Dankon! (Mi certe preferas le ipsilonaŭigrekan konvencion! ;-) )
En la Portlanda FB-paĝo ĉe
https://www.facebook.com/groups/298665533504695/permalink/956793977691844/ John Dale menciis vian liston de Radikoj oficialigindaj, kaj leginte la liston miaj unuaj demandoj temis pri la signifoj de la demandosignoj post
dop/i kaj antaŭ
tele-, kaj mi volis ĝustigi la vikikodon ĉe
integral/o, ĉar mi preskaŭ certe scias, ke granda parto de "
∫ab f(x) dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso), kiu por pozitiva funkcio f povas esti interpretata kiel areo inter la grafikaĵo de f kaj la x-akso inter la valoroj x=a kaj x=b. 2. (de realnombra funkcio f) Ajna funkcio, kies derivaĵo estas f, simbole ∫ f(x) dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso). integral/i. Kalkuli integralon."
fakte devas esti normale granda kaj alta.
Mi havas plurajn aliajn demandojn, i.a. pri la diversaj terminoj pri islamaj porvirinaj vestoj, sed mi ankoraŭ ne fine ellaboris ilin.
Reciproke amike,
Haruo akk Leland