Renato Corsetti:
Kio pri la linio
vazistas-o --> klap-o, fenestr-o-klap-o ?
Mi respondas:
temas pri klapfenestro (en la germana, gxi gxuste nomigxas Klappfenster; kaj la granda vortaro Krause indikas: klapfenestro, baskulfenestro): vidu la du bildojn, kiuj montras la du tipojn, respektive kun malfermigxo internen kaj eksteren.
Laux iu tradicio (eble fantazia, tamen amuza), la nomo devenas el la germana esprimo “was ist das?” = “kio estas tio?”; lauxdire, tiel respondis german(in)oj al francaj okupantaj soldatoj je la tempo de Napoleono, ekaperante cxe baskulfenestro, kiam la soldatoj frapis cxe la pordo: la frazo intencis diri: “kiu estas, pri kio temas?”.
Laux alia tradicio, la demando “was ist das?” estis farata de germanaj okupantaj soldatoj, kiam, ekvidinte nekonatan fenestrotipon, ili demandis pri kio temas.
Elektu mem la preferatan rakonton!
Gxis
Antonio De Salvo


Sportello a vetri apribile verso l'interno, che si pone sopra finestre e porte per consentire la ventilazione. ~ Finestra con apertura di questo tipo.
eble multaj jam scias, kial klapfenestro nomigxas vasistas
Aldono al mia antauxa mesagxo:
harfende, oni devus distingi:
1) fenestroklapo: klapo de klapfenestro/ baskulfenestro;
2) klapfenestro, baskulfenestro: fenestro provizita per klapo.
Gxis
antonio