Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.
Mi serĉas ĉie, eĉ en la tekstaro, kaj por fermi/malfermi ŝajne oni povas uzi la
-ado formon por nomi la agon, same kiel la -o formon.
Ĉu unu el tiuj du formoj estas preferinda? Se ili samas mi supozas ke ni
elektos la plej mallongan. Mi legis pri la "Klariga AD" en PMEG sed mi daŭre
dubas pri tiuj du frazoj.
Amike, Eduardo.
> En diskutado pri traduko de komputila afero aperis du eblaj solvoj:
> Malfari fermadon de folio.
> Malfari fermon de folio.
kaj kion ili signifu?
> Mi ser?as ?ie, e? en la tekstaro, kaj por fermi/malfermi ?ajne oni
> povas uzi la
> -ado formon por nomi la agon, same kiel la -o formon.
> ?u unu el tiuj du formoj estas preferinda? Se ili samas mi supozas ke ni
> elektos la plej mallongan. Mi legis pri la "Klariga AD" en PMEG sed mi da?re
> dubas pri tiuj du frazoj.
la nuntempa lingvo estas ambigua pri -ado. Se la radiko estas
substantiva, ado indikas la agon, se la radiko estas verba, ado
indikas ke dawras iom da tempo
Eble iu alia povas klarigi pli bone
gxis, Ronaldo N
En diskutado pri traduko de komputila afero aperis du eblaj solvoj:
Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.
Marcos:
Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.
Laŭ mi ĉi-kaze klare preferindas la dua variaĵo, do kun "fermo".
Ankaŭ laŭ mi, ĉar la radiko ferm- havas en si la ideon de ago (fermer | shut | schliessen, zumachen | en la tradukoj de la Universala Vortaro), do fermo, laŭ mi, ne povas signifi ion alian ol “la ago fermi). La afero ne ĉiam estas tiel simpla, sed eble ne estas ĉi tiu la ĝusta listo por debato pri tio.
Amike
Renato
En la Internacia Krestomatio (dankon tekstaro.net):
"ardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’ cirko."
Ĝenas min ke tio kompreneblas ... Tamen tiu estis la ununura tia kazo inter
centoj de aperoj de "malfermo".
Amike, Eduardo.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Jes, tre bona ideo. Se la kunteksto estas klara oni scias ke oni malfaras la
lastan agon (fermi). Dankon! Mi proponos tion por tiu kazo.
Eduardo.
>> "ardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’ cirko."
> Ĝenas min ke tio kompreneblas ... Tamen tiu estis la ununura tia kazo inter
centoj de aperoj de "malfermo".
Nu, ĝi efektive kompreneblas kaj laŭ decido de la Akademio ĝi estas en ordo. Mi mem por klareco en okazo de verbaj radikoj emas ĉiam diri en dubaj situacioj ekzemple "malfermaĵo".
Amike
Renato