----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Ronald SchindlerVerzonden: zondag 16 februari 2014 11:21Onderwerp: konsilo de la tago: divorco - eksgeedzigho, dividigho
divorc·o → eks·ge·edz·iĝ·o, divid·iĝ·o
__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1) La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .
* * *
CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>..![]()
__,_._,___
----- Message d'origine -----De : Johan DerksEnvoyé : lundi 17 février 2014 16:50Objet : (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: divorco - eksgeedzigho, dividigho
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Mi senprobleme uzas la internacian (kaj pli facile prononceblan) terminon “divorco”.
Ekzemple:
Radio Roma 13.12.2003:
>Tamen, ankaŭ pri la eventualo de referendumo, kiel je la tempoj de la leĝoj pri divorco kaj abortigo, la reagoj de la oponantoj estas malsamaj.
Radio Roma 6.8.2005:
>Stefania Sandrelli atingis la pinton de la konateco danke al du filmoj de Pietro Germi, “Divorco laŭ la itala maniero” (1961) kaj “Delogita kaj forlasita” (1964).
En la Biblio tradukita de Zamenhof (Readmono 2,1) estas:
1 Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan: tiam li skribu el sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.
Supozeble, tauxgus “eksedzigo”/ “eksedzigxo”, sendepende cxu temas pri viro aux virino (en la biblia ekzemplo, la forsenda letero igas samtempe eks-edzo kaj eks-edzino).
Saluton
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di NOEL
Inviato: lunedì 17 febbraio 2014 17:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: divorco -
eksgeedzigho, dividigho
Aldone: dividigxo (sed mi preferas diri “disigxo”) estas tre pli gxenerala termino, cxar gxi rilatas al cxiuj kazoj, en kiuj paro disigxas, sendepende cxu ekzistis geedza stato aux simpla kunuleco, kaj sendepende cxu la geedza stato pludauxras aux estas forigita. Ekzemple:
Radio Roma 3.1.2004:
>Unu miliono da infanoj estas solaj, ĉar ili restis orfaj aŭ ĉar ili estis forlasitaj de la gepatroj sekve de disiĝoj.
Radio Roma 22.11.2003:
>En la tutmonda tago dediĉita al la infanaro, ankaŭ la asocio “Ĉielblua telefono” faras la bilancon de sia agado apoge al la helpopetoj de la etuloj. Estis preskaŭ ducent mil la telefonaj alvokoj en la unua duono de la kuranta jaro 2003. La plej oftaj kialoj de la alvokoj koncernas la problemojn de la rilatoj kun la gepatroj (dek ses procentoj), ofte koneksaj kun disiĝoj,
Ankaux el jura vidpunkto, dividigxo/ disigxo (en la itala, “separazione”) estas afero tre malsimila ol divorco/ eksedzigxo (itale, “divorzio” laux komunuza lingvo, sed “scioglimento del matrimonio” = dissolvo de geedzigxo” laux faka esprimo; se la geedzigxo estis starigita per religia rito, oni parolas pri “cessazione degli effetti civili del matrimonio” = “cxeso de la civilaj efikoj de geedzigxo”). Almenau laux la itala juro, la “disigxo” simple rajtigas vivi aparte (gxuste, dise), sed ne modifas la geedzan staton (ekzemple, restas la devo je fideleco).
Gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 17 febbraio 2014 18:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: divorco - eksgeedzigho, dividigho
Antonjo:
| Mi senprobleme uzas la internacian (kaj pli facile prononceblan) terminon “divorco”.
Vade retro, Satana! = Foriru, diablo! (kvankam kun vi forirus la tuta Esperantujo)
| Supozeble, tauxgus “eksedzigo”/ “eksedzigxo”
Mi atentas ankaŭ vian atentigon pri “disiĝo”, kaj ŝanĝus la linion al
divorc·o → eks-edziĝo, eks-edz-ig-o, eks·ge·edz·iĝ·o, dis·iĝ·o
Amike
Renato
***
renato corsetti
La mesagxo de Renato memorigas al mi, ke “divorco” povas ankaux havi figuran sencon (= apartigxo, disigxo, dividigxo, separigxo), sendepende de geedzigxo: almenaux en itala lingvo, ekzemple, oni diras ke du partio “divorcis”, kiam ili rompas ligon; kaj ecx, en ironia formo, oni diras ke “lia menso divorcis (= apartigxis, disigxis) de prudento”, kiam oni volas diri ke iu malsgxigxis.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 17 febbraio 2014 19:41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) divorco - eksgeedzigho, dividigho
--
Ronaldo:
| Cxu lesbaj virinoj geedzinigxas? Cxu viroj povas geedzicxigxi?
Ili eble eksedziniĝas kaj eksedziĝas.
Markos:
| Mi persone evitas tiun novradikon, ĉar por mi ĝenerale sufiĉas "geedziĝo" kaj "geedziĝfesto" (kaj laŭokaze "(inter)edz(in)iĝ(fest)o").
Precize same por mi.
Amike
Renato
Laux mi, gxenerale utilas havi du diversajn formojn por viro kaj por virino.
Inter la multaj ekzemploj de zamenhofa uzo de “edz-“ kaj edzin-“, “fil’-“ kaj “filin-“, “nask- kaj “naskig-”, “patr-“ kaj “patrin-” ktp, mi citas:
Jeremia 29,6
prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn;
Genezo 2,24
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
Alia demando estas, kiel esprimi fenomenon kiun koncernas samtempe, aux indiferente, viron kaj virinon.
Cxe samtempeco, kompreneble utilas la prefikso ge- (gefiloj, gepatroj, geedzoj ktp).
La problemo naskigxas kiam oni devas esprimi neuxtran koncepton, validan por ambaux seksoj, kaj cxefe validan sendepende de la kuneco. Ekzemple, mi cxiam stumblas kiam mi devas traduki la italajn vortojn “coniuge” (edzo/ edzino), “genitore” (patro/ patrino), “matrimonio/ nozze” (geedzigxo, edzigxo, edzinigxo), ktp.
Alia problemo prezentigxas al mi, kiam mi ne konas la sekson de la priparolato. Ekzemple, kiam mi redaktis la esperantajn elsendojn de Radio Roma, mi ofte ne sciis cxu traduki ke iu havas du “filojn”, aux du “gefilojn”.
Cetere, ankaux la uzo de “ge-“ povas farigxi iamaniere diskriminacia, se oni rigardas la aferon el virina vidpunkto, cxar oni ne donas la gxustan emfazon al la virina subjekto; pro tio, kiam mi tradukas la papajn tviterajxojn por la fejsbuka pagxo de IKUE
https://www.facebook.com/pages/Internacia-Katolika-Unui%C4%9Do-Esperantista/263471327120529
aux la kristanaskan mesagxon de la Papo
http://www.ikue.org/kristnasko2013/kristnasko2013.htm
mi uzas “karaj fratoj kaj fratinoj”, anstataux “karaj gefratoj”, pro respekto al la originalo (“cari fratelli e sorelle”), sed ankaux por emfazi la diversecon (kaj, kiom koncernas min, mi plene apogas la esprimon: “vivu la diferenco!”).
Saluton
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 18 febbraio 2014 10:40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Fw: konsilo de la tago: divorco -
eksgeedzigho, dividigho
--
Antonio:
(kaj, kiom koncernas min, mi plene apogas la esprimon: “vivu la diferenco!”).
Bone, sed kelkaj volas unu vorton por priskribi edziĝon, edziniĝon, geedziĝon, ktp.
Amike
Renato
Se oni akceptas la ideon, ke “ge-edzigxo” estas kunigxo de du malsamseksaj uloj, nu, tiam « geedzigxo » estas la gxusta vorto.
Aliaj specoj de kunigxo/ parigxo/ duopeco/ kunuleco ne povas esti nomataj « geed
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 18 febbraio 2014 12:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) konsilo de la tago: divorco - eksgeedzigho,
dividigho
--
Mi pardonpetas; la mesagxo eliris tro frue.
Se oni akceptas la ideon, ke “ge-edzigxo” estas kunigxo de du malsamseksaj uloj, nu, tiam « geedzigxo » estas la gxusta vorto.
Aliaj specoj de kunigxo/ parigxo/ duopeco/ kunuleco ne povas esti nomataj “geedzigxo”, samkiel oni ne povas paroli pri “geedzoj”, “gefiancoj” kaj simile. Por tiuj aliaj konceptoj oni devas trovi esprimon, ne por igi cxionampleksa la terminon “edzigxo”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 18 febbraio 2014 12:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) konsilo de la tago: divorco - eksgeedzigho, dividigho
--
--
Antonjo:
| Por tiuj aliaj konceptoj oni devas trovi esprimon, ne por igi cxionampleksa la terminon “edzigxo”.
La afero ne estas tiel simpla. Zamenhof certe ne antaŭvidis tiajn evoluojn.
Amike
Renato
--
De : caraco jean-claudeEnvoyé : mardi 18 février 2014 15:52Objet : Re: (la bona lingvo) konsilo de la tago: divorco - eksgeedzigho, dividigho
Pjer:
| kuniĝo bone taŭgas.
Ankaŭ por mi. Momente mi ne scias, kiel enmeti linion pri tio.
Amike
Renato