kelkaj rimarkoj

5 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 10, 2015, 6:39:37 PM11/10/15
to la-bona...@googlegroups.com
- mi malaprobas la mallogikan vorton "procento". Gxi ne klarigeblas
per "pro" kaj "cento".
La vorto "elcent(o)" jes analizeblas kiel "el cent"

- mi ne komprenas kion celas Abengo per "rajtiga vorto". Cxu
"pravigebla vorto" , "defendebla vorto"?


- la esprimo "blanka mensogo" law mi estas anglismo, nepre ne
oficialiginda en esp-o

gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 11, 2015, 3:42:59 AM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N. skribis
> mi malaprobas la mallogikan vorton "procento". Gxi ne klarigeblas per "pro"
> kaj "cento".
> La vorto "elcent(o)" jes analizeblas kiel "el cent"
Kvankam "procento" estas fundamenta, mi ankaŭ preferas "elcento".

Tamen en la praktiko oni pleje trovas la formon "x centonoj", kiu ŝajnas al mi
eĉ pli klara.
JoKo Rinaldo


Leo De Cooman

unread,
Nov 11, 2015, 4:40:05 AM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/11/2015 om 0:39 schreef ro-esp:
> - mi malaprobas la mallogikan vorton "procento". Gxi ne klarigeblas
> per "pro" kaj "cento".
> La vorto "elcent(o)" jes analizeblas kiel "el cent"
>
Mi samopinias.
>
>
> - la esprimo "blanka mensogo" law mi estas anglismo, nepre ne
> oficialiginda en esp-o

Mi samopinias.
Ankaŭ en la nederlanda oni regule elpensas novajn esprimojn, ekzemple
"een tandje bijsteken" (aldoni denteton), origine verŝajne pri biciklaj
konkursoj, parolante pri la rapidumilo. Teĥnike tio estas sensensaĵo:
ĉar temas pri du ĉenradoj, la efiko dependas, ĉu tiu "aldono" okazas en
la antaŭa aŭ malantaŭa rado. Cetere "-et-" en denteto ne eblas: ĉiuj
dentoj de dentorado estu precize samgrandaj.
Lastatempe mi plurfoje aŭdis en la veterprognozo, ke "la vento aldonos
denteton ĉi vespere"...
Mi mem nepre evitas uzi tiajn nekompreneblajn esprimojn en Esperanto.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2015, 10:02:57 AM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam havas la linion:

procent·o [fun] ~ el·cent-(aĵ-)o. Vidu Ssv plio 7.

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Cho Chaoming

unread,
Nov 11, 2015, 4:06:31 PM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kial ne ne uzas la vorton “centono”?  La kvanto 25 centonoj estas unu kvaranto. 12,7 centonoj estas 12,7 el cento, aŭ 12,7 pro cento

 

Abengo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2015, 4:11:23 PM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Chi Chaoming:

|    Kial ne ne uzas la vorton “centono”?

Mi ne havas problemojn aldoni 'cent-on-o' al la linio. Ĉu la aliaj konsentas?

Amike

Renato

Vilhelmo Lutermano

unread,
Nov 11, 2015, 9:40:54 PM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laû mi, estas diferenco inter elcento (la evitenda "procento") kaj centono.

"Elcento" esprimas proporcion, rilaton, ne absolutan nombron, dum
centono indikas absolutan nombron (ĉe mono, 35 centonoj da eûro,
ekz-e; tio ne estas samsignifa kun "35 elcentoj").

Vilhelmo Lutermano.

2015-11-11 21:11 GMT, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Chi Chaoming:
>
> | Kial ne ne uzas la vorton “centono”?
>
> Mi ne havas problemojn aldoni 'cent-on-o' al la linio. Ĉu la aliaj
> konsentas?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> /Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
> /tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com/
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Cho Chaoming

unread,
Nov 11, 2015, 10:14:27 PM11/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu oni ne povus diri :La registaro disdonis 34 centonojn da akvo de la rezervo al region A, 44 centonojn al region B, kaj la reston al region C? Pri la kvanto de akvo oni povas diri centone aŭ nombre.

Abengo

Noël SIMONET

unread,
Nov 12, 2015, 4:09:08 AM11/12/15
to la-bona...@googlegroups.com


"Elcento" esprimas proporcion (Vilhelmo)

- Bone , tiel kaze ekzemple oni decidu : PORCI CENTO aù PO CENTO .


Cent oblo
Cent ono
Cent opo
Cent elo


Amike .

Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

Leo De Cooman

unread,
Nov 12, 2015, 6:54:33 AM11/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/11/2015 om 22:11 schreef Renato Corsetti:
> Mi ne havas problemojn aldoni 'cent-on-o' al la linio. Ĉu la aliaj
> konsentas?
Jes.

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages