> 2010/7/30 ro-esp <ro-...@dds.nl>
>
>>>> akademio.
>
>> Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam estus
>> necesaj.
>
> Mi ne vidas rilaton inter tio kaj tiu demando, kiun mi tushis.
Hmm... cxi tie visxitas tiom, ke mi ne memoras pri kio vi aludas.
Bonvolu relevi la temon se ci jes memoras
> CHu iu ajn el ni povus opinii, ke la propono de nova radiko "*koment/*",
> samasignifa kaj samadevena, apud la radikon "*koment/*", estus iel ajn
> "necesa" ?
Sxangxo de komentario al komento ne estas pli necesa ol de spontanea
al spontana al sponta.
> Efektive multaj siadiraj Esperantistoj tiajn kaj alispecajn nenecesajn
> novajhojn proponadas, uzadas, ech (kio estas malhonestajho) instruadas al
> lernantoj.
gxoju ke ni ne estas versistoj :-)
> Sed chu nia grupo ne starighis ghuste por tion kontraubatali ?
La grupo starigxis por kontrawbatali troajn "multekostajn" sinonimojn
> El tio, ke oni konstatas, ke lingvoj shanghighadas, neniel sekvas, ke
> la instruantoj kaj aliaj flegantoj de iu lingvo havus *devon* prokaprice
> okazigadi shanghighojn.
Mi ne diras ke lingvoj konstante devas esti sxangxataj. Mi celas ke la
mondo foje sxangxigxas, kaj ke vivanta lingvo adaptas sin per alpreno
de novaj vortoj. Jen
por povi esprimi ion antawe neesprimebla, jen pro progresinta rigardo.
> Tiutema kelkpagha teksto mia estas legebla,
> bedaurinde (parte pro mia propra kulpo) en tiel kripla formo, ke la adreson
> mi ne kuraghas konigi ; sed chu ne sufichas la chi-tiea antaua frazo ?
mi ne scias kion ci celas diri cxi tie
gxis, Ronaldo N