En “Sennaciulo” (respektive, 2015-5,6 kaj 2016-1,2 - aldone) mi legis pri homoj, kiuj konas Esperanton de tre longa tempo, respektive la aŭstro Leo Weber (1937) kaj la italo Filippo Franceschi/ Sen Rodin (1940).
Al tiuj oni devas aldoni la italon Nicola Minnaja, kiu jam meze de 1939 kapablis reagi al demandoj faritaj en Esperanto (v.aldonaĵon).
Sed nun venis “surprizo”: ili ĉiuj estas venkataj de vera “rekordulo”, la nederlandano (nun loĝanta en Aŭstralio) Marcel Leereveld, kiu havas preskaŭ 99 jarojn (li naskiĝis en decembro 1917), lernis Esperanton en 1933/1934, kaj daŭre aktivas kun juneca spirito (kiel oni povas konstati el lia suba skribaĵo).
Kun lia rajtigo, mi transskribas la mesaĝon, kiun li sendis al mi; mi lasis la tekston tia, kia ĝi estas.
Antonio De Salvo
Kara kamarado!
Mi donas al ci la sekvantajn informojn. Mi ne scias, 'cu ci deziris malpli aw pli. Ci rajtas publikigi 'ciujn informojn elmiajn (=el mi).
Ne hezitu peti pli da detaloj.
Mi naski'gis en Decembro de la jaro 1917 en Amsterdamo, Nederlando.
Mi lernis Esperanton per radiaj lecionoj en 1933/4, kaj tuj ani'gis al la nederlandlingva laborista asocio Esperantista (LEEN) kaj al S.A.T.
En 1935 mi partoprenis en la SAT-kongreso en Parizo, la lasta kiun 'ceestis Lanti, kaj kie du bulgaraj bol'sevistaj membroj timigante pafis per pistolo en kunveno traktanta la 'stelon ante la monon de SAT ate de la rusa registaro.
En 1936 mi 'cirkawbiciklis Francujon 'cie vizitante Esperantistojn, inter aliaj la filinon de D.ro Zamenhof, Lidya, kiu tiutempe lo'gis 'ce la Esperantista direktoro de la radiostacio de Liono (d.ro Boirac, mi pensas) . Mi tiam ankaw, en la suda Francujo, fianci'gis kun la filino de la virino kies edzo vagonarrele voja'gis tra Siberio, kaj mi vizitis la "kolonieton" de Karlo Vigier, kie oni devis esti KAJ Esperantisto KAJ vegetarano KAJ nudisto KAJ nefumanto KAJ nedrinkanto. Post tiu kvinmonata voja'go mi en Amsterdamo eldonis dum pluraj jaroj la gazeton "Klasbatalo", kiel eldonon de la "Sovetkomunista Frakcio en SAT", kiu politika idearo estis tiu de Lichtenstein kaj Liebknecht, do forte kontraw la leninismo en Rusujo (konata nia germana membro estis Johann Appell, pro la sekretaj policoj de Germanujo kaj de Rusujo sekrete lo'ganta en Amsterdamo).
Dum mia vivo mi kompreneble renkonti'gis kun multegaj nefamaj kaj pluraj famaj Esperantistoj, i.a. Waringhien, Neergaard Bartelmes kaj Manders, kaj postmilite kun Renato Corsetti kaj aliaj.
Estante instruisto de pluraj lingvoj, kaj specialisto pri la gramatiko de Esperanto, mi verkis lingvisman libron "Lingvaj Resondoj” (*) por 'guste uzi Esperanton, 300-pa'gan, nun haveblan ankaw elektronike.
(*) La libro titolas "Lingvaj Resondoj" (= "reaj lingvaj sondadoj"), kiel vortludeton kun la Zamenhof'a "Lingvaj Respondoj". Renato antawvidas, ke tiu libro estos moderna "Plena Gramatiko" (de Waringhien/Kalocsay), sed 'gi ne estas same giganta kaj kompleta pri la strukturo de Esperanto (kun kelkaj eraroj, sed kiu ne faras erarojn?).
Dum pluraj jaroj mi estis la 'cefekzamenisto por la Awstralia Esperanto-Asocio, kies prezidanto mi estis dufoje. Mi enkondukis Esperanton en kelkajn lernejojn.
En la okdekaj jaroj de 1900 mi eksi'gis el SAT pro kverelo kun la redaktisto, kiu rifuzis publikigi kelkajn nekutimajn Esperantajn vortojn miajn (ekz "ante al" kaj "ate de"). Li petis du pri la gramatiko de Esperanto nekompetentajn membrojn de la Akademio de Esp., Albault kaj Thierry, ju'gi mian lingvouzon, kiuj aprobis la rifuzon de la redaktisto. Post tio mi ne reani'gis al SAT, kaj unufoje estis membro de U.E.A., sed ne plu, kiu UEA havas pli da politike maldekstraj personoj ol la dekstri'ginta SAT. Cetere Lanti, kiel preskaw 'ciuj francaj Esperantologoj, i.a. Grosjean-Maupin kaj Cherpillod, ne plene komprenas la strukturon de Esperanto, pro la sur Latino bazita lingvisma instruado en la francaj lernejoj kaj universitatoj. Du de mi konataj esceptoj estas la flandronoma Waringhien, kaj, surprizo, la membro de "la-bona-lingvo" Pjer.
Ankaw nun mi normale ne sendas miajn artikolojn al gazetoj, kiuj volas malmodeste 'san'gi mian stilon kaj mian gramatikon (escepte se la redaktisto kapablas pruvi, ke nekutimaj esprimoj miaj estas ne-Fundament'ecaj, kio tre malofte okazas).
Se ci ne samopinias kun mia uzo de Esperanto, estas du ebloj: AW ci ne 'satas mian stilon, kaj tio estas afero de gusto, AW ci opinias ke gramatika'jo mia estas ne-Fundament'eca, en kiu kazo ci devas pruvi tion kaj ci havas minimuman 'sancon pravi, 'car mi zorgas ke neniu Esperantologo kapablas montri tion: ili 'gis nun (el antaw tridek jaroj) povas diri nur ke ili ne samopinias sed ili neniam provis pruvi ke mi malpravas, 'car historie tio malfacile eblas. Do vere temas pri stilo. Kaj pro tio mia malmodesteco (sed nur pri lingvisma'joj). Tamen ci estas bonvena trovi erarojn en mia rezonado.
Eble interesas cin, ke antaw pr. dek-kvin jaroj mi inventis kaj publikigis la verban pasivon gramatikan, kaj ke nun pluraj verkantoj uzas 'gin (= -ati). Aliaj korektoj aw aldonoj miaj same malrapide akceptatas.
Amike, Marcel.