Jen lingva evangelio (=bona mesaĝo) el la
januara numero de la Ondo de
Esperanto:
E@I-informas
Skribu ĉapelitajn literojn sentime
Antaŭnelonge aperis nova versio de Esperanto Klavaro (EK). EK estas
programo, kiu kapabligas vin tajpi Esperanto-literojn kun ĉapeletoj je ĉiuj
Vindozaj programoj kiuj subtenas Unikodon: dokumento-redaktilo, retumilo,
retpoŝtilo k.a. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista.
Sufiĉas do instali tiun ĉi programon en vian komputilon, kaj vi povas ĝui vian
tajpadon, uzante la ĝustajn supersignojn.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de
ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Bildsimbolo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (angle: system tray),
kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur ĝi per la maldekstra
musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per la dekstra musbutono, voki menuon, kiu
ebligas voki la agordo-fenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.
La programo EK estas farita de Jurij Finkel (Ruslando). Detalajn priskribojn
de la instalado kaj agordado vi trovos en la retejo de EK:www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Agordo de EK
Defaŭlte, literoj “c”, “g”, “h”, “j” kaj “s” sekvataj de “x” kaj de “h”
estas aŭtomate anstataŭataj per ĉapelita versio. Vi do povas tajpi kiel ĝis nun,
uzante x- aŭ h-sistemon, kaj la programo konvertas vian “ŝ” aŭ “sh” al “ŝ” kaj
simile. Estas pluraj nomoj, kiuj komenciĝas per Ch (kiel Chantal); tial estas
utile malaktivigi la h-anstataŭigon. Se vi volas aperigi x-on en teksto, sufiĉas
tajpi ĝin dufoje. Vidu dekstre la agordo-ekranon.
Cimoj
Verkante tiun ĉi artikolon, ni konstatis problemeton uzante EK en Google
Docs je Internet Explorer. Ne estis problemo pri retumilo Google Chrome aŭ pri
Firefox — programo, kiu pro diversaj kialoj estas konsilinda.
Uzi EK en ret-mesaĝoj
Ofte esperantistoj plendas, ke ili ne povas uzi supersignojn en sia
retpoŝta komunikado. Efektive, eblas uzi ilin, sed necesas konscii, ĉu via
retkesto (aŭ la agordoj de provizanto de via retkesto) subtenas Unikodon. Jam
multaj subtenas ĝin, por ebligi al homoj senprobleman komunikadon. Ekzemple,
uzante retkeston ĉe gmail de Google ni ne spertis ajnan problemon pri
supersignoj.
Ŝajne la plej konata granda “malamiko de supersignoj” en tiu ĉi kampo estas
la firmao Yahoo — iel ĝi konstante sukcesas ignori
tion, ke la mondo ne estas uniforma, kaj ĝi ne volas helpi al siaj klientoj. Se
do vi kapablas akcepti ĉapelitajn leterojn, rekomendindas ankaŭ ilia verkado —
en la 21a jarcento indas altigi nivelon de nia lingvo ne nur enhave, sed ankaŭ
teknike.
Yves Nevelsteen kaj Peter Baláž
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------