Renato Corsetti ha scritto: ?u
> rendiment-o --> (pri la funkciado de ma?ino kaj similaj) efik-o,
> efik-ec-o(pri la > produktado de fabriko kaj similaj) produkt-o,
> produkt-a?-o, produkt-ar-o ?
> la? mi, "produktokapablo" ta?gas por amba? kazoj.
Law mi ne. produktokapablo povas esti io kia "6 tunojn tage", dum
rendimento indikas la rilaton inter tio(m) kion oni enmetas (investas
ktp) kaj kio(m) elvenas.
Elektromotoro povas havi rendimenton( efikecon) de 80%, sed gxia
produktokapablo
estos indikata en Watt.
Pri produktajxo aw produktaro cxi tie nepre ne temas.
Se temnas pri la financa senco, temas pri la krom-monon kiun oni
ricevas pro investo.
Se oni enmetas 10.000 ewrojn, kaj rericevas 10.100, oni havas
rendimenton de 1 %
Ankaw tiun ni povus nomi efikeco
gxis, Ronaldo N
| Se temnas pri la financa senco, temas pri la krom-monon kiun oni
ricevas pro investo.
Se oni enmetas 10.000 ewrojn, kaj rericevas 10.100, oni havas
rendimenton de 1 %
Tion eventuale mi nomus "rento".
Amike
Renato
>> Se temas pri la financa senco, temas pri la krom-monon kiun oni
>> ricevas pro investo.
>> Se oni enmetas 10.000 ewrojn, kaj rericevas 10.100, oni havas
>> rendimenton de 1 %
> Tion eventuale mi nomus "rento".
Temas nek pri luo nek pri rentumo, cxar tiuj estas periodaj kaj iel
garantitaj. Temas pri mono kiun oni enigas ie (hazardludawtomato), kaj
mono kiu *eventuale" revenos kun same eventuala aldono.
Bedawrinde multe da homoj ne komprenas ke mono ne kreskas nek
produktas idojn, do se iu
investisto malgajnas monon, ili opinias tion ties kulpo...
gxis, Ronaldo
> > | Se temas pri la financa senco, temas pri la krom-mono kiun oni
> > ricevas pro investo.
> > Se oni enmetas 10.000 eurojn, kaj rericevas 10.100, oni havas
> > rendimenton de 1 %
> Tion eventuale mi nomus "rento".
au "interezo". Shajnas ke la elcentajho pli ghuste esprimighas per
'interezo', dum la sumo, la fenomeno de gajno, pli ghuste esprimighas per
'rento'.
Mi mem havas malfacilajhon pri tio. Vershajne en kelkaj latinidaj lingvoj
'rente' havas la signifon 'interezo', kio estas speciale franca. Chu ?
amike,
Johan
Tiam mi dirus: 'gajno'.
Johan
| Vershajne en kelkaj latinidaj lingvoj
'rente' havas la signifon 'interezo', kio estas speciale franca. Chu ?
En la itala oni diras "interesse". "Rendita" estas pli ĝenerala kaj
inkluzivas plurajn specojn de gajnoj.
Amike
Renato
financa rendimento estas gajno dividita per investo
gxis, Ronaldo N
> > Tiam mi dirus: 'gajno'.
> financa rendimento estas gajno dividita per investo
Mi intencas diri, ke mono kiu revenas el hazardluautomato, estas gajno, ne
rendimento.
Por aliaj signifoj ni eble bezonas 'rendimento'.
Johan