foino

11 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 27, 2015, 2:35:11 PM11/27/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
PIVa radiko
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Nov 28, 2015, 3:13:39 PM11/28/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/11/2015 om 20:35 schreef Johano Karlo Rinaldo:
PIVa radiko
En la nederlanda ni uzas kunmetitajn vortojn por distingi la diversajn martesojn. Tio ebligas minimumigon de la nombro da radikoj.
En la nederlanda "foino" estas "steen-marter", germane "Steinmarder" (ŝton-martes-o, science Martes foina)
Bestosciencistoj kompreneble uzas la sciencan nomon Martes foina.
Alia specio el tiu genro estas "boom-marter" (science: Martes martes) (Esperante: marteso) (angle: pine marten)
Aliflanke ni uzas alian vorton "wezel" por mustelo, besto el la sama familio kiel marteso, sed apartenanta al alia genro (specaro laŭ SSV)

Flandra zoologo, Wim De Smet, lanĉis sciencan sistemon *NBN*, vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Biologia_Nomenklaturo
Tiu sistemo estas bazita sur familioj anstataŭ genroj, do fakte evitas tiun problemon.

Amike salutas Leo

cce...@gmail.com

unread,
Dec 3, 2015, 8:00:14 AM12/3/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Kial ĉar la bestoscienco proponas "Martes foina" kaj la Lingvo enhavas 'marteso'-n, ni ne uzu tutsimple "foina marteso". Tiel por la legantoj, kiuj ne loĝas en zonoj, kie "foina marteso" vivu. Estas pli facile trovi la Internacia bestoscienca difino. Mi tradukis la tagvortojn de la franca respublika kalendaro, kaj havis multe da malfacilaĵoj por trovi la tradukon de pluraj kreskaĵoj. De tiam mi opinias, des pli la Esperantista vorto similas al la kreskaĵscienca vorto, ju pli oni povas trovi difinon rapide. Alia favoraĵo, preskaŭ tuja vortigo de bestnomo, respektante la tiom malfacile bonuzeblan regulon pri la internaciaj vortoj.

Ĝis
JfB

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 3:18:37 AM12/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

> JfB: Kial ĉar la bestoscienco proponas "Martes foina" kaj la Lingvo enhavas
> 'marteso'-n, ni ne uzu tutsimple "foina marteso". Tiel por la legantoj,
> kiuj ne loĝas en zonoj, kie "foina marteso" vivu. Estas pli facile trovi la
> Internacia bestoscienca difino. Mi tradukis la tagvortojn de la franca
> respublika kalendaro, kaj havis multe da malfacilaĵoj por trovi la tradukon
> de pluraj kreskaĵoj. De tiam mi opinias, des pli la Esperantista vorto
> similas al la kreskaĵscienca vorto, ju pli oni povas trovi difinon rapide.
> Alia favoraĵo, preskaŭ tuja vortigo de bestnomo, respektante la tiom
> malfacile bonuzeblan regulon pri la internaciaj vortoj.
Foino apartenas al sama specio de Musteloj, kaj en la komuna uzo ĝi estas konata
kiel kokinrabisto. Tial mi proponus
- foino > katsimla mustelo, kokineja mustelo

Mi aldonas tabelon pri propono de aliaj 8 SSV (civeto, feliso, furo, genoto,
marteso, prociono, vivero, zibeto)
JoKo
zoologia tabelo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 4, 2015, 5:43:55 AM12/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvolu utiligi alian rimedon ol "dat", kiun mi ne sukcesas malfermi.
Dankon, gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: venerdì 4 dicembre 2015 09:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) foino
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 7:30:29 AM12/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo
> Bonvolu utiligi alian rimedon ol "dat", kiun mi ne sukcesas malfermi.
> Dankon, gxis
Pardonu... mi iom konfuziĝas pri la finaĵoafero
Tial mi aldonas tri malasamajn finaĵojn esperante ke ĉiu trovu la plej taŭgan
por si.

Tamen temas nur pri mia skiza studo.
Dankon pro la atentigo, JoKo
zoologia tabelo.docx
zoologia tabelo.odt
zoologia tabelo.rtf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages