delegacio

2 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 4, 2009, 8:19:54 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

delegacio -> delegitaro ?



--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 9:45:33 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas Gaufillet ha scritto:
> deegacio -> delegitaro ?
>
Temas pri OR
J-K Rinaldo


Eduardo Trápani

unread,
Dec 4, 2009, 10:57:57 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
> delegacio -> delegitaro ?

Bona propono!

Du kialoj por akcepti ĝin:

1. "Delegaci" kiel radio produktas nur "delegacio". Neproduktemajn radikojn oni evitu, se tio eblas fari tiel elegante kiel ĉi okaze.

2. la vorto "delegitaro" aperas en Zamenhofaj verkoj kaj en aliaj. Ĝi estas ekzemple en Jarlibro 1996 (dankon al tekstaro.com).

Mi ŝategas la proponon.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 11:19:35 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Mi ŝategas la proponon.
Mi povas proponi

delegaci-o (3oa) = delegit-ar-o (1oa)

se neniu protestas.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Dec 4, 2009, 12:40:42 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau shategas tiun proponon. Estas multege da tiaj hontindajhoj :
ekz. "redakcio" = redaktejo.
 
Mi nun memoris kroman etimologiajn duoblajhojn pro tiu latinida -al, kiu estas lau mi ghena : socio/sociala kaj ideo/idealo. Chu por unu ero el chiu el la du paroj ne eblus trovi alternativan radikon ?
 
Jose' Antonio Vergara
 

Fabio Bettani

unread,
Dec 4, 2009, 12:43:38 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/12/4 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:

> Mi nun memoris kroman etimologiajn duoblajhojn pro tiu latinida -al, kiu
> estas lau mi ghena : socio/sociala kaj ideo/idealo. Chu por unu ero el chiu
> el la du paroj ne eblus trovi alternativan radikon ?

Ja ankaŭ "universala" inkluzivindas en la aro, ĉu ne? :-)
Amike,

--
Fabio
fabio....@gmail.com

José Antonio Vergara

unread,
Dec 4, 2009, 12:53:21 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Fabio Bettani :

 
Ja ankaŭ "universala" inkluzivindas en la aro, ĉu ne? :-)
 
Jes, certe.
 
Antau kelkaj tagoj mi skribis mesaghon pri tiu problemo, kaj ghuste la ekzemplo kiun mi uzis estis la bedaurinda paro universo/universala. En la okcidenteca reformoprojekto Ido, jam neeviteble mortinta, oni enkondukis tiun sufikson -al, dum Karolo Pich ankau volis altrudi ghin al Esperanto.
 
Ni devas engluti tiajhojn nur pro la pli ol 120-jara subordigiteco al la arbitrajhoj de la latinidaj lingvoj, aparte la franca. (notu bone ke mi mem estas hispanlingvano, sed mi hontas pro tio ke Esperanto per tiaj nekoherajhoj starigas problemojn al neeuroplingvanoj, char ghi false sugestas derivajhon kiu fakte ne ekzistas).
 
Amike,
 
Jose' Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 1:06:28 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
Mi nun memoris kroman etimologiajn duoblajhojn pro tiu latinida -al, kiu estas lau mi ghena : socio/sociala kaj ideo/idealo. Chu por unu ero el chiu el la du paroj ne eblus trovi alternativan radikon ?
Pri "idealo" mi taksas la afero tro komplika pro la normala uzo de ĝi.

Pri "sociala" eble io estus elpensebla, kvankam laŭ PIV el ĝi venas social-ism-o.

Pri "universala" bedaŭrinde oni povas nur provi uzi "universa" en la praktiko.

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Dec 5, 2009, 9:26:53 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaux mi same proponas.
delegacio -> delegitaro

amike
Masakato

2009/12/5, Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages