setli

1 view
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 1, 2007, 11:44:30 AM11/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kion oni proponus por anstatauxi la vorton 'setli' (vorto kiu malplacxas ankaux sone)? Mi dirus 'kolonii', sed eble nuntempe 'kolonii' havas malbonan kromsignifon, kiun oni ne cxiam volas esprimi kiam temas pri eklogxo en nova loko.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Adam Raizen

unread,
Nov 1, 2007, 11:54:54 AM11/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/1/07, Adam Raizen <adam....@gmail.com> wrote:
Kion oni proponus por anstatauxi la vorton 'setli' (vorto kiu malplacxas ankaux sone)? Mi dirus 'kolonii', sed eble nuntempe 'kolonii' havas malbonan kromsignifon, kiun oni ne cxiam volas esprimi kiam temas pri eklogxo en nova loko.
 
En la hebrea oni diras להתיישב lehitjasxev, kiu estas reciproka aux refleksiva verbformo de la radiko por 'sidi' aux 'logxi'. Tio estas neuxtrala vorto, alia ol la politike sxargxita vorto por la setlejoj/kolonioj/ktp en la teritorioj.

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2007, 12:08:03 PM11/1/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Kion oni proponus por anstatauxi la vorton 'setli' (vorto kiu
>malplacxas ankaux sone)?

normale mi diras "fiks-log'i". kion oni diras en viaj lingvoj? en la
itala "fondare una colonia", "colonizzare".

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 2, 2007, 5:18:04 AM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
La norvega fremdvortaro enhavas "settlement", tradukitan kiel "nybygg" (novkonstruo), "koloni", kaj "settler", tradukitan kiel "nybygger" (novkonstruanto). Parolante pri "settlement" oni pensas cxefe pri la eklogxejoj(?) en Norda Ameriko. Pri la judaj "setlantoj" en pridisputataj teritorioj (mi volas ofendi neniun) oni uzas "bosetter" ("logx-sidiganto", "eklogxanto"), kaj "setlejo" estas "bosetting(s-område)" ("eklogxejo, eklogxa teritorio"). "Setli" estus "bosette seg" (logx-sidigi sin"). Neniu el tiuj norvegaj esprimoj estas politike "inflamita"; tia estus ekzemple "okkupant" (okupacianto).
 
Mi ne havas bonan proponon de E-a vorto anstataux "setli". "Eklogxi" sxajnas al mi tro malpreciza, eble "logx-establigxi" estas pli preciza, sed ne pli eleganta.
 
Otto

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Nov 2, 2007, 11:04:48 AM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam Raizen ha scritto:

> Kion oni proponus por anstatauxi la vorton 'setli' (vorto kiu malplacxas
> ankaux sone)? Mi dirus 'kolonii', sed eble nuntempe 'kolonii' havas malbonan
> kromsignifon, kiun oni ne cxiam volas esprimi kiam temas pri eklogxo en nova
> loko.
Kial ne "okupi"?

J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU

Anna Lowenstein

unread,
Nov 2, 2007, 12:49:32 PM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com

Eble “eklog’i” au’ “enlog’ig’i”, kiam temas pri la unuaj eu’ropanoj, kiuj eklog’is en Ameriko.

Kiam temas pri la lokoj en la teritorioj, c’u ili ne estas simple ”novaj urboj” au’ “novaj urboj en la teritorioj”, se oni volas eviti esprimon politike s’arg’itan?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: giovedì 1 novembre 2007 16.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) setli

renato....@virgilio.it

unread,
Nov 2, 2007, 1:54:38 PM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Malgrau' lavojag'eco (mi vojag'as nuntempe) mi provis noti setlikaj la
unuajn ekvivalentojn.

Anna:

>Kiam temas pri la lokoj en la
teritorioj, c’u ili ne estas simple ”novaj urboj” au’ “novaj urboj en
la teritorioj”, se oni volas eviti esprimon politike s’arg’itan?

Momente mi tenus la vorton "settlement" en la senco de juda nova urbo
en Palestino ekster la diskuto, c'ar alikaze la aferoig'as tro
komplika. [vi vidas ke ec' nur difini la lokon, en kiu ili estas, estas
politika ekzerco: c'u la araba parto de Palestino, Palestino, la
okcidenta Riverbordo, Maltransjordanujo, ktp.]

Renato

renato....@virgilio.it

unread,
Nov 2, 2007, 2:00:21 PM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Giancarlo:

>Kial ne "okupi"?

Mi registras amkau tion provizore.Poste
ni devos elekti.

Renato

***************************
Renato Corsetti
<renato....@esperanto.org>
***************************

adam....@gmail.com

unread,
Nov 3, 2007, 11:42:57 AM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/2/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:
> Kial ne "okupi"?

Ĉar tio estas alia afero. Ĉu vi dirus, ke en la antikva epoko grekoj
"okupis" sudan Italujon?

Krome, eblas diri, ekz., ke Israelo dum multaj jaroj okupis sudan
Libanon, sed israelanoj ne ekloĝis/setl(iĝ?)is tie.

adam....@gmail.com

unread,
Nov 3, 2007, 11:50:43 AM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/2/07, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it> wrote:
> Eble "eklog'i" au' "enlog'ig'i", kiam temas pri la unuaj eu'ropanoj, kiuj
> eklog'is en Ameriko.

Mi pensas, ke tiuj estas plej bonaj, kvankam ne perfektaj. Eble kun la
uzo ili povas akiri la celatan kunsignifon.

Mi havas anglan vortaron, kiu sugestas ankaŭ 'hejmigi'.

adam....@gmail.com

unread,
Nov 3, 2007, 12:01:23 PM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/3/07, adam....@gmail.com <adam....@gmail.com> wrote:
> On 11/2/07, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it> wrote:
> > Eble "eklog'i" au' "enlog'ig'i", kiam temas pri la unuaj eu'ropanoj, kiuj
> > eklog'is en Ameriko.
>
> Mi pensas, ke tiuj estas plej bonaj, kvankam ne perfektaj. Eble kun la
> uzo ili povas akiri la celatan kunsignifon.
>
> Mi havas anglan vortaron, kiu sugestas ankaŭ 'hejmigi'.

La problemo, kiun mi vidas kun "ekloĝi", estas, ke "loĝejo" estas
unuopa konstruaĵo, ne urbo (aŭ urbeto/vilaĝo/ktp), do ĉu "ekloĝejo" ja
povas esti tia urbo? Eble "enloĝiĝejo" estas malpli trafita de tiu
problemo.

Eble ankaŭ "novurbo" kaj de tio "novurbigi" en kelkaj kuntekstoj, sed
tio multe pli estas novenkondukaĵo.

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Nov 3, 2007, 12:20:09 PM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
adam....@gmail.com ha scritto:

> On 11/2/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:
>
>> Kial ne "okupi"?
>>
>
> Ĉar tio estas alia afero. Ĉu vi dirus, ke en la antikva epoko grekoj
> "okupis" sudan Italujon?
>
> Krome, eblas diri, ekz., ke Israelo dum multaj jaroj okupis sudan
> Libanon, sed israelanoj ne ekloĝis/setl(iĝ?)is tie.
Vere mi konsideris PIVon, kie okupi signifas:
kaj "teni en posedo..."
kaj "dauxre lokigxi ie".

Eble por la Akademio
validas nur PV (Plena Vortatro)
kaj PIV valoras nur kiel propono.

Cxu tiel?

J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU

adam....@gmail.com

unread,
Nov 3, 2007, 12:47:23 PM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/3/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:

> adam....@gmail.com ha scritto:
> > On 11/2/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:
> >
> >> Kial ne "okupi"?
> >>
> >
> > Ĉar tio estas alia afero. Ĉu vi dirus, ke en la antikva epoko grekoj
> > "okupis" sudan Italujon?
> >
> > Krome, eblas diri, ekz., ke Israelo dum multaj jaroj okupis sudan
> > Libanon, sed israelanoj ne ekloĝis/setl(iĝ?)is tie.
> Vere mi konsideris PIVon, kie okupi signifas:
> kaj "teni en posedo..."
> kaj "dauxre lokigxi ie".

Tiu dua difino estas en nek ReVo nek la malnova PIV. Krome, ŝajnas al
mi, ke se ni adoptis ĝin, estus malfacile fari la distingon, kiun mi
menciis.

> Eble por la Akademio
> validas nur PV (Plena Vortatro)
> kaj PIV valoras nur kiel propono.

Mi esperas, ke por la Akademio validas nur la Fundamento kaj la
Oficialaj Aldonoj, eventuale ankaŭ la efektiva lingvouzo, sed laŭ mi
PV estas pli fidinda ol (almenaŭ la malnova) PIV.

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 4:13:05 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Mi esperas, ke por la Akademio validas nur la Fundamento kaj la

>Oficialaj Aldonoj, eventuale ankau' la efektiva lingvouzo

Ankau' mi esperUS, se mi ne konus multajn akademianojn.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 5:35:05 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
J-K. Rinaldo:

>Eble por la Akademio
>validas nur PV (Plena Vortatro)
>kaj PIV valoras nur kiel propono.

La Akademio estas stranga "besto", en kiu estas reprezentantaj c'iuj
pesnofluoj d esperantistoj, de tiuj tute "bonalingvaj", kiel en c'i
tiu listo, al tiuj, por kiuj PIV estas konservema vortaro de la pasinteco.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages