sukubo, inkubo

18 views
Skip to first unread message

Amika Babilfrenzo

unread,
Apr 4, 2019, 3:16:40 PM4/4/19
to la bona lingvo
Ni jam havas la linion:

inkub·o → prem·sonĝ·o, (en praaj tekstoj) vir·form·a diabl·o dezir·ant·a amor·i kun vir·in·o

Mi opinias, ke la vortaĵo por la dua signifo estas tro peza por la "Bona Lingvo" (kie la vortoj alsupri/desupri antastaŭ supreniri/malsupreniri estas la pratipoj), do mi proponas:

inkub·o [Zam] → prem·sonĝ·o, (en praaj tekstoj) vir·a amor·diabl·o
sukub·o → amor·diabl·in·o

Salutas,
Amika Babilfrenzo

ro-esp

unread,
Apr 4, 2019, 7:34:01 PM4/4/19
to la bona lingvo


Op donderdag 4 april 2019 21:16:40 UTC+2 schreef Amika Babilfrenzo:
Ni jam havas la linion:

inkub·o → prem·sonĝ·o, (en praaj tekstoj) vir·form·a diabl·o dezir·ant·a amor·i kun vir·in·o

Inkubo: 1 spirito/diablo kiu seksumas kun homvirino  2 ( evi) koŝmaro  [ la vorto "premsonĝo" neniom klaras el kompreni la partojn]


sukub·o → amor·diabl·in·o

spirito/diablino kiu seksumas kun homviro  [ja "amordiabl(in)o" neniom klaras el siaj partoj]

Kompreneble mi nur parolas laú la lingvojn kiujn mi konas. Mi kredas ke neniu sponte tradukus "love-devil" "liefdesduivel", "liebesteufel" aú "diable d'amour" al sukubo/inkububo


                                                       ĝis, Ronaldo
 

Salutas,
Amika Babilfrenzo

Amika Babilfrenzo

unread,
Apr 5, 2019, 12:55:01 AM4/5/19
to la bona lingvo
Laŭ PIV, "amoro" signifas:

amor/o. La tuto de la voluptocelaj seksaj agoj

Kiel la vorto "amordiablino" ne estas klara? Ĝi estas "diablino, kiu amoras kun viroj." Mi ne scias la germanan, nek la francan, sed la angla traduko de "amoro" ne estas "love (amo)" sed "lovemaking (~voluptocela sekskuniĝo)", kaj laŭ mi oni ja spontanee tradukus "lovemaking-demon" (amoro-diablo/demono) al "inkubo/sukubo."

Tirifto

unread,
Apr 5, 2019, 5:49:41 AM4/5/19
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas pri la signifo, kaj mem trovas la vorton sufiĉe klara.
»Amor·i« estas jam klarigita de la listo kiel »seks·um·i«. Mi iom
dubas, ke mi spontanee tradukus alilingvan vorton al »amor·diabl·o«,
sed mi spertas neniun problemon komprenan. (Kaj same okazas ĉe multaj
vortoj esperantaj por mi! Lego superfacilas skribon.)

Temas pri »diabl·o« karakterizata de la ago »amor«. Nu, kio estas
diablo? Ĝi estas infera estulo, kiu volas nin tenti kaj tiri suben.
(Kaj, laŭ Rolando, fojfoje manĝi ilustritajn vortarojn.) La karakterizo
diras al ni, ke la diablo ekzistas por amoradi, ĉar la karakterizato
estas »diablo«, kaj verŝajne ĝi volos per amoro tenti kaj forlogi.
(Ĉar kiun alian rolon povus por diablo havi la amoro?)

Laŭ mi la vorto, pro la naturo de siaj eroj, devas pentri ian tian
bildon por la leganto, ĉu ne? Kaj se tiu bildo sufiĉe similas tiujn
pentratajn de »inkubo« kaj »sukubo«, certe estus bona aldono.

Ĉion bonan
// Tirifto

Je ĵaŭ, 2019-04-04 je 17:07 -0700, Amika Babilfrenzo skribis:
> Laŭ PIV, "amoro" signifas:
>
> amor/o. La tuto de la voluptocelaj seksaj agoj
>
> Kiel la vorto "amordiablino" ne estas klara? Ĝi estas "*diablino*,
> kiu *amor*as kun viroj." Mi ne scias la germanan, nek la francan, sed
> la angla traduko de "amoro" ne estas "love (amo)" sed "lovemaking
> (~voluptocela sekskuniĝo)", kaj laŭ mi oni ja spontanee tradukus
> "lovemaking-demon" (amoro-diablo/demono) al "inkubo/sukubo."
>
>
> On Thursday, April 4, 2019 at 5:34:01 PM UTC-6, ro-esp wrote:
> >
> >
> > Op donderdag 4 april 2019 21:16:40 UTC+2 schreef Amika Babilfrenzo:
> > > Ni jam havas la linion:
> > >
> > > inkub·o → prem·sonĝ·o, (en praaj tekstoj) vir·form·a diabl·o
> > > dezir·ant·a
> > > amor·i kun vir·in·o
> > >
> >
> > Inkubo: 1 spirito/diablo kiu seksumas kun homvirino 2 ( evi)
> > koŝmaro [ la vorto "premsonĝo" neniom klaras el kompreni la
> > partojn]
> >
> >
> > > sukub·o → amor·diabl·in·o
> > >
> >
> > spirito/diablino kiu seksumas kun homviro [ja "amordiabl(in)o"
> > neniom klaras el siaj partoj]
> >
> > Kompreneble mi nur parolas laú la lingvojn kiujn mi konas. Mi
> > kredas ke neniu sponte tradukus "love-devil" "liefdesduivel",
> > "liebesteufel" aú "diable d'amour" al sukubo/inkububo
> >
> >
> > ĝis, Ronaldo
> >
> >
> > > Salutas,
> > > Amika Babilfrenzo
> > >
>
> --
signature.asc

noammohr

unread,
Aug 25, 2025, 6:14:46 PMAug 25
to la bona lingvo
Ni nun havas:
  • inkubo (en praaj tekstoj) → vira diablo
  • sukubo → amordiablino
1. Inkubo estus "vira amordiablo", ĉu ne? "Vira diablo" estas tro ĝenerala.
2. Demono estas pli bona priskribo ol diablo, ĉu ne?
3. Kial "en praaj tekstoj"? Pli bone "en mitaro" aŭ "supernatura ulo".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages