Re: humanitar-a

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 16, 2009, 7:10:37 PM2/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Renato Corsetti
> mi aldonis la linion:

> humanitar·a ? hom·help·a

law mi tiu priskribo estas tro mallargxa

From: "Anna Lowenstein"

> La angla vorto “humanitarian” ofte havas la nuancon “homama”

sed pli ofte rilata al io kia "digna vivo" cxu ne?

> Oni ofte trovas g’in en la kombino “humanitarian aid”, sed oni
> ne povus traduki tiun esprimon kiel “homhelpa helpo”!

io kia vivdigna helpo, decviva helpo?

> Mi j’us serc’is en Wikipedia, kaj legis ke “humanitarian aid”
>kontrastas kun “development aid” – do, g’i celas helpi homojn
> en kriza situacio,kontraste kun helpo por evoluado. Eble oni
> povus traduki la esprimon per “homflega helpo”,

tio ne klarus

> “homcela helpo”,

malklarus

> “homprizorga helpo”.

jes, sed oni povas tute bone prizorgi homojn ekster ekstremaj cirkonstancoj

> Tiel la Esperanta esprimo estus multe pli komprenebla ol la angla

tio agrablus...

> – c’ar fakte g’is nun mi ne sciis, precize kion signifas
> “humanitarian aid”!

kredeble temas pri nutrajxoj, tendoj/tegmentoj, litoj, medikamentoj ktp

kaze de "humanitarian crisis" estas ja tiuj aferoj kiuj mankas
aw almenaw ege malabundas
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2009, 9:49:58 AM2/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo, la nuna linio estas:

humanitar·a → hom·a, hom·am·a, hom·help·a, hom·cel·a (en esprimoj kiel 'homcela helpo'), hom·rilat·a (en esprimoj kiel 'homa/homrilata katastrofo')


Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages