pup-o kaj imagin-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2009, 9:12:23 AM1/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
Anna atentigas pri la jenaj vortoj:

pup-o, kiu laŭ PIV havus ankaŭ la signifon de intera stadio inter la raŭpo kaj la papilio
imagin-o, pupo jam iĝinta papilio.

Ĉu iu volas komenti?

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 25, 2009, 1:28:47 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pupo en la senco de krizalido aŭ nimfo (en la nederlanda "pop")?
Hmm, ĉu nenecesa "nederlandismo"?
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 25 januari 2009 15:12
Onderwerp: (la bona lingvo) pup-o kaj imagin-o

Antonio De Salvo

unread,
Jan 25, 2009, 3:55:46 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:


>pup-o, kiu laŭ PIV havus ankaŭ la signifon de intera stadio inter la raŭpo kaj la papilio
imagin-o, pupo jam iĝinta papilio.

Leo:

>Pupo en la senco de krizalido aŭ nimfo (en la nederlanda "pop")?

>Hmm, ĉu nenecesa "nederlandismo"?

 

Eventuale, temas pri (moderna) latinismo.

“Pupo” estas la ekzakta esperantigo de la latina vorto “pupa” (= pupo), enkondukita en 1735 de la sveda natursciencisto Lineo (Carl Nilsson Linnaeus) pro simileco kun tiu infana ludilo. Do, mi ne havus problemojn pri tio, kvankam komunlingve (almenaux se jugxi laux la itala) oni diras prefere “krizalido”.

Mi ne estas fakulo pri insektoj, tamen sxajnas al mi ke pupo NE egalas al nimfo.

 

Pri “imagino”: la vorto venas el la latina termino (same enkondukita de Lineo) “imago, imaginis”, kies baza signifo estas “bildo”. Temas pri faka termino, kiu restas sensxangxa (imago) ankaux ekz. en la germana kaj itala (en cxi tiu lasta, oni ankaux uzas la italigitajn formojn “immago”, “imagine” kaj “immagine”). En esperanto ne eblas transpreni senpere “imago”, cxar tio estigus konfuzon kun la samforma alisignifa substantivo; sed des malpli mi sxatas “imagino”, kiu pensigas pri ina imago.

En la germana-esperanta vortarego Krause estas registrita “plenkreska insekto”, cetere trovigxanta ankaux en PIV; kaj tion mi apogas.

Amike

Antonio

 

 

 

 

 

 

 


Leo De Cooman

unread,
Jan 25, 2009, 4:25:06 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> En la germana-esperanta vortarego Krause estas registrita “plenkreska insekto”, cetere trovigxanta ankaux en PIV; kaj tion mi apogas.

 

Tamen insekto ne kontinue "kreskas" laŭ la kutima senco, sed ŝanĝiĝas laŭ diversaj stadioj. Ne estas tiel, ke ekzemple malgranda papilio bone nutrata iĝos pli granda papilio.  Tial mi ne tre ŝatas la esprimon "plenkreska". Ĉu eble "laststadia" aŭ "finstadia" insekto?

 

Amike salutas

Leo

 

Antonio De Salvo

unread,
Jan 25, 2009, 4:54:19 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman:

>Tamen insekto ne kontinue "kreskas" laŭ la kutima senco, sed ŝanĝiĝas laŭ diversaj stadioj. Ne estas tiel, ke ekzemple malgranda papilio bone nutrata iĝos pli granda papilio.  Tial mi ne tre ŝatas la esprimon "plenkreska". Ĉu eble "laststadia" aŭ "finstadia" insekto?

 

Mi preferus “finstadia”, pro la granda malfacilo elparoli “laststadia”.

Eventuale, oni povus ankaux prikonsideri “plenevoluinta”.

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2009, 5:54:45 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio kaj Leo debatis pri imagino.

Fine mi provizore registris:

imagin-o = fin-stadi-a insekt-o.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 4:55:18 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Pupo en la senco de krizalido aŭ nimfo (en la nederlanda "pop")?
> Hmm, ĉu nenecesa "nederlandismo"?

Ne nur. En la germana gxi estas "Puppe", kaj sub tiu formo gxi eniris en la
danan kaj norvegan. Norvega vortaro indikas kiel etimologion: "tra la
germana el la latina, origine 'knabineto'"; sed la vortaro ne donas la
latinan vorton. Tiun mi elsercxis el alia fonto: "pupa" = knabineto, pupo
(ludilo). Cxu jam en la Universala Vortaro "pupo" havas ambaux signifojn?
El-E-aj vortaroj, kiujn mi havas, igas min suspekti tion.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 5:46:31 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cxu jam en la Universala Vortaro "pupo" havas ambaux signifojn? 
Mi kredas, ke ne. La tradukoj estas poupée, doll kaj Puppe. Ĉu la germana Puppe havas ambaŭ signifojn? (mi ne scias pri la rusa kaj la pola)

Amike

Renato

PS. Ĉiuokaze ni ne havu linion pri "pupo" (instektostadio), sed eventuale pri la evitendeco de "pupo" = knabino.

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2009, 6:03:41 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

En la angla la koncerna aj’o nomig’as Pupa – tamen neniu anglo komprenus, ke la vorto signifas ankau’ “Pupo”! Oni uzas ankau’ la vorton “Chrysalis”, sed mi vidas nun en Wikipedia, ke oni uzas tion nur por papilioj, sed ne por aliaj insektoj. Jen la anglalingva klarigo:

A pupa (Latin pupa for doll, pl: pupae or pupas) is the life stage of some insects undergoing transformation. The pupal stage is found only in holometabolous insects, those that undergo a complete metamorphosis, going through four life stages; embryo, larva, pupa and imago. (For a list of such insects see Holometabolism).

The pupae of different groups of insects have different names such as chrysalis in the Lepidoptera and tumbler in mosquitoes. Pupae may further be enclosed in other structures such as cocoons, nests or shells.

Embrio kaj Larvo estas esperantaj vortoj, ec’ Fundamentaj. Do, la problemo rilatas nur al Pupo kaj Imagino. Por papilioj oni povus uzi la zamenhofan vorton ”Krizalido”.

 

Fakte, la problemo ekestus nur en ekstreme fakaj tekstoj pri la evoluo de insektoj. En la koncerna kunteksto oni certe povus paroli pri ”plene evoluinta insekto” au’ ”finstadia insekto” anstatau’ Imagino – efektive estas malfacile imagi, ke oni entute uzus la vorton ekster tia faka kunteksto. Pri Pupo estas pli malfacile – mi pensas, ke au’ oni devus vastigi la signifon de la vorto Krizalido ankau’ al aliaj insektoj, au’ oni devus enkonduki neologismon Pupao. Lau’ mi ne havas sencon uzi la vorton Pupo, kiu havas tute alian signifon, ec’ se la origino estas sama en la latina.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 26 gennaio 2009 11.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pup-o kaj imagin-o

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 6:30:41 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Pri Pupo estas pli malfacile – mi pensas, ke au’ oni devus vastigi la signifon de la vorto Krizalido ankau’ al aliaj insektoj, au’ oni devus enkonduki neologismon Pupao. Lau’ mi ne havas sencon uzi la vorton Pupo , kiu havas tute alian signifon, ec’ se la origino estas sama en la latina.

Do, esence vi proponas la linion:

pup-o (stadio de la insekta vivo) --> krizalid-o (ne nur por papilioj sed por ĉiuj insektoj)

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2009, 7:21:40 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

pup-o (stadio de la insekta vivo) --> krizalid-o (ne nur por papilioj sed por ĉiuj insektoj)

 

Jes, tio estas mia propono, sed g’i ne estas la kutima maniero uzi tiun vorton. C’u ni rajtas en La Bona Lingvo aperigi klarigojn, kiuj esence estas proponoj, neniam uzitaj antau’e en la koncerna maniero?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 26 gennaio 2009 12.31


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pup-o kaj imagin-o

 

Anna:

Pri Pupo estas pli malfacile – mi pensas, ke au’ oni devus vastigi la signifon de la vorto Krizalido ankau’ al aliaj insektoj, au’ oni devus enkonduki neologismon Pupao. Lau’ mi ne havas sencon uzi la vorton Pupo , kiu havas tute alian signifon, ec’ se la origino estas sama en la latina.

Do, esence vi proponas la linion:


Renato




Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 7:29:56 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

pup-o (stadio de la insekta vivo) --> krizalid-o (ne nur por papilioj sed por ĉiuj insektoj)

C’u ni rajtas en La Bona Lingvo aperigi klarigojn, kiuj esence estas proponoj, neniam uzitaj antau’e en la koncerna maniero?

Jes, en la senco ke ĉiu nia linio estas propono. Se vi volas verki pli ampleksan kalrigon por tiu linio, ankaŭ tio povas asperi en kunligita paĝo.

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 3, 2009, 3:55:00 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jam la 26an de januaro Renato faris demandon, al kiu neniu gxis nun
respondis:

> La tradukoj estas poupée, doll kaj Puppe. Ĉu la
> germana Puppe havas ambaŭ signifojn?

Jes.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2009, 4:21:21 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
La tradukoj estas poupée, doll kaj Puppe. Ĉu la
germana Puppe havas ambaŭ signifojn?

Jes.
Dankon, Otto!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages