a regulo iel magie igas
eksteresperantajn vortojn, jam per si mem, esperantaj. Temas nur pri
regulo pri tio, kiel oni prudente agu, se necesas enkonduki elementojn
el la iom ĥaosaj nacilingvaj vortfamilioj.
En la fludiagramo de Andreas mi elstarigas nur unu harstarige
konsternan punkton. Tio estas la decidilo, per kiu li konkludas, ke
"tajdo" uzeblas kiel "nova vorto". Laŭ lia rezonado por tia aproba
konkludo sufiĉas simple, ke ne troviĝas samsignifa *radiko* inter la
Fundamentaj kaj oficialaj. Do, lian altan protekton havas nur
*radikoj*. Kunmetaĵo, kiom ajn ordinara aŭ Fundamenta aŭ komune uzata,
estas tute eksterleĝa bandito por kiu ni ĉiam bonvenigu anstataŭaĵon.
– (Mi ne diras per ĉi tio, ke "tajdo" uzindas aŭ ne uzindas, sed tia
diagramo aŭ regularo ne sufiĉu kiel argumento por ĝia uzindeco.)
La diagramo eble estas eleganta, sed ne estas fidinda piloto sur la
lingva maro, kie oni decidu ĉu iu vorto estas "uzebla". Ĝia unua
rezonŝtupo, kiu diras ke vorto uzeblas, se ĝi estas Fundamenta aŭ
oficiala, estas trompe simpla kaj eble allogas aprobi la tuton.
Anstataŭ pufaj advokataĵoj pri la 15-a regulo oni bezonas komunan
lingvan prudenton. Se iun regulon detaligi, eble plej bone estus tion
fari pri la 11-a. Ĝi meritus elstarigon kaj novinterpretadon multe pli
ol la 15-a.
Amike
Harri
Mi petas ĉiujn, kiuj volas daŭrigi la debaton pri la regulo 15-a kaj la
oficialigindaj radikoj, ke ili bonvolu aliĝi al la listo
<oficialigin...@yahoogroups.com>.
La rekomendita "karaokeo" mi jam registris. Oni daŭrigu tie la debaton
pri karaoke-/karaok-.
Amike
Renato
Por ke ni povu trakti kaj decidi pri ili, li bonvolu sendi UNU MESAGHON
POR CHIU VORTO (kontrolinte en niaj listoj:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj, ĉu la
vorto estis jam pritraktita).
Post ĉiu vorto li bonvolu atendi la pritrakton kaj poste li bonvolu
sendi la postan mesaĝon kun la posta vorto.
Mi bedaŭras, sed longaj listoj kaj komentoj al parto de tiuj listoj,
simple ne estas kunmeteblaj facile.
Amike
Renato