termos-o --> varm-botel-o
termobotel-o --> varm-botel-o
Marcos:
termos-o --> varm-botel-o
termobotel-o --> varm-botel-o
Renato:
Mi registris ilin. Dankon!
Antonio:
1) cxiukaze, mi dirus “varm-o-botel-o” (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;
2) termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja “varmobotelo” povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton (itale “borsa dell’acqua calda”; angle “hot-water bottle”, kontraste kun “thermos (flask); germane “Waermflasche”/ tute precize kiel varmobotelo, kaj kontraste kun Thermosflasche = termoso, termobotelo/; france “bouillotte”, kontraste kun “thermos”);
3) kuriozajxo, kiu tamen povas helpi: en moderna latino (tiu uzata de la katolika Eklezio) oni diras “calefacientis aquae bulgula” (= saketo de varmiga akvo) por varmobotelo; dum, se oni parolas pri termoso/ termobotelo, prave oni distingas, unuflanke, “lagoena calefactoria” (= varmiga vazo) aux “lagoena calida servans” (= vazo konservanta varmajxojn) por vakua ujo konservanta varmon, kaj aliflanke “lagoena frigidaria” (= malvarmiga vazo) aux “lagoena frigida servans” (= vazo konservanta malvarmajxojn), por vakua ujo konservanta malvarmon. Oni ne forgesu, ja, ke termoso/ termobotelo konservas la temperaturon, kiun gxi trovas, kaj do cxu varmon cxu malvarmon (harfende, oni povus paroli pri “varmizola botelo”).
Gxis
Antonio De Salvo
1) cxiukaze, mi dirus “varm-o-botel-o” (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;
2) termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja “varmobotelo” povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton
Chu vi proponas ke ni diru "varmiga botelo" por unu el la du?en moderna latino. . .
1) cxiukaze, mi dirus "varm-o-botel-o" (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;
2) termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja "varmobotelo" povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton (itale "borsa dell'acqua calda"; angle "hot-water bottle", kontraste kun "thermos (flask); germane "Waermflasche"/ tute precize kiel varmobotelo, kaj kontraste kun Thermosflasche = termoso, termobotelo/; france "bouillotte", kontraste kun "thermos");
> "varmobotelo" povas ankaux esti kauxcxuka
aw metala , fajenca(??) ktp
> ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton
ekzakte kion mi pensas cxe "varmbotelo".. do, mi pluuzos "termoso"
gxis, Ronaldo
Mi preferas la terminon "varmizola botelo" aŭ varmizolujo"
Do chi-kaze mi pledus por reforigo de la "o" (kvankam finfine ne tro gravas).
Mi komencis enkonduki tion per =.
Por "hot-water bottle" / "W�rmeflasche" mi dirus "varmakva sako" lau la hispana esprimo "bolsa de agua caliente".