Somnambulo

12 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Nov 8, 2023, 2:00:30 PM11/8/23
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "somnambulo" apartenas al la 1-a OA, kaj ĝi estas eĉ Zamenhofa. Tamen en la angla oni diras "sleepwalker", t.e. "dormovaganto" aŭ simile. Se oni povas uzi tiel simplan esprimon en la angla, certe tio devus esti ebla ankaŭ en Esperanto.

En la Tekstaro mi trovis "dormpromenantino" el "Kastelo de Prelongo". Mi serĉis ankaŭ aliajn eblajn variaĵojn: dorm(o)promen-, dorm(o)marŝ-, dorm(o)vag-, dorm(o)paŝ-, sed tio estis la sola ekzemplo, kiun mi trovis. Estis tamen 15 trafoj por "somnambul-".

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2023, 2:07:52 PM11/8/23
to ~ la bona lingvo
ĉar dorm- kaj vag- estas ambaŭ fundamentaj radikoj, neniu rajtas malpermesi al vi diri dorm-vaganto. vi povas elekti inter tio kaj dorm-promenanto, dorm-marŝanto, ktp.

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfRSpQpBoNNM-ng9WLCkw01tYvmHwhqVxOkgoUXp%3DJQkjA%40mail.gmail.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Nov 8, 2023, 2:08:35 PM11/8/23
to la-bona...@googlegroups.com
En la nederlanda ni diras "slaapwandelen", laŭvorte: dorm(o)promeni

Amike salutas Leo


Op 08-11-2023 om 20:00 schreef lowenstein, anna:

Vilhelmo Lutermano

unread,
Nov 8, 2023, 2:34:56 PM11/8/23
to la-bona...@googlegroups.com
Same en la germana: Schlafwandler, schlafwandeln (dormvaganto aŭ dormvagulo, dormvagi). -vl



--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
“Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

ro-esp

unread,
Nov 8, 2023, 5:34:50 PM11/8/23
to la bona lingvo


Op woensdag 8 november 2023 om 20:07:52 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
ĉar dorm- kaj vag- estas ambaŭ fundamentaj radikoj, neniu rajtas malpermesi al vi diri dorm-vaganto. vi povas elekti inter tio kaj dorm-promenanto, dorm-marŝanto, ktp.

La malkonvenaĵo estas ke al Esperanto mankas ekvivalento de "to walk"  kiu funkcias sendepende de kunteksto

                                                  ĝis, Ronaldo N
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2023, 5:40:25 PM11/8/23
to la-bona...@googlegroups.com
ĉu ne promeni aŭ marŝi?

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Pjer

unread,
Nov 9, 2023, 3:19:52 AM11/9/23
to la bona lingvo
Dorm'paŝ'i tute taugas, ĉu ne ?

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2023, 4:48:04 AM11/9/23
to la-bona...@googlegroups.com
jes, dormpaŝi ankaŭ taŭgas.
ĉu ni havu linion?
somnambul-o [1oa] ~ dorm-vag-ant-o, dorm-paŝ-ant-o, ktp.
 
 
amike
 
renato
 
~~~
de:
renato corsetti
renato....@gmx.com
 
 
Sent: Thursday, November 09, 2023 at 9:19 AM
From: "'Pjer' via la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
To: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: Somnambulo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 9, 2023, 4:51:07 AM11/9/23
to 'Renato Corsetti' via la bona lingvo

lowenstein, anna

unread,
Nov 9, 2023, 5:05:43 AM11/9/23
to la-bona...@googlegroups.com
On Thu, 9 Nov 2023 at 09:48, 'Renato Corsetti' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:
jes, dormpaŝi ankaŭ taŭgas.
ĉu ni havu linion?
somnambul-o [1oa] ~ dorm-vag-ant-o, dorm-paŝ-ant-o, ktp.

Aldonu ankaŭ "dorm-promen-ant-o", ĉar nur tiu formo estas trovebla en la Tekstaro. Mi mem ŝatas la formon "dormvaganto", konsiderante la fakton, ke tia homo supozeble pli vagas ol laŭcele marŝas.

Anna

Leo De Cooman

unread,
Nov 9, 2023, 5:55:24 AM11/9/23
to la-bona...@googlegroups.com
Jes.

Amike salutas Leo


Op 09-11-2023 om 10:48 schreef 'Renato Corsetti' via la bona lingvo:

Françoise NOIREAU

unread,
Nov 10, 2023, 1:58:43 PM11/10/23
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Mi preferas unue  "dormvaganto".

Mi pensas ankaŭ pri "stardormanto".

Sed ne "marŝi", kiu estas speciala paŝado por soldatoj aŭ procesioj.


Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages