eksterteme, "vera patrino"

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 12, 2011, 12:17:45 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
iam aferoj facilis, sed nuntempe...

Imagu ke ino 1 eltenas artefaritajn hormonojn kaj operacion por
rikolti ovcxelojn... ino 2 kiu post enmeto de tia ovcxelo portas la
infanon dum 9 monatoj kaj naskas gxin...kaj ino 3 kiu prizorgas la
infanon dum 15-20 jaroj....

Kiu do estus la *vera* patrino ?

la legxoj kaj moroj prie malsamas. Law nederlanda legxo, se edzino
gravedigxas, la edzo estas ties patro, egale cxu li generis la infanon
aw ne.

Cxe judoj, la infano apartenas al la popolo de la patrino.
CXe popoloj de iama jugoslavio, la infano apartenas al la popolo de la
generinto, ekzemple se la infano ekestis pro trudfiko...


sed mi detemigxas. Mi nur volis klarigi kial mi kontrawas la esprimon
"vera patrino" por indiki biologian patrinon aw ecx nur progenitorinon
(acxa vorto cxu?)
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

universero, trio

unread,
Jun 12, 2011, 1:03:10 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/6/12 ro-esp <ro-...@dds.nl>:

> iam aferoj facilis, sed nuntempe...
>
> Imagu ke ino 1 eltenas artefaritajn hormonojn kaj operacion por rikolti
> ovcxelojn... ino 2 kiu post enmeto de tia ovcxelo portas la infanon dum 9
> monatoj kaj naskas gxin...kaj ino 3 kiu prizorgas la infanon dum 15-20
> jaroj....
>
> Kiu do estus la *vera* patrino ?
>
> la legxoj kaj moroj prie malsamas. Law nederlanda legxo, se edzino
> gravedigxas, la edzo estas ties patro, egale cxu li generis la infanon aw
> ne.
>
> Cxe judoj, la infano apartenas al la popolo de la patrino.
> CXe popoloj de iama jugoslavio, la infano apartenas al la popolo de la
> generinto, ekzemple se la infano ekestis pro trudfiko...

Mi nur volas diri ke mi tute konsentas ke "vera" ne helpas. Ĉe ni
ofte estas avino (aŭ avo) kiu "patrinas"... aŭ onkl(in)o, aŭ nova
edz(in)o, aŭ simple kunul(in)o. Mi ne malofte aŭdas pri iu kiu diras
ion similan al "mia patr(in)o mortis kaj vere mia instruist(in)o donis
al mi la morojn, humoron, humuron, ktp."

> sed mi detemigxas. Mi nur volis klarigi kial mi kontrawas la esprimon "vera
> patrino" por indiki biologian patrinon aw ecx nur progenitorinon (acxa vorto
> cxu?)

Mi ne kontraŭus se iu dezirus krei po unu vorton por ĉiuj specoj de
patr(in)eco. Sed mi dubas ke io estos pli klara kaj pli simpla ol "ovo
donanta patrino", "patr(in)o kiu vere zorgis", kaj simile.

--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages