marot-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 24, 2009, 10:28:08 AM8/24/09
to °listo 'la bona lingvo', Kurt Fischer
Kurt Fischer,

bonlingvisto germana kritikas nian linion:

marot·o → ŝat·okup·o, amat·a ĉeval·et·o

Mi nur konstatis, ke nia linio iusence baziĝas sur PIV, kiu gvidas al tiu signifo.

Kion pensas la listanoj kaj ĉefe la germanoj unuflanke kaj la japanoj/ĉinoj aliflanke?

Kurt, ĉu vi estas membro de ĉi tiu listo, kie oni dikutas pri unuopaj vortoj?

Amike

Renato


-------- Original Message --------
Subject: maroto
Date: Mon, 24 Aug 2009 02:42:54 +0200
From: Kurt Fischer <fisch...@gmx.de>
Reply-To: fisch...@gmx.de
To: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Kara Renato,

Mi vidis ke en via listo vi anstataŭigas "maroto"n per ŝatokupo
kaj amata ĉevaleto
Ŝajnas al mi ke tiu interpreto estas multe tro malvasta kovrante
nur unu eblan aspekton de la semantiko de tiu vorto. La germana
traduko de Eriĥ Diter Kraŭse eĉ ne mencias tiun signifon de amata
ĉevaleto. Temas fakte pri persona kaj stranga aparta kutimo ofte
sed ne nepre malplaĉa por aliaj homoj.
Se vi konsentas trovi aŭ pli taŭgan anstataŭigon en klasika Esperanto,
aŭ lasi tiun esprimon kiel "maroto"n en la pli vasta signifo, mi 
sugestus simple
forstreki tiun esprimon el la listo.
Kompreneble vi ankaŭ povas diskutigi la vorton en nova temlinio
de klasika Esperanto por eltrovi, ĉu la aliaj konsentas.
Eble vi povas alporti al mi respondon konvinkan por lasi la aferon kia ĝi
estas.
Amike
Kurt


Andreas Kueck

unread,
Aug 24, 2009, 3:25:36 PM8/24/09
to la bona lingvo
On 24 Aug., 16:28, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Kurt Fischer,
>
> bonlingvisto germana kritikas nian linion:
>
> marot·o → ŝat·okup·o, amat·a ĉeval·et·o
>
> Mi nur konstatis, ke nia linio iusence baziĝas sur PIV, kiu gvidas al
> tiu signifo.
>
> Kion pensas la listanoj kaj ĉefe la germanoj

En la germana oni plej ofte figure*) uzas "Marotte" (pli-malpli
samsignifa al "Spleen" kaj "Tick") por "miriga emo". Ekzemple iuj
havas la "Marotte", chiun fojon post kiam ili eliris el la domo kaj
fermshlosis la pordon, ghin tuj malfermshlosi kaj kontroli, chu la
lampo en la vestiblo estas malshaltita.

En Esperanto mi emus uzi la oficialan vorton "spleno", kiu trafus lau
la traduko en la germanan ("Spleen"), sed apenau trafas lau ghia
oficiala Esperanta difino: "Malsana stato de la animo karakterizata
per konstanta enuo kaj indiferenteco al chio".

*)Origine "Marotte" estas la nomo de pupo:
http://de.wikipedia.org/wiki/Marotte

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Aug 24, 2009, 4:26:59 PM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kurt Fischer,
>
> bonlingvisto germana kritikas nian linion:
>
> marot·o → ŝat·okup·o, amat·a ĉeval·et·o
>
> Mi nur konstatis, ke nia linio iusence baziĝas sur PIV, kiu gvidas al
> tiu signifo.
>
> Kion pensas la listanoj kaj ĉefe la germanoj unuflanke kaj la
> japanoj/ĉinoj aliflanke?

> From: Kurt Fischer <fisch...@gmx.de>
> Mi vidis ke en via listo vi anstataŭigas "maroto"n per ŝatokupo
> kaj amata ĉevaleto
> Ŝajnas al mi ke tiu interpreto estas multe tro malvasta kovrante
> nur unu eblan aspekton de la semantiko de tiu vorto. La germana
> traduko de Eriĥ Diter Kraŭse eĉ ne mencias tiun signifon de amata
> ĉevaleto. Temas fakte pri persona kaj stranga aparta kutimo ofte
> sed ne nepre malplaĉa por aliaj homoj.

Mi ne tute bone kaptas la sencon de tiu klarigo de Kurt. Mi memorigas, ke la
6-an de februaro cxi-jare mi sendis al cxi tiu listo la jenan provon de
klarigo pri "amata cxevaleto", kaj ankaux "maroto":

----------
Jen mia provo. Plu-redaktu gxin, se vi volas.
Amata cxevaleto:
Tiu esprimo en la nuna Esperanto estas slangajxo, kiu signifas "preferata
temo", "obsedo", "regurdajxo", "amata sxatokupo". La esprimo originas el
frazo de Zamenhof: "La facileco de Volapuk estas la plej amata cxevaleto,
sur kiu ili elveturas al cxiu okazo.". Tamen, por Zamenhof "(plej) amata"
versxajne ne estis parto de la esprimo. La ideon de preferata temo li volis
esprimi nur per "cxevaleto". Rusa vorto kun la signifo "cxevaleto" estas
uzata gxust en tiu senco, same kiel germana vorto, kies lauxlitera traduko
estas "bastoncxevalo", kajkies konkreta signifo estas "ligna lud-cxevalo,
konsistanta el cxevala kapo sur stango". En pluraj lingvoj la vorto por tiu
ludilo alprenis la figuran sencon "preferata temo", i.a. la angla vorto,
kiun ni konas sub la formo "hobio" = "sxatokupo". En Esperanton oni volis
enkonduki la vorton "maroto" por nomi la ludilon. Tiu vorto devenas de la
franca "marotte", kiu havas la saman figuran sencon kiel "amata cxevaleto".
Tamen en konkreta senco "marotte" ne signifas cxevalon, sed marioneton kun
nur
kapo fiksita sur bastoneto, kun iu mantelo aux sxtofa similajxo konusforma.
Oni povas
movi la marioneton supren kaj malsupren laux la bastoneto.
Otto
----------

Renato Corsetti

unread,
Aug 24, 2009, 4:50:31 PM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
En la germana oni plej ofte figure*) uzas "Marotte" (pli-malpli
samsignifa al "Spleen" kaj "Tick") por "miriga emo".
Mi komprenas ke por germanoj la vorto havas pli ĝeneralan signifon. Bonvolu proponi alternativaĵon por ĝi rilate al tiu signifo. En la itala tiu radiko ne ekzistas. Ĉu en la nederlanda, sveda, ktp.?

Renato


Pilar Otto

unread,
Aug 24, 2009, 4:55:32 PM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> En la germana oni plej ofte figure*) uzas "Marotte" (pli-malpli
> samsignifa al "Spleen" kaj "Tick") por "miriga emo". Ekzemple iuj
> havas la "Marotte", chiun fojon post kiam ili eliris el la domo kaj
> fermshlosis la pordon, ghin tuj malfermshlosi kaj kontroli, chu la
> lampo en la vestiblo estas malshaltita.

Kiam mi klarigis pri amata cxevaleto kaj maroto, mi ne sciis, ke en la
germana ekzistas la vorto "Marotte". Tion mi eksciis nur per la mesagxo de
Andreas. En germana-norvega vortaro gxi estas tradukita "innfall (kaprico);
kjepphest (bastoncxevalo)". En germana-E-a vortaro, kiun mi havas, gxi estas
tradukita "kaprico, mani(et)o", kio tre bond konformas kun la klarigo de
Andreas.

Mi emas kredi, ke la signifo de la germana "Marotte" iom distancigxis de la
signifo de la E-a "maroto", kiu laux mia impreso signifas nur la ludilon kun
cxevalkapo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 2:45:21 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com, Kurt Fischer
Otto:
Kiam mi klarigis pri amata cxevaleto kaj maroto, mi ne sciis, ke en la 
germana ekzistas la vorto "Marotte".
Via klarigo jam estis en nia listo kiel kroma klarigo ĉe (amata) ĉevaleto. Nun mi ankaŭ aldonis ĝin al "maroto". Ĝi legeblas krome rekte ĉe la paĝo: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv_plio_10 .

Mi emas kredi, ke la signifo de la germana "Marotte" iom distancigxis de la 
signifo de la E-a "maroto", kiu laux mia impreso signifas nur la ludilon kun 
cxevalkapo.
Se ni volus komplezi germanajn esperantistojn, mi povus aldoni al nia linio:

; (por redoni la signifon de la germana 'Marotte') mani-et-o, kapric-o.

Sed evidentas, ke la linio estas necesa, ĉar la signifo de tiel internacia vorto ne estas klara al ĉiuj sammaniere.

Amike

Renato


 

Andreas Kueck

unread,
Aug 25, 2009, 10:41:53 AM8/25/09
to la bona lingvo
On 25 Aug., 08:45, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> ; (por redoni la signifon de la germana 'Marotte') mani-et-o, kapric-o.

Pri "kaprico" kiel anstatauajho mi tre dubas. Sed precipe "manieto"
bone trafas. Danke al ghi mi jam ne bezonas okupighi pri la lau mi
stranga vorto "spleno".

> Sed evidentas, ke la linio estas necesa,

Jes.

> ĉar la signifo de tiel
> internacia vorto ne estas klara al ĉiuj sammaniere.

"Maroto" kredeble ne estas tre internacia.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 10:52:42 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"manieto" bone trafas.
Bone. Do, tion mi aldonas.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Aug 25, 2009, 2:13:07 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis (pri maroto):
> Mi komprenas ke por germanoj la vorto havas pli ĝeneralan signifon. Bonvolu proponi alternativaĵon por ĝi rilate al tiu signifo. En la itala tiu radiko ne ekzistas. Ĉu en la nederlanda, sveda, ktp.?

Mi ne konis la vorton.
 
Laŭ la vortaro de De Smedt:
maroto = liefhebberij, stokpaardje, marot.
La vorton "marot" mi neniam aŭdis kaj ne estus kompreninta. La aliaj tradukoj:
 "stokpaardje", laŭvorte bastonĉevaleto, mi supozas figure laŭ la ludilo,
kaj la plej komprenebla "liefhebberij", kiu proksimume signifas ŝatokupon, kion oni ŝatas, eble "ŝataĵon"
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 1:36:06 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages