Rabbi

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2009, 6:20:44 AM6/13/09
to °listo 'la bona lingvo'
Kvankam NPIV prezentas la vorton Rabbi kursive, per tio signalante, ke temas pri neasimilta vorto, mi kredas ke indus havi la linion:

Rabbi [zam] --> raben-o, majstr-o

Kion vi pensas?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jun 13, 2009, 9:06:09 AM6/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Kvankam NPIV prezentas la vorton Rabbi kursive, per tio signalante, ke temas pri neasimilta vorto, mi kredas ke indus havi la linion:
>Rabbi [zam] --> raben-o, majstr-o
>Kion vi pensas?

Rabbi (aux, pli precize, Rabbì) estas dubasenca termino. Lauxvorte, gxi signifas “mia granda” (el rav = potenca), kaj el cxi tiu vidpunkto gxi havas egalvalorajxojn en aliaj lingvoj (en latino, magister signifas “iu kiu estas magis”, nome pligrava; la franca maître egalas al “mastro”, sinjoro”, ktp.

En la senco “gvidanto”, do, oni povas traduki esperanten per “majstro”.

 

Sed la baza signifo estas “instruanto”, “instruisto”, iu kiu instruas la Torahon (= Legxon, sed pli gxuste Instruon), kaj fakte en la greka teksto de la Nova Testamento estas uzata la vorto didàskalos (= instruisto), kaj en la latina versio (Vulgato) la vorto “praeceptor” (= instruisto).

Por komparo, Evangelio laux Mateo 23,8:  Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto.

 

Se temas pri aparta funkcio en la judaj komununoj, tiam estas jam “klasika” la vorto “rabeno”.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2009, 10:54:14 AM6/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Se temas pri aparta funkcio en la judaj komununoj, tiam estas jam “klasika” la vorto “rabeno”.

Dankon. Pri tio temas.

Amike

Renato



Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Jun 15, 2009, 2:09:00 AM6/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Assalomu alejkum,

En la unua oyato de la surao "Fotiha" ni povas legi jenon;
ALHAMDU LILLOHI RABBIL OLAMIN

kaj Tradukighas Rabbil olamin kiel tutmonda instruisto,
tamen homaro diverse akceptas sian Kreinton

Renato Corsetti

unread,
Jun 15, 2009, 3:14:09 AM6/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
U alajkum as-salamu, ya Saidnabi!

Mi trovas tre interesa vian transskribon per "o" laŭ la persa elparolo de la longaj arabaj "a".
ALHAMDU LILLOHI RABBIL OLAMIN

kaj Tradukighas Rabbil olamin kiel  tutmonda instruisto, 
tamen homaro diverse akceptas sian Kreinton

Tamen nun ni estis diskutantaj pri la hebrea "Rabbi". Eble iam ni venos al la araba "rab", kiu evidente estas la sama radiko.

Amike

Renato

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Jun 15, 2009, 2:08:39 PM6/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi komprenis,ke vi estis surprizita leginte mian komentarion... pro longa silento mia flanka,chu?

> U alajkum as-salamu, ya Saidnabi!

Waalajkum

> Mi trovas tre interesa vian transskribon per "o" la? la persa elparolo

> de la longaj arabaj "a".
> > ALHAMDU LILLOHI RABBIL OLAMIN

ordinara Taghika maniero, certe iom malghusta chi-loke char en la araba alfabeto estas litero 'ajn...


> > kaj Tradukighas Rabbil olamin kiel tutmonda instruisto,
> > tamen homaro diverse akceptas sian Kreinton

des pli Lord-nome faras la plej satanaajn siajn ideojn kiel Kristaj militintoj, judaj militantoj kaj
teroristoj malfelichaj.............

> Tamen nun ni estis diskutantaj pri la hebrea "Rabbi". Eble iam ni venos
> al la araba "rab", kiu evidente estas la sama radiko

Arabo kaj hebreo estas la sama, nur vort-prononco estas alia... historie... chiuj profetoj estas Judoj ecx profeto Jesuo alaj he salam, interalie Ibrahim Hxalilulah krom Ismoil zabehullah havis filon Isrofil, kaj Nia profeto ricevas originon de Ismoil zabehullah kaj Judoj de Isrofil kiuj sia momente volis mortigi sian fraton kun nomo Jusuf(Josef) alaj he salam, Josef alaj he salam estis filo de Jakob alaj he salam. Vi ne kredas chi-nacio tiam tiom dolorigis ech Musa(Moses) alaj he salam,kiu estis ilia profeto kaj chu ili kompatos alireligianojn nun? mi ech neatendas tion de ili, char amon forte vi nepovas enkorigi...

Renato Corsetti

unread,
Jun 15, 2009, 2:44:49 PM6/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saidnabi:
Mi komprenis,ke vi estis surprizita leginte mian komentarion... pro longa silento mia flanka,chu?
Tute ne. Mi petas vin reagi pli ofte kaj diri al la listo, kiel oni diras en la taĝika la vortojn pri kiuj ni diskutas.

Ni lasu momente religiajn aferojn en ĉi tiu listo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages