Kontraste al la majstro, Platono...

3 views
Skip to first unread message

Roberto Perez-Franco

unread,
Jun 28, 2024, 5:50:10 AMJun 28
to la bona lingvo
Saluton, karaj. Mi jam faris kelkajn demandojn al la grupo pere de Renato, sed jen la unua kiun mi faras al vi rekte.

Mia demando rilatas al la jena frazo:"Kontraste al la silento de la majstro, Platono proponis ideon, kiu rekte kontraŭdiras la antikvan doktrinon."
Se temas pri la majstro de Platono, ĉu oni diru:
- "Kontraste al la silento de sia majstro, Platono proponis ideon..."
- "Kontraste al la silento de lia majstro, Platono proponis ideon..."

Dankon!
Roberto

lowenstein, anna

unread,
Jun 28, 2024, 6:21:59 AMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus "sia", ĉar la subjekto estas Platono. Sed la ekzemplo estas efektive iom tikla, ĉar "silenti" estas verba radiko. Aliflanke tie klare temas pri substantivo, do mi preferas "sia".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a036eddf-facd-47b1-86cf-4c317c0b64c1n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

renato....@gmx.com

unread,
Jun 28, 2024, 7:00:42 AMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com
mi preferas 'sia'. se la frazoj estus klare du, ekzemple: Kontrastante la silenton de lia majstro, Platono proponis ideon, kiu rekte kontraŭdiras la antikvan doktrinon.", la afero estus malsama.
 
amike
 
renato
 
 
 
Sent: Friday, June 28, 2024 at 12:22 AM
From: "Roberto Perez-Franco" <perez...@gmail.com>
To: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: (la bona lingvo) Kontraste al la majstro, Platono...
--

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 28, 2024, 11:49:27 AMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com

Mi same preferus "sia", ĉar"lia majstro" ŝanĝus la sencon.

Amicalement,
Françoise NOIREAU
06 09 12 03 74

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jun 28, 2024, 5:17:59 PMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi, devas esti "sia" ankaŭ en la variaĵoj menciitaj de Renato (se "lia", tiam la majstro ne estas tiu de Platono, sed de iu alia, antaŭe menciita, sed en la ekzemplo ne aperanta). -vl



--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
“Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

Yukihiro DOI

unread,
Jun 28, 2024, 5:56:03 PMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com

Alia demando pri "lia/sia". Eĉ Zamenhof iom eraris. Ĉu ekzistas iu movado, ke oni ĉesu uzi la problemanton Si?


Renato Corsetti

unread,
Jun 28, 2024, 6:20:23 PMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com
laŭ mi ne. Platono trovis novan ideon,konsiderante[ = dum li konsideris] la teorion de sia [= de li, la subjekto] majstro.

amike

renato



--
~~~~~~~~~~
renato corsetti, 
renato....@gmail.com 

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jun 28, 2024, 7:23:23 PMJun 28
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu trovi solvon por eviti la decidon inter sia kaj lia? - Jes, se oni anstataŭigus ambaŭ per nova pronomo, kiu ne distingus inter la du situacioj, kion faras multaj lingvoj. Sed nia Fundamento decidis pri la distingo, kiu en certaj okazoj povas esti utila. -vl

lowenstein, anna

unread,
Jun 29, 2024, 3:32:51 AMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj tamen, tio estas utila distingo. Tiaj dubaj kazoj estas relative maloftaj, sed kompreneble ili estas tiuj, pri kiuj ni diskutas. Do, ili ŝajnas pli gravaj ol ili estas en la praktiko.

Anna

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2024, 4:15:06 AMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com
foje 'la propra' povas funkcii por eviti la decidon: Platono trovis novan ideon,konsiderante la teorion de la propra majstro.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2024, 4:44:53 AMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com
fakte ne ekzistas tia movado ĝis nun.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages